Esperanto

Hebrew: Modern

Jeremiah

28

1En tiu sama jaro, en la komenco de la regxado de Cidkija, regxo de Judujo, en la kvara jaro, en la kvina monato, HXananja, filo de Azur, profeto el Gibeon, diris al mi en la domo de la Eternulo, antaux la okuloj de la pastroj kaj de la tuta popolo, jene:
1ויהי בשנה ההיא בראשית ממלכת צדקיה מלך יהודה בשנת הרבעית בחדש החמישי אמר אלי חנניה בן עזור הנביא אשר מגבעון בבית יהוה לעיני הכהנים וכל העם לאמר׃
2Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael:Mi rompos la jugon de la regxo de Babel;
2כה אמר יהוה צבאות אלהי ישראל לאמר שברתי את על מלך בבל׃
3post du jaroj Mi revenigos sur cxi tiun lokon cxiujn vazojn de la domo de la Eternulo, kiujn Nebukadnecar, regxo de Babel, prenis de cxi tiu loko kaj forportis en Babelon.
3בעוד שנתים ימים אני משיב אל המקום הזה את כל כלי בית יהוה אשר לקח נבוכדנאצר מלך בבל מן המקום הזה ויביאם בבל׃
4Kaj Jehxonjan, filon de Jehojakim, regxon de Judujo, kaj cxiujn forkondukitajn Judojn, kiuj venis en Babelon, Mi revenigos sur cxi tiun lokon, diras la Eternulo; cxar Mi rompos la jugon de la regxo de Babel.
4ואת יכניה בן יהויקים מלך יהודה ואת כל גלות יהודה הבאים בבלה אני משיב אל המקום הזה נאם יהוה כי אשבר את על מלך בבל׃
5Tiam la profeto Jeremia respondis al la profeto HXananja antaux la okuloj de la pastroj, kaj de la tuta popolo, kiu staris en la domo de la Eternulo;
5ויאמר ירמיה הנביא אל חנניה הנביא לעיני הכהנים ולעיני כל העם העמדים בבית יהוה׃
6kaj la profeto Jeremia diris:Amen, tiel la Eternulo faru; la Eternulo plenumu viajn vortojn, kiujn vi profetis, kaj Li revenigu el Babel sur cxi tiun lokon la vazojn de la domo de la Eternulo kaj cxiujn forkondukitojn.
6ויאמר ירמיה הנביא אמן כן יעשה יהוה יקם יהוה את דבריך אשר נבאת להשיב כלי בית יהוה וכל הגולה מבבל אל המקום הזה׃
7Tamen auxskultu la vorton, kiun mi diros en viajn orelojn kaj en la orelojn de la tuta popolo:
7אך שמע נא הדבר הזה אשר אנכי דבר באזניך ובאזני כל העם׃
8La profetoj, kiuj de antikva tempo estis antaux mi kaj antaux vi, profetis al multaj landoj kaj al grandaj regnoj militon, malfelicxon, aux peston.
8הנביאים אשר היו לפני ולפניך מן העולם וינבאו אל ארצות רבות ועל ממלכות גדלות למלחמה ולרעה ולדבר׃
9Se profeto antauxdiris pacon, tiam post la plenumigxo de la vorto de la profeto oni ekkonis lin kiel profeton, kiun vere sendis la Eternulo.
9הנביא אשר ינבא לשלום בבא דבר הנביא יודע הנביא אשר שלחו יהוה באמת׃
10Kaj la profeto HXananja deprenis la jugon de la kolo de la profeto Jeremia kaj rompis gxin.
10ויקח חנניה הנביא את המוטה מעל צואר ירמיה הנביא וישברהו׃
11Kaj HXananja diris antaux la okuloj de la tuta popolo jene:Tiele diras la Eternulo:Simile al cxi tio Mi rompos la jugon de Nebukadnecar, regxo de Babel, post du jaroj, deprenante gxin de la kolo de cxiuj popoloj. Kaj la profeto Jeremia iris sian vojon.
11ויאמר חנניה לעיני כל העם לאמר כה אמר יהוה ככה אשבר את על נבכדנאצר מלך בבל בעוד שנתים ימים מעל צואר כל הגוים וילך ירמיה הנביא לדרכו׃
12Kaj aperis jena vorto de la Eternulo al Jeremia, post kiam la profeto HXananja forrompis la jugon de la kolo de la profeto Jeremia:
12ויהי דבר יהוה אל ירמיה אחרי שבור חנניה הנביא את המוטה מעל צואר ירמיה הנביא לאמר׃
13Iru kaj diru al HXananja jene:Tiele diras la Eternulo:Jugon lignan vi rompis, sed vi faru anstataux gxi jugon feran.
13הלוך ואמרת אל חנניה לאמר כה אמר יהוה מוטת עץ שברת ועשית תחתיהן מטות ברזל׃
14CXar tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael:Feran jugon Mi metis sur la kolon de cxiuj tiuj popoloj, ke ili servu al Nebukadnecar, regxo de Babel, kaj ili servos al li; ecx la bestojn de la kampo Mi transdonis al li.
14כי כה אמר יהוה צבאות אלהי ישראל על ברזל נתתי על צואר כל הגוים האלה לעבד את נבכדנאצר מלך בבל ועבדהו וגם את חית השדה נתתי לו׃
15Tiam la profeto Jeremia diris al la profeto HXananja:Auxskultu, HXananja; la Eternulo vin ne sendis, kaj vi kredigas al cxi tiu popolo malverajxon.
15ויאמר ירמיה הנביא אל חנניה הנביא שמע נא חנניה לא שלחך יהוה ואתה הבטחת את העם הזה על שקר׃
16Pro tio tiele diras la Eternulo:Jen Mi forigos vin de sur la tero; en cxi tiu jaro vi mortos, cxar vi parolis kontraux la volo de la Eternulo.
16לכן כה אמר יהוה הנני משלחך מעל פני האדמה השנה אתה מת כי סרה דברת אל יהוה׃
17Kaj la profeto HXananja mortis en tiu jaro, en la sepa monato.
17וימת חנניה הנביא בשנה ההיא בחדש השביעי׃