1Kaj aperis al mi la vorto de la Eternulo, dirante:
1ויהי דבר יהוה אלי לאמר׃
2Ne prenu al vi edzinon, kaj ne havu filojn nek filinojn, sur cxi tiu loko.
2לא תקח לך אשה ולא יהיו לך בנים ובנות במקום הזה׃
3CXar tiele diras la Eternulo pri la filoj kaj filinoj, kiuj naskigxas sur cxi tiu loko, pri iliaj patrinoj, kiuj naskas ilin, kaj pri iliaj patroj, kiuj naskigas ilin en cxi tiu lando:
3כי כה אמר יהוה על הבנים ועל הבנות הילודים במקום הזה ועל אמתם הילדות אותם ועל אבותם המולדים אותם בארץ הזאת׃
4Per diversaj doloraj mortoj ili mortos; ili ne estos priplorataj nek enterigitaj, ili estos kiel sterko sur la suprajxo de la tero; de glavo kaj de malsato ili pereos, kaj iliaj kadavroj estos mangxajxo por la birdoj de la cxielo kaj por la bestoj de la tero.
4ממותי תחלאים ימתו לא יספדו ולא יקברו לדמן על פני האדמה יהיו ובחרב וברעב יכלו והיתה נבלתם למאכל לעוף השמים ולבהמת הארץ׃
5CXar tiele diras la Eternulo:Ne eniru en la domon de plorado, ne iru funebri, kaj ne konsolu ilin; cxar Mi forprenis de tiu popolo Mian pacon, diras la Eternulo, la favorkorecon kaj la kompaton.
5כי כה אמר יהוה אל תבוא בית מרזח ואל תלך לספוד ואל תנד להם כי אספתי את שלומי מאת העם הזה נאם יהוה את החסד ואת הרחמים׃
6Mortos la granduloj kaj la malgranduloj en tiu lando; ili ne estos enterigitaj nek priplorataj; oni ne faros al si trancxojn nek kalvajxon pro ili.
6ומתו גדלים וקטנים בארץ הזאת לא יקברו ולא יספדו להם ולא יתגדד ולא יקרח להם׃
7Oni ne disdonos inter ili panon de funebro, por konsoli ilin pri la mortinto, kaj oni ne trinkigos al ili kalikon de konsolo pri ilia patro kaj pri ilia patrino.
7ולא יפרסו להם על אבל לנחמו על מת ולא ישקו אותם כוס תנחומים על אביו ועל אמו׃
8Ankaux en la domon de festeno ne iru, por sidi kun ili, por mangxi kaj trinki.
8ובית משתה לא תבוא לשבת אותם לאכל ולשתות׃
9CXar tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael:Jen Mi forigos de cxi tiu loko antaux viaj okuloj kaj dum via vivo la sonojn de gxojo kaj la sonojn de gajeco, la vocxon de fiancxo kaj la vocxon de fiancxino.
9כי כה אמר יהוה צבאות אלהי ישראל הנני משבית מן המקום הזה לעיניכם ובימיכם קול ששון וקול שמחה קול חתן וקול כלה׃
10Kiam vi diros al tiu popolo cxiujn cxi tiujn vortojn, kaj ili diros al vi:Pro kio la Eternulo eldiris pri ni tiun tutan grandan malfelicxon? kia estas nia krimo, kaj kia estas nia peko, kiun ni pekis antaux la Eternulo, nia Dio? -
10והיה כי תגיד לעם הזה את כל הדברים האלה ואמרו אליך על מה דבר יהוה עלינו את כל הרעה הגדולה הזאת ומה עוננו ומה חטאתנו אשר חטאנו ליהוה אלהינו׃
11tiam diru al ili:Pro tio, ke viaj patroj forlasis Min, diras la Eternulo, kaj sekvis aliajn diojn kaj servis kaj adorklinigxis al ili, dum Min ili forlasis kaj Mian instruon ne obeis;
11ואמרת אליהם על אשר עזבו אבותיכם אותי נאם יהוה וילכו אחרי אלהים אחרים ויעבדום וישתחוו להם ואתי עזבו ואת תורתי לא שמרו׃
12kaj vi agas ankoraux pli malbone ol viaj patroj, kaj cxiu el vi sekvas la obstinecon de sia malbona koro, ne auxskultante Min;
12ואתם הרעתם לעשות מאבותיכם והנכם הלכים איש אחרי שררות לבו הרע לבלתי שמע אלי׃
13tial Mi eljxetos vin el cxi tiu lando en landon, kiun ne konis vi nek viaj patroj, kaj vi servos tie al aliaj dioj tage kaj nokte, cxar Mi ne donos al vi indulgon.
