1En la nauxa jaro de Cidkija, regxo de Judujo, en la deka monato, venis Nebukadnecar, regxo de Babel, kun sia tuta militistaro al Jerusalem, kaj eksiegxis gxin.
1בשנה התשעית לצדקיהו מלך יהודה בחדש העשרי בא נבוכדראצר מלך בבל וכל חילו אל ירושלם ויצרו עליה׃
2En la dek-unua jaro de Cidkija, en la kvara monato, en la nauxa tago de la monato, oni faris enrompon en la urbon.
2בעשתי עשרה שנה לצדקיהו בחדש הרביעי בתשעה לחדש הבקעה העיר׃
3Kaj eniris cxiuj eminentuloj de la regxo de Babel, kaj haltis cxe la Meza Pordego:Nergal-SXarecer, Samgar-Nebu, Sarsehxim Rab-saris, Nergal- SXarecer Rab-mag, kaj cxiuj ceteraj eminentuloj de la regxo de Babel.
3ויבאו כל שרי מלך בבל וישבו בשער התוך נרגל שר אצר סמגר נבו שר סכים רב סריס נרגל שר אצר רב מג וכל שארית שרי מלך בבל׃
4Kiam ilin ekvidis Cidkija, regxo de Judujo, kaj cxiuj militistoj, ili forkuris, kaj eliris en la nokto el la urbo tra la gxardeno de la regxo, tra la pordego inter la du muregoj, kaj ili iris sur la vojon, kiu kondukas al la stepo.
4ויהי כאשר ראם צדקיהו מלך יהודה וכל אנשי המלחמה ויברחו ויצאו לילה מן העיר דרך גן המלך בשער בין החמתים ויצא דרך הערבה׃
5Sed la HXaldea militistaro postkuris ilin, kaj atingis Cidkijan sur la stepo de Jerihxo kaj kaptis lin, kaj alkondukis lin al Nebukadnecar, regxo de Babel, en Riblan, en la lando HXamat, kaj cxi tiu eldiris verdikton kontraux li.
5וירדפו חיל כשדים אחריהם וישגו את צדקיהו בערבות ירחו ויקחו אתו ויעלהו אל נבוכדראצר מלך בבל רבלתה בארץ חמת וידבר אתו משפטים׃
6Kaj la regxo de Babel bucxis la filojn de Cidkija en Ribla antaux liaj okuloj, kaj cxiujn eminentulojn de Judujo la regxo de Babel bucxis.
6וישחט מלך בבל את בני צדקיהו ברבלה לעיניו ואת כל חרי יהודה שחט מלך בבל׃
7Kaj la okulojn de Cidkija li blindigis, kaj li ligis lin per katenoj, por forkonduki lin en Babelon.
7ואת עיני צדקיהו עור ויאסרהו בנחשתים לביא אתו בבלה׃
8Kaj la domon de la regxo kaj la domojn de la popolo la HXaldeoj forbruligis per fajro, kaj la muregojn de Jerusalem ili detruis.
8ואת בית המלך ואת בית העם שרפו הכשדים באש ואת חמות ירושלם נתצו׃
9Kaj la ceteran popolon, kiu restis en la urbo, kaj la transkurintojn, kiuj transkuris al li, kaj la tutan reston de la popolo Nebuzaradan, estro de la korpogardistoj, forkondukis en Babelon.
9ואת יתר העם הנשארים בעיר ואת הנפלים אשר נפלו עליו ואת יתר העם הנשארים הגלה נבוזר אדן רב טבחים בבל׃
10Sed la malricxulojn el la popolo, kiuj nenion havis, Nebuzaradan, estro de la korpogardistoj, restigis en la lando Juda kaj donis al ili tiam vinbergxardenojn kaj kampojn.
10ומן העם הדלים אשר אין להם מאומה השאיר נבוזראדן רב טבחים בארץ יהודה ויתן להם כרמים ויגבים ביום ההוא׃
11Sed pri Jeremia Nebukadnecar, regxo de Babel, ordonis al Nebuzaradan, la estro de la korpogardistoj, jene:
11ויצו נבוכדראצר מלך בבל על ירמיהו ביד נבוזראדן רב טבחים לאמר׃
12Prenu lin, kaj atentu pri li, kaj faru al li nenion malbonan, sed agu kun li nur tiel, kiel li diros al vi.
12קחנו ועיניך שים עליו ואל תעש לו מאומה רע כי אם כאשר ידבר אליך כן עשה עמו׃
13Kaj sendis Nebuzaradan, estro de la korpogardistoj, kaj Nebusxazban Rab-saris, kaj Nergal-SXarecar Rab-mag, kaj cxiuj estroj de la regxo de Babel;
13וישלח נבוזראדן רב טבחים ונבושזבן רב סריס ונרגל שר אצר רב מג וכל רבי מלך בבל׃
14ili sendis, kaj prenis Jeremian el la korto de la malliberejo, kaj transdonis lin al Gedalja, filo de Ahxikam, filo de SXafan, ke li konduku lin en sian domon; kaj li ekvivis inter la popolo.
14וישלחו ויקחו את ירמיהו מחצר המטרה ויתנו אתו אל גדליהו בן אחיקם בן שפן להוצאהו אל הבית וישב בתוך העם׃
15Kaj al Jeremia aperis jena vorto de la Eternulo, kiam li estis ankoraux tenata sur la korto de la malliberejo:
15ואל ירמיהו היה דבר יהוה בהיתו עצור בחצר המטרה לאמר׃
16Iru kaj diru al la Etiopo Ebed-Melehx jene:Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael:Jen Mi plenumos Miajn vortojn pri cxi tiu urbo al malbono, ne al bono, kaj ili plenumigxos antaux via vizagxo en tiu tempo.
16הלוך ואמרת לעבד מלך הכושי לאמר כה אמר יהוה צבאות אלהי ישראל הנני מבי את דברי אל העיר הזאת לרעה ולא לטובה והיו לפניך ביום ההוא׃
17Sed vin Mi savos en tiu tempo, diras la Eternulo, kaj vi ne estos transdonita en la manojn de tiuj homoj, kiujn vi timas.
17והצלתיך ביום ההוא נאם יהוה ולא תנתן ביד האנשים אשר אתה יגור מפניהם׃
18CXar Mi forsavos vin, kaj vi ne falos de glavo, kaj via animo estos via akiro; cxar vi fidis Min, diras la Eternulo.
18כי מלט אמלטך ובחרב לא תפל והיתה לך נפשך לשלל כי בטחת בי נאם יהוה׃