1Trairu la stratojn de Jerusalem kaj rigardu, esploru kaj sercxu sur gxiaj palacoj, cxu vi trovos homon, kiu agas juste, kiu sercxas la veron-tiam Mi pardonos al gxi.
1שוטטו בחוצות ירושלם וראו נא ודעו ובקשו ברחובותיה אם תמצאו איש אם יש עשה משפט מבקש אמונה ואסלח לה׃
2Ecx se ili diras:Mi jxuras per la Eternulo-ili tamen jxuras mensoge.
2ואם חי יהוה יאמרו לכן לשקר ישבעו׃
3Ho Eternulo, Viaj okuloj rigardas ja la fidelecon; Vi batas ilin, sed ili ne sentas doloron; Vi preskaux pereigas ilin, sed ili ne volas preni moralinstruon; sian vizagxon ili faris pli malmola ol roko, ili ne volas konvertigxi.
3יהוה עיניך הלוא לאמונה הכיתה אתם ולא חלו כליתם מאנו קחת מוסר חזקו פניהם מסלע מאנו לשוב׃
4Mi diris al mi:Eble ili estas malricxuloj, malkleruloj, ili ne konas la vojon de la Eternulo, la legxojn de sia Dio;
4ואני אמרתי אך דלים הם נואלו כי לא ידעו דרך יהוה משפט אלהיהם׃
5mi iros al la eminentuloj, kaj mi parolos kun ili:ili ja konas la vojon de la Eternulo, la legxojn de sia Dio; sed ankaux ili cxiuj kune rompis la jugon, dissxiris la sxnurojn.
5אלכה לי אל הגדלים ואדברה אותם כי המה ידעו דרך יהוה משפט אלהיהם אך המה יחדו שברו על נתקו מוסרות׃
6Pro tio mortigos ilin leono el la arbaro, lupo el la stepo ilin prirabos, leopardo atendos ilin apud iliaj urboj; cxiu, kiu eliros el tie, estos dissxirata. CXar multaj farigxis iliaj krimoj, fortaj farigxis iliaj perfidoj.
6על כן הכם אריה מיער זאב ערבות ישדדם נמר שקד על עריהם כל היוצא מהנה יטרף כי רבו פשעיהם עצמו משבותיהם׃
7Kiel Mi tion pardonus al vi? viaj filoj Min forlasis kaj jxuris per ne- dioj. Mi jxurigis ilin, sed ili adultas kaj iras amase en malcxastejojn.
7אי לזאת אסלוח לך בניך עזבוני וישבעו בלא אלהים ואשבע אותם וינאפו ובית זונה יתגדדו׃
8Ili farigxis kiel voluptemaj pasiaj cxevaloj; cxiu blekas al la edzino de sia proksimulo.
8סוסים מיזנים משכים היו איש אל אשת רעהו יצהלו׃
9CXu Mi povas ne puni pro tio? diras la Eternulo; kaj cxu al tia popolo Mia animo povas ne vengxi?
9העל אלה לוא אפקד נאם יהוה ואם בגוי אשר כזה לא תתנקם נפשי׃
10Iru sur gxiajn muregojn kaj detruu ilin, tamen ne tute ekstermu; forigu gxiajn brancxojn, cxar ne por la Eternulo ili estas.
10עלו בשרותיה ושחתו וכלה אל תעשו הסירו נטישותיה כי לוא ליהוה המה׃
11CXar forte perfidis Min la domo de Izrael kaj la domo de Jehuda, diras la Eternulo.
11כי בגוד בגדו בי בית ישראל ובית יהודה נאם יהוה׃
12Ili neis la ekzistadon de la Eternulo, kaj diris:Li ne ekzistas, kaj ne venos sur nin malbono, kaj glavon kaj malsaton ni ne vidos.
12כחשו ביהוה ויאמרו לא הוא ולא תבוא עלינו רעה וחרב ורעב לוא נראה׃
13Kaj la profetoj estas kiel vento, ne trovigxas en ili la vorto de Dio; tiel farigxu al ili.
13והנביאים יהיו לרוח והדבר אין בהם כה יעשה להם׃
14Pro tio tiele diras la Eternulo, Dio Cebaot:Pro tio, ke vi parolas tiajn vortojn, jen Mi metos Miajn vortojn en vian busxon kiel fajron, kaj cxi tiu popolo estos kiel ligno, kiun gxi konsumos.
14לכן כה אמר יהוה אלהי צבאות יען דברכם את הדבר הזה הנני נתן דברי בפיך לאש והעם הזה עצים ואכלתם׃
15Jen Mi venigos sur vin, sur la domon de Izrael, popolon de malproksime, diras la Eternulo, popolon fortan, popolon antikvan, popolon, kies lingvon vi ne scias; kaj vi ne komprenos, kion gxi parolas.
