1Jen estas la vorto, kiu aperis al Jeremia de la Eternulo:
1הדבר אשר היה אל ירמיהו מאת יהוה לאמר׃
2Starigxu en la pordego de la domo de la Eternulo, kaj tie proklamu cxi tiun vorton, kaj diru:Auxskultu la vorton de la Eternulo, cxiuj Judoj, kiuj venas en cxi tiun pordegon, por adorklinigxi al la Eternulo.
2עמד בשער בית יהