Esperanto

Hebrew: Modern

Isaiah

38

1En tiu tempo HXizkija morte malsanigxis; kaj venis al li la profeto Jesaja, filo de Amoc, kaj diris al li:Tiele diras la Eternulo:Faru testamenton pri via domo, cxar vi mortos kaj ne vivos.
1בימים ההם חלה חזקיהו למות ויבוא אליו ישעיהו בן אמוץ הנביא ויאמר אליו כה אמר יהוה צו לביתך כי מת אתה ולא תחיה׃
2Tiam HXizkija turnis sian vizagxon al la muro, kaj ekpregxis al la Eternulo,
2ויסב חזקיהו פניו אל הקיר ויתפלל אל יהוה׃
3kaj diris:Mi petas, ho Eternulo, rememoru, ke mi iradis antaux Vi kun vero kaj koro fidela, kaj mi faradis tion, kio placxas al Vi. Kaj HXizkija lauxte ekploris.
3ויאמר אנה יהוה זכר נא את אשר התהלכתי לפניך באמת ובלב שלם והטוב בעיניך עשיתי ויבך חזקיהו בכי גדול׃
4Tiam aperis la vorto de la Eternulo al Jesaja jene:
4ויהי דבר יהוה אל ישעיהו לאמר׃
5Iru, kaj diru al HXizkija:Tiele diras la Eternulo, Dio de via patro David:Mi auxdis vian pregxon, Mi vidis viajn larmojn; jen Mi aldonos al via vivo dek kvin jarojn.
5הלוך ואמרת אל חזקיהו כה אמר יהוה אלהי דוד אביך שמעתי את תפלתך ראיתי את דמעתך הנני יוסף על ימיך חמש עשרה שנה׃
6Kaj kontraux la mano de la regxo de Asirio Mi savos vin kaj cxi tiun urbon, kaj Mi defendos cxi tiun urbon.
6ומכף מלך אשור אצילך ואת העיר הזאת וגנותי על העיר הזאת׃
7Kaj jen estas por vi la pruvosigno de la Eternulo, ke la Eternulo plenumos tion, kion Li diris:
7וזה לך האות מאת יהוה אשר יעשה יהוה את הדבר הזה אשר דבר׃
8jen la hormontran ombron, kiu malsuprigxis sur la suna hormontrilo de Ahxaz, Mi retiros malantauxen je dek gradoj. Kaj la suno retirigxis je dek gradoj laux la gradaro, laux kiu gxi malsuprigxis.
8הנני משיב את צל המעלות אשר ירדה במעלות אחז בשמש אחרנית עשר מעלות ותשב השמש עשר מעלות במעלות אשר ירדה׃
9Jen estas la skribo de HXizkija, regxo de Judujo, kiam li malsanigxis kaj eliris viva el sia malsano:
9מכתב לחזקיהו מלך יהודה בחלתו ויחי מחליו׃
10Mi pensis, ke en la mezo de mia vivo mi malsupreniros en la pordegon de SXeol, Ke mi estos senigita je la resto de miaj jaroj;
10אני אמרתי בדמי ימי אלכה בשערי שאול פקדתי יתר שנותי׃
11Mi pensis, ke mi ne plu vidos Dion, la Eternulon, sur la tero de la vivantoj, Ke mi ne plu rigardos homon inter la logxantoj de la vantejo;
11אמרתי לא אראה יה יה בארץ החיים לא אביט אדם עוד עם יושבי חדל׃
12Ke mia estado demovigxas, kaj forportigxas de mi kiel tendo de pasxtisto; Ke mi finteksis mian vivon kiel teksisto, kaj Li detrancxos min de la teksbazo; Ke antaux ol la tago cedos al la nokto, Vi faros al mi finon.
12דורי נסע ונגלה מני כאהל רעי קפדתי כארג חיי מדלה יבצעני מיום עד לילה תשלימני׃
13Mi atendis gxis mateno, ke simile al leono Li frakasos cxiujn miajn ostojn, Ke antaux ol la tago cedos al la nokto, Vi faros al mi finon.
13שויתי עד בקר כארי כן ישבר כל עצמותי מיום עד לילה תשלימני׃
14Kiel hirundo plendanta mi plorpepis, mi gxemis kiel kolombo; Miaj okuloj estis direktitaj malsupren: Ho Eternulo, mi suferas, protektu min!
14כסוס עגור כן אצפצף אהגה כיונה דלו עיני למרום אדני עשקה לי ערבני׃
15Kion mi diru? Li promesis ja al mi, kaj Li faris. Nun mi pasigos cxiujn miajn jarojn, memorante la premitecon de mia animo.
15מה אדבר ואמר לי והוא עשה אדדה כל שנותי על מר נפשי׃
16Ho Sinjoro, per tio vivas la homoj, Kaj en cxio cxi tio estas la vivo de mia spirito: Vi resanigis min, kaj konservis al mi la vivon.
16אדני עליהם יחיו ולכל בהן חיי רוחי ותחלימני והחיני׃
17Jen en bonon aliformigxis mia sufero; Vi ame eltiris mian animon el pereo, CXar Vi jxetis malantaux Vin cxiujn miajn pekojn.
17הנה לשלום מר לי מר ואתה חשקת נפשי משחת בלי כי השלכת אחרי גוך כל חטאי׃
18CXar ne SXeol Vin gloros, ne la morto Vin lauxdos; La irantaj en la terinternon ne esperos Vian verecon.
18כי לא שאול תודך מות יהללך לא ישברו יורדי בור אל אמתך׃
19La vivanto, nur la vivanto Vin gloros, kiel mi hodiaux; Patro al la filoj konigos Vian verecon.
19חי חי הוא יודך כמוני היום אב לבנים יודיע אל אמתך׃
20La Eternulo min helpas; Kaj miajn kantojn ni kantados Dum nia tuta vivo en la domo de la Eternulo.
20יהוה להושיעני ונגנותי ננגן כל ימי חיינו על בית יהוה׃
21Kaj Jesaja diris:Oni alportu dispremitan figon kaj metu sur la sxvelajxon, kaj li estos sanigita.
21ויאמר ישעיהו ישאו דבלת תאנים וימרחו על השחין ויחי׃
22Kaj HXizkija diris:Kia estas la signo, ke mi iros en la domon de la Eternulo?
22ויאמר חזקיהו מה אות כי אעלה בית יהוה׃