15הנני מביא עליכם גוי ממרחק בית ישראל נאם יהוה גוי איתן הוא גוי מעולם הוא גוי לא תדע לשנו ולא תשמע מה ידבר׃
16GXia sagujo estas kiel malfermita tombo; cxiuj ili estas herooj.
16אשפתו כקבר פתוח כלם גבורים׃
17GXi formangxos vian rikolton kaj vian panon, ekstermos viajn filojn kaj viajn filinojn, formangxos viajn sxafojn kaj viajn bovojn, formangxos viajn vinberojn kaj viajn figojn, detruos per glavo viajn fortikigitajn urbojn, kiujn vi fidas.
17ואכל קצירך ולחמך יאכלו בניך ובנותיך יאכל צאנך ובקרך יאכל גפנך ותאנתך ירשש ערי מבצריך אשר אתה בוטח בהנה בחרב׃
18Sed ecx en tiu tempo, diras la Eternulo, Mi ne pereigos vin tute.
18וגם בימים ההמה נאם יהוה לא אעשה אתכם כלה׃
19Kaj kiam oni demandos:Pro kio la Eternulo, nia Dio, faras al ni cxion cxi tion? tiam diru al ili:Kiel vi forlasis Min kaj servas al fremdaj dioj en via lando, tiel vi servos al fremduloj en lando, kiu ne apartenas al vi.
19והיה כי תאמרו תחת מה עשה יהוה אלהינו לנו את כל אלה ואמרת אליהם כאשר עזבתם אותי ותעבדו אלהי נכר בארצכם כן תעבדו זרים בארץ לא לכם׃
20Anoncu tion en la domo de Jakob kaj auxdigu en Judujo, dirante:
20הגידו זאת בבית יעקב והשמיעוה ביהודה לאמר׃
21Auxskultu cxi tion, ho popolo malsagxa kaj senkora, kiu havas okulojn, sed ne vidas, havas orelojn, sed ne auxdas.
21שמעו נא זאת עם סכל ואין לב עינים להם ולא יראו אזנים להם ולא ישמעו׃
22CXu vi ne timas Min? diras la Eternulo; cxu vi ne tremas antaux Mi, kiu faris sablon limo por la maro, arangxo eterna, kiun gxi ne transpasxas? kiom ajn gxi skuigxas, gxi nenion povas fari; kiom ajn bruas gxiaj ondoj, ili ne povas gxin transpasxi.
22האותי לא תיראו נאם יהוה אם מפני לא תחילו אשר שמתי חול גבול לים חק עולם ולא יעברנהו ויתגעשו ולא יוכלו והמו גליו ולא יעברנהו׃
23Sed cxi tiu popolo havas koron defaleman kaj neobeeman, ili defalis kaj foriris.
23ולעם הזה היה לב סורר ומורה סרו וילכו׃
24Kaj ili ne diris en sia koro:Ni timu la Eternulon, nian Dion, kiu donas al ni pluvon frusezonan kaj malfrusezonan en gxia tempo, kiu gardas por ni la semajnojn, destinitajn por la rikolto.
24ולא אמרו בלבבם נירא נא את יהוה אלהינו הנתן גשם וירה ומלקוש בעתו שבעות חקות קציר ישמר לנו׃
25Viaj malbonagoj tion forklinis, kaj viaj pekoj forigis de vi la bonon.
25עונותיכם הטו אלה וחטאותיכם מנעו הטוב מכם׃
26CXar inter Mia popolo trovigxas malvirtuloj, kiuj faras insidojn, starigas pereigajn kaptilojn, kaptas la homojn.
26כי נמצאו בעמי רשעים ישור כשך יקושים הציבו משחית אנשים ילכדו׃
27Kiel birdejo estas plena de birdoj, tiel iliaj domoj estas plenaj de trompakirajxoj; tial ili farigxis grandaj kaj ricxaj.
27ככלוב מלא עוף כן בתיהם מלאים מרמה על כן גדלו ויעשירו׃
28Ili farigxis grasaj, ili farigxis dikaj; ili faris malbonajn agojn; jugxon ili ne faras, jugxon pri orfo, sed ili gxuas la vivon; justecon al malricxuloj ili ne faras.
28שמנו עשתו גם עברו דברי רע דין לא דנו דין יתום ויצליחו ומשפט אביונים לא שפטו׃
29CXu Mi povas lasi tion sen puno? diras la Eternulo; cxu al tia popolo Mia animo ne vengxos?
29העל אלה לא אפקד נאם יהוה אם בגוי אשר כזה לא תתנקם נפשי׃
30Io konsterna kaj terura farigxis en la lando:
30שמה ושערורה נהיתה בארץ׃
31la profetoj profetas malverajxon, kaj la pastroj regas per ili; kaj al mia popolo tio placxas. Kaj kion vi faros en la estonteco?
31הנביאים נבאו בשקר והכהנים ירדו על ידיהם ועמי אהבו כן ומה תעשו לאחריתה׃