13והטלתי אתכם מעל הארץ הזאת על הארץ אשר לא ידעתם אתם ואבותיכם ועבדתם שם את אלהים אחרים יומם ולילה אשר לא אתן לכם חנינה׃
14Pro tio jen venos tempo, diras la Eternulo, kiam oni ne plu diros:Vivas la Eternulo, kiu elkondukis la Izraelidojn el la lando Egipta;
14לכן הנה ימים באים נאם יהוה ולא יאמר עוד חי יהוה אשר העלה את בני ישראל מארץ מצרים׃
15sed:Vivas la Eternulo, kiu elkondukis la Izraelidojn el la lando norda, kaj el cxiuj landoj, kien Li dispelis ilin; cxar Mi revenigos ilin en ilian landon, kiun Mi donis al iliaj patroj.
15כי אם חי יהוה אשר העלה את בני ישראל מארץ צפון ומכל הארצות אשר הדיחם שמה והשבתים על אדמתם אשר נתתי לאבותם׃
16Jen Mi sendos multe da fisxkaptistoj, diras la Eternulo, por kapti ilin; poste Mi sendos multe da cxasistoj, por cxasi ilin de cxiu monto, de cxiu monteto, kaj el la fendoj de la rokoj.
16הנני שלח לדוגים רבים נאם יהוה ודיגום ואחרי כן אשלח לרבים צידים וצדום מעל כל הר ומעל כל גבעה ומנקיקי הסלעים׃
17CXar Miaj okuloj vidas cxiujn iliajn vojojn; ili ne estas kovritaj antaux Mi, kaj iliaj malbonagoj ne estas kasxitaj antaux Miaj okuloj.
17כי עיני על כל דרכיהם לא נסתרו מלפני ולא נצפן עונם מנגד עיני׃
18Antaux cxio Mi duoble pagos pro iliaj malbonagoj kaj iliaj pekoj, pro tio, ke ili malpurigis Mian landon:per la kadavroj de siaj idoloj kaj per siaj abomenindajxoj ili plenigis Mian heredajxon.
18ושלמתי ראשונה משנה עונם וחטאתם על חללם את ארצי בנבלת שקוציהם ותועבותיהם מלאו את נחלתי׃
19Ho Eternulo, mia forto kaj mia fortikeco kaj mia rifugxo en tempo de malfelicxo! al Vi venos nacioj de la randoj de la tero, kaj diros:Nur malverajn diojn heredis niaj patroj; ili estas vantajxo, ili tauxgas por nenio.
19יהוה עזי ומעזי ומנוסי ביום צרה אליך גוים יבאו מאפסי ארץ ויאמרו אך שקר נחלו אבותינו הבל ואין בם מועיל׃
20CXu povas homo fari al si diojn? ili ne estas ja dioj.
20היעשה לו אדם אלהים והמה לא אלהים׃
21Tial jen Mi prudentigos ilin; tiun fojon Mi sentigos al ili Mian manon kaj Mian forton; kaj ili ekscios, ke Mia nomo estas Eternulo.
21לכן הנני מודיעם בפעם הזאת אודיעם את ידי ואת גבורתי וידעו כי שמי יהוה׃