1Kiam Jeremia finis antaux la tuta popolo la raportadon pri cxiuj vortoj de la Eternulo, ilia Dio, pri cxiuj vortoj, kun kiuj la Eternulo, ilia Dio, sendis lin al ili,
1ויהי ככלות ירמיהו לדבר אל כל העם את כל דברי יהוה אלהיהם אשר שלחו יהוה אלהיהם אליהם את כל הדברים האלה׃
2tiam Azarja, filo de Hosxaja, kaj Johxanan, filo de Kareahx, kaj cxiuj malhumilaj homoj diris al Jeremia:Malveron vi parolas; la Eternulo, nia Dio, ne sendis vin, por diri:Ne iru en Egiptujon, por tie eklogxi;
2ויאמר עזריה בן הושעיה ויוחנן בן קרח וכל האנשים הזדים אמרים אל ירמיהו שקר אתה מדבר לא שלחך יהוה אלהינו לאמר לא תבאו מצרים לגור שם׃
3sed nur Baruhx, filo de Nerija, instigas vin kontraux ni, por transdoni nin en la manojn de la HXaldeoj, por ke ili mortigu nin aux translogxigu nin en Babelon.
3כי ברוך בן נריה מסית אתך בנו למען תת אתנו ביד הכשדים להמית אתנו ולהגלות אתנו בבל׃
4Tiamaniere Johxanan, filo de Kareahx, kaj cxiuj militestroj, kaj la tuta popolo, ne obeis la vocxon de la Eternulo, por resti en la lando Juda.
4ולא שמע יוחנן בן קרח וכל שרי החילים וכל העם בקול יהוה לשבת בארץ יהודה׃
5Kaj Johxanan, filo de Kareahx, kaj cxiuj militestroj prenis la tutan restajxon de la Judoj, kiuj revenis el cxiuj nacioj, kien ili estis dispelitaj, por logxi en la lando Juda:
5ויקח יוחנן בן קרח וכל שרי החילים את כל שארית יהודה אשר שבו מכל הגוים אשר נדחו שם לגור בארץ יהודה׃
6la virojn, la virinojn, la infanojn, la regxidinojn, kaj cxiujn, kiujn Nebuzaradan, estro de la korpogardistoj, restigis kun Gedalja, filo de Ahxikam, filo de SXafan, kaj la profeton Jeremia, kaj Baruhxon, filon de Nerija.
6את הגברים ואת הנשים ואת הטף ואת בנות המלך ואת כל הנפש אשר הניח נבוזראדן רב טבחים את גדליהו בן אחיקם בן שפן ואת ירמיהו הנביא ואת ברוך בן נריהו׃
7Kaj ili iris en la landon Egiptan, ne obeante la vocxon de la Eternulo, kaj venis gxis Tahxpanhxes.
7ויבאו ארץ מצרים כי לא שמעו בקול יהוה ויבאו עד תחפנחס׃
8Kaj aperis vorto de la Eternulo al Jeremia en Tahxpanhxes, dirante:
8ויהי דבר יהוה אל ירמיהו בתחפנחס לאמר׃
9Prenu en vian manon grandajn sxtonojn, kaj antaux la okuloj de la Judaj viroj kasxu ilin en la kalko en la brikfarejo, kiu trovigxas cxe la enirejo de la domo de Faraono en Tahxpanhxes;
9קח בידך אבנים גדלות וטמנתם במלט במלבן אשר בפתח בית פרעה בתחפנחס לעיני אנשים יהודים׃
10kaj diru al ili:Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael:Jen Mi sendos, kaj venigos Nebukadnecaron, regxon de Babel, Mian servanton, kaj Mi starigos lian tronon supre de cxi tiuj sxtonoj, kiujn Mi kasxis, kaj li starigos sur ili sian tendon.
10ואמרת אליהם כה אמר יהוה צבאות אלהי ישראל הנני שלח ולקחתי את נבוכדראצר מלך בבל עבדי ושמתי כסאו ממעל לאבנים האלה אשר טמנתי ונטה את שפרורו עליהם׃
11Kaj li venos, kaj frapos la landon Egiptan:kiu estas destinita al la morto, tiu ricevos la morton; kiu estas destinita al kaptiteco, tiu iros en kaptitecon; kaj kiu estas destinita al glavo, tiun trafos glavo.
11ובאה והכה את ארץ מצרים אשר למות למות ואשר לשבי לשבי ואשר לחרב לחרב׃
12Kaj Mi ekbruligos fajron en la domoj de la dioj de Egiptujo, kaj gxi bruligos ilin kaj forkaptos. Kaj li cxirkauxkovros sin per la havo de la lando Egipta, kiel pasxtisto kovras sin per sia vesto, kaj li eliros el tie bonstate.
12והצתי אש בבתי אלהי מצרים ושרפם ושבם ועטה את ארץ מצרים כאשר יעטה הרעה את בגדו ויצא משם בשלום׃
13Kaj li rompos la statuojn de la templo de la suno en la lando Egipta, kaj la domojn de la dioj de Egiptujo li forbruligos per fajro.
13ושבר את מצבות בית שמש אשר בארץ מצרים ואת בתי אלהי מצרים ישרף באש׃