1En la jaro de la morto de la regxo Uzija mi vidis la Sinjoron, sidantan sur alta kaj levita trono, kaj Liaj baskoj plenigis la templon.
1בשנת מות המלך עזיהו ואראה את אדני ישב על כסא רם ונשא ושוליו מלאים את ההיכל׃
2Serafoj staris supre de Li; cxiu havis po ses flugiloj; per du li kovris sian vizagxon, per du li kovris siajn piedojn, kaj per du li flugis.
2שרפים עמדים ממעל לו שש כנפים שש כנפים לאחד בשתים יכסה פניו ובשתים יכסה רגליו ובשתים יעופף׃
3Kaj unu vokadis al alia, kaj diris:Sankta, sankta, sankta estas la Eternulo Cebaot, la tuta tero estas plena de Lia gloro.
3וקרא זה אל זה ואמר קדוש קדוש קדוש יהוה צבאות מלא כל הארץ כבודו׃
4Eksxanceligxis de la vokanta vocxo la kolonoj de la pordo, kaj la domo plenigxis de fumo.
4וינעו אמות הספים מקול הקורא והבית ימלא עשן׃
5Kaj mi diris:Ve al mi! cxar mi pereis; cxar mi estas homo kun malpura busxo, kaj mi logxas inter popolo malpurbusxa, kaj la Regxon, la Eternulon Cebaot, vidis miaj okuloj.
5ואמר אוי לי כי נדמיתי כי איש טמא שפתים אנכי ובתוך עם טמא שפתים אנכי יושב כי את המלך יהוה צבאות ראו עיני׃
6Tiam alflugis al mi unu el la serafoj, havante en la mano ardantan karbon, kiun li per prenilo prenis de la altaro,
6ויעף אלי אחד מן השרפים ובידו רצפה במלקחים לקח מעל המזבח׃
7kaj li ektusxis mian busxon, kaj diris:Jen cxi tio ektusxis vian busxon, kaj forigxis via malpieco, kaj via peko estas pardonita.
7ויגע על פי ויאמר הנה נגע זה על שפתיך וסר עונך וחטאתך תכפר׃
8Kaj mi ekauxdis la vocxon de la Sinjoro, kiu diris:Kiun Mi sendos, kaj kiu iros por ni? Kaj mi diris:Jen mi estas, sendu min.
8ואשמע את קול אדני אמר את מי אשלח ומי ילך לנו ואמר הנני שלחני׃
9Tiam Li diris:Iru kaj diru al tiu popolo:Vi auxdos, sed ne komprenos; vi vidos, sed ne rimarkos.
9ויאמר לך ואמרת לעם הזה שמעו שמוע ואל תבינו וראו ראו ואל תדעו׃
10Sensentigu la koron de tiu popolo, kaj gxiajn orelojn surdigu, kaj gxiajn okulojn blindigu, por ke gxi ne vidu per siaj okuloj, kaj por ke gxi ne auxdu per siaj oreloj, por ke gxi ne komprenu per sia koro, por ke gxi ne konvertigxu kaj ne sanigxu.
10השמן לב העם הזה ואזניו הכבד ועיניו השע פן יראה בעיניו ובאזניו ישמע ולבבו יבין ושב ורפא לו׃
11Mi diris:GXis kiam, ho Sinjoro? Kaj Li respondis:GXis malplenigxos la urboj pro nehavado de logxantoj kaj la domoj pro nehavado de homoj, kaj gxis la tero tute dezertigxos.
11ואמר עד מתי אדני ויאמר עד אשר אם שאו ערים מאין יושב ובתים מאין אדם והאדמה תשאה שממה׃
12Kaj la Eternulo forigos la homojn, kaj granda estos la forlasiteco en la lando.
12ורחק יהוה את האדם ורבה העזובה בקרב הארץ׃
13Se restos en gxi dekono, gxi ankaux ekstermigxos, sed kiel terebintarbo aux kverko, de kiuj post la dehako restas ankoraux radiko; sankta semo estos gxia radiko.
13ועוד בה עשריה ושבה והיתה לבער כאלה וכאלון אשר בשלכת מצבת בם זרע קדש מצבתה׃