Esperanto

Hebrew: Modern

Jeremiah

34

1Jen estas la vorto, kiu aperis al Jeremia de la Eternulo, kiam Nebukadnecar, regxo de Babel, kaj lia tuta militistaro, kaj cxiuj regnoj de la tero, kiuj estis sub la regado de lia mano, kaj cxiuj popoloj militis kontraux Jerusalem kaj kontraux cxiuj gxiaj urboj:
1הדבר אשר היה אל ירמיהו מאת יהוה ונבוכדראצר מלך בבל וכל חילו וכל ממלכות ארץ ממשלת ידו וכל העמים נלחמים על ירושלם ועל כל עריה לאמר׃
2Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael:Iru kaj parolu al Cidkija, regxo de Judujo, kaj diru al li:Tiele diras la Eternulo:Jen Mi transdonos cxi tiun urbon en la manon de la regxo de Babel, kaj li forbruligos gxin per fajro;
2כה אמר יהוה אלהי ישראל הלך ואמרת אל צדקיהו מלך יהודה ואמרת אליו כה אמר יהוה הנני נתן את העיר הזאת ביד מלך בבל ושרפה באש׃
3kaj vi ne savigxos el lia mano, sed vi estos kaptita kaj transdonita en lian manon, kaj viaj okuloj rigardos la okulojn de la regxo de Babel, kaj lia busxo parolos kun via busxo, kaj vi iros en Babelon.
3ואתה לא תמלט מידו כי תפש תתפש ובידו תנתן ועיניך את עיני מלך בבל תראינה ופיהו את פיך ידבר ובבל תבוא׃
4Tamen auxskultu la vorton de la Eternulo, ho Cidkija, regxo de Judujo:Tiele diras la Eternulo pri vi:Vi ne mortos de glavo;
4אך שמע דבר יהוה צדקיהו מלך יהודה כה אמר יהוה עליך לא תמות בחרב׃
5vi mortos en paco; kaj kiel oni faris brulon al viaj patroj, la antauxaj regxoj, kiuj estis antaux vi, tiel oni faros brulon al vi, kaj oni priploros vin:Ho ve, sinjoro! CXar Mi parolis la vorton, diras la Eternulo.
5בשלום תמות וכמשרפות אבותיך המלכים הראשנים אשר היו לפניך כן ישרפו לך והוי אדון יספדו לך כי דבר אני דברתי נאם יהוה׃
6Kaj la profeto Jeremia raportis al Cidkija, regxo de Judujo, cxiujn tiujn vortojn en Jerusalem,
6וידבר ירמיהו הנביא אל צדקיהו מלך יהודה את כל הדברים האלה בירושלם׃
7dum la militistaro de la regxo de Babel militis kontraux Jerusalem, kaj kontraux cxiuj restintaj urboj de Judujo, kontraux Lahxisx kaj kontraux Azeka; cxar ili restis ankoraux el la fortikajxaj urboj de Judujo.
7וחיל מלך בבל נלחמים על ירושלם ועל כל ערי יהודה הנותרות אל לכיש ואל עזקה כי הנה נשארו בערי יהודה ערי מבצר׃
8Jen estas la vorto, kiu aperis al Jeremia de la Eternulo, post kiam la regxo Cidkija faris interligon kun la tuta popolo de Jerusalem, proklamante al ili liberecon;
8הדבר אשר היה אל ירמיהו מאת יהוה אחרי כרת המלך צדקיהו ברית את כל העם אשר בירושלם לקרא להם דרור׃
9ke cxiu forliberigu sian sklavon kaj sian sklavinon, Hebreon kaj Hebreinon, por ke inter ili neniu el la Judoj tenu sian fraton en sklaveco.
9לשלח איש את עבדו ואיש את שפחתו העברי והעבריה חפשים לבלתי עבד בם ביהודי אחיהו איש׃
10Kaj obeis cxiuj potenculoj kaj la tuta popolo, kiuj aligxis al la interligo, por ke cxiu forliberigu sian sklavon kaj sian sklavinon, por ne plu teni ilin en sklaveco; ili obeis kaj forliberigis.
10וישמעו כל השרים וכל העם אשר באו בברית לשלח איש את עבדו ואיש את שפחתו חפשים לבלתי עבד בם עוד וישמעו וישלחו׃
11Sed poste ili denove reprenis la sklavojn kaj la sklavinojn, kiujn ili forliberigis, kaj devigis ilin farigxi sklavoj kaj sklavinoj.
11וישובו אחרי כן וישבו את העבדים ואת השפחות אשר שלחו חפשים ויכבישום לעבדים ולשפחות׃
12Tiam aperis la vorto de la Eternulo al Jeremia, dirante:
12ויהי דבר יהוה אל ירמיהו מאת יהוה לאמר׃
13Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael:Mi faris interligon kun viaj patroj en la tempo, kiam Mi elkondukis ilin el la lando Egipta, el la domo de sklaveco, dirante:
13כה אמר יהוה אלהי ישראל אנכי כרתי ברית את אבותיכם ביום הוצאי אותם מארץ מצרים מבית עבדים לאמר׃
14En cxiu sepa jaro forliberigu cxiu sian fraton Hebreon, kiu estas vendita al vi kaj servis al vi ses jarojn, kaj permesu al li foriri de vi tute libera; sed viaj patroj ne auxskultis Min kaj ne alklinis sian orelon.
14מקץ שבע שנים תשלחו איש את אחיו העברי אשר ימכר לך ועבדך שש שנים ושלחתו חפשי מעמך ולא שמעו אבותיכם אלי ולא הטו את אזנם׃
15Nun vi pentis, kaj faris bonon antaux Miaj okuloj, proklamante liberecon unu por la alia, kaj vi faris interligon antaux Mi en la domo, kiu estas nomata per Mia nomo;
15ותשבו אתם היום ותעשו את הישר בעיני לקרא דרור איש לרעהו ותכרתו ברית לפני בבית אשר נקרא שמי עליו׃
16sed vi sxangxigxis, kaj malsanktigis Mian nomon, kaj reprenis al vi cxiu sian sklavon kaj sian sklavinon, kiujn vi forliberigis, ke ili estu memstaraj, kaj vi devigis ilin, ke ili estu por vi sklavoj kaj sklavinoj.
16ותשבו ותחללו את שמי ותשבו איש את עבדו ואיש את שפחתו אשר שלחתם חפשים לנפשם ותכבשו אתם להיות לכם לעבדים ולשפחות׃
17Tial tiele diras la Eternulo:Vi ne obeis Min, ke vi proklamu liberecon cxiu al sia frato kaj unu al la alia; jen Mi proklamas koncerne vin liberecon al la glavo, pesto, kaj malsato, kaj Mi faros vin objekto de teruro por cxiuj regnoj de la tero.
17לכן כה אמר יהוה אתם לא שמעתם אלי לקרא דרור איש לאחיו ואיש לרעהו הנני קרא לכם דרור נאם יהוה אל החרב אל הדבר ואל הרעב ונתתי אתכם לזועה לכל ממלכות הארץ׃
18Kaj Mi transdonos la homojn, kiuj malobeis Mian interligon, kiuj ne plenumis la vortojn de la interligo, kiun ili faris antaux Mi, kiam ili dishakis la bovidon en du partojn kaj trairis tra la dishakitaj partoj:
18ונתתי את האנשים העברים את ברתי אשר לא הקימו את דברי הברית אשר כרתו לפני העגל אשר כרתו לשנים ויעברו בין בתריו׃
19la eminentulojn de Judujo kaj la eminentulojn de Jerusalem, la korteganojn kaj la pastrojn, kaj la tutan popolon de la lando, kiuj trairis tra la dishakitaj partoj de la bovido;
19שרי יהודה ושרי ירושלם הסרסים והכהנים וכל עם הארץ העברים בין בתרי העגל׃
20Mi transdonos ilin en la manojn de iliaj malamikoj, kaj en la manojn de tiuj, kiuj celas ilian morton; kaj iliaj kadavroj estos mangxajxo por la birdoj de la cxielo kaj por la bestoj de la tero.
20ונתתי אותם ביד איביהם וביד מבקשי נפשם והיתה נבלתם למאכל לעוף השמים ולבהמת הארץ׃
21Kaj Cidkijan, regxon de Judujo, kaj liajn eminentulojn Mi transdonos en la manojn de iliaj malamikoj, kaj en la manojn de tiuj, kiuj celas ilian morton, kaj en la manojn de la militistaro de la regxo de Babel, kiu foriris de vi.
21ואת צדקיהו מלך יהודה ואת שריו אתן ביד איביהם וביד מבקשי נפשם וביד חיל מלך בבל העלים מעליכם׃
22Jen Mi faros ordonon, diras la Eternulo, kaj Mi revenigos ilin al cxi tiu urbo, kaj ili atakos gxin kaj venkoprenos gxin kaj forbruligos gxin per fajro, kaj la urbojn de Judujo Mi faros dezerto tiel, ke neniu en gxi logxos.
22הנני מצוה נאם יהוה והשבתים אל העיר הזאת ונלחמו עליה ולכדוה ושרפה באש ואת ערי יהודה אתן שממה מאין ישב׃