Esperanto

Hebrew: Modern

Jeremiah

19

1Tiele diris la Eternulo:Iru kaj acxetu argilan krucxon de potisto, kaj, preninte kelkajn el la plejagxuloj de la popolo kaj el la plejagxuloj de la pastroj,
1כה אמר יהוה הלוך וקנית בקבק יוצר חרש ומזקני העם ומזקני הכהנים׃
2iru en la valon de la filo de Hinom, kiu estas antaux la Pordego de Argilajxoj, kaj proklamu tie la vortojn, kiujn Mi diros al vi.
2ויצאת אל גיא בן הנם אשר פתח שער החרסות וקראת שם את הדברים אשר אדבר אליך׃
3Kaj diru:Auxskultu la vorton de la Eternulo, ho regxoj de Judujo kaj logxantoj de Jerusalem! tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael:Jen Mi venigos sur cxi tiun lokon tian malfelicxon, ke al cxiu, kiu auxdos pri gxi, eksonoros liaj oreloj.
3ואמרת שמעו דבר יהוה מלכי יהודה וישבי ירושלם כה אמר יהוה צבאות אלהי ישראל הנני מביא רעה על המקום הזה אשר כל שמעה תצלנה אזניו׃
4Pro tio, ke ili forlasis Min, kaj malpurigis cxi tiun lokon, kaj incensis sur gxi al aliaj dioj, kiujn ne konis ili nek iliaj patroj nek la regxoj de Judujo, kaj plenigis cxi tiun lokon per sango de senkulpuloj;
4יען אשר עזבני וינכרו את המקום הזה ויקטרו בו לאלהים אחרים אשר לא ידעום המה ואבותיהם ומלכי יהודה ומלאו את המקום הזה דם נקים׃
5kaj konstruis altajxojn al Baal, por forbruligi siajn filojn kiel bruloferojn al Baal, kion Mi ne ordonis kaj ne diris, kaj kio ecx ne venis en Mian kapon:
5ובנו את במות הבעל לשרף את בניהם באש עלות לבעל אשר לא צויתי ולא דברתי ולא עלתה על לבי׃
6pro tio jen venos tempo, diras la Eternulo, kiam oni jam nomos cxi tiun lokon ne Tofet kaj valo de la filo de Hinom, sed valo de mortigado.
6לכן הנה ימים באים נאם יהוה ולא יקרא למקום הזה עוד התפת וגיא בן הנם כי אם גיא ההרגה׃
7Kaj Mi detruos sur cxi tiu loko la planon de Judujo kaj Jerusalem; kaj Mi faligos ilin de glavo antaux iliaj malamikoj, kaj de la mano de tiuj, kiuj sercxas ilian animon, kaj Mi donos iliajn kadavrojn kiel mangxajxon al la birdoj de la cxielo kaj al la bestoj de la tero.
7ובקתי את עצת יהודה וירושלם במקום הזה והפלתים בחרב לפני איביהם וביד מבקשי נפשם ונתתי את נבלתם למאכל לעוף השמים ולבהמת הארץ׃
8Kaj Mi faros cxi tiun urbon dezerto kaj mokatajxo; cxiu, kiu preterpasos gxin, miros kaj mokos cxiujn gxiajn frapojn.
8ושמתי את העיר הזאת לשמה ולשרקה כל עבר עליה ישם וישרק על כל מכתה׃
9Kaj Mi mangxigos al ili la karnon de iliaj filoj kaj la karnon de iliaj filinoj, kaj cxiu mangxos la karnon de sia proksimulo, dum la siegxo, kaj en la premado, per kiu premos ilin iliaj malamikoj kaj la sercxantoj de iliaj animoj.
9והאכלתים את בשר בניהם ואת בשר בנתיהם ואיש בשר רעהו יאכלו במצור ובמצוק אשר יציקו להם איביהם ומבקשי נפשם׃
10Kaj disrompu la krucxon antaux la okuloj de tiuj viroj, kiuj venis kun vi;
10ושברת הבקבק לעיני האנשים ההלכים אותך׃
11kaj diru al ili:Tiele diras la Eternulo Cebaot:Tiele Mi disrompos cxi tiun popolon kaj cxi tiun urbon, kiel oni disrompas vazon de potisto, ke gxi ne povas esti tutajxigita; kaj oni enterigos en Tofet, cxar ne ekzistos alia loko por enterigado.
11ואמרת אליהם כה אמר יהוה צבאות ככה אשבר את העם הזה ואת העיר הזאת כאשר ישבר את כלי היוצר אשר לא יוכל להרפה עוד ובתפת יקברו מאין מקום לקבור׃
12Tiele Mi agos kun cxi tiu loko, diras la Eternulo, kaj kun gxiaj logxantoj, kaj Mi faros cxi tiun lokon simila al Tofet.
12כן אעשה למקום הזה נאם יהוה וליושביו ולתת את העיר הזאת כתפת׃
13Kaj la domoj de Jerusalem kaj la domoj de la regxoj de Judujo estos malpuraj, kiel la loko Tofet, cxiuj domoj, sur kies tegmentoj oni incensis al la tuta armeo de la cxielo kaj versxis versxoferojn al aliaj dioj.
13והיו בתי ירושלם ובתי מלכי יהודה כמקום התפת הטמאים לכל הבתים אשר קטרו על גגתיהם לכל צבא השמים והסך נסכים לאלהים אחרים׃
14Kaj Jeremia venis de Tofet, kien sendis lin la Eternulo por profeti; kaj li starigxis sur la korto de la domo de la Eternulo, kaj diris al la tuta popolo:
14ויבא ירמיהו מהתפת אשר שלחו יהוה שם להנבא ויעמד בחצר בית יהוה ויאמר אל כל העם׃
15Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael:Jen Mi venigos sur cxi tiun urbon kaj sur cxiujn gxiajn vilagxojn la tutan malfelicxon, kiun Mi eldiris pri gxi; cxar ili obstinigis sian nukon kaj ne auxskultas Miajn vortojn.
15כה אמר יהוה צבאות אלהי ישראל הנני מבי אל העיר הזאת ועל כל עריה את כל הרעה אשר דברתי עליה כי הקשו את ערפם לבלתי שמוע את דברי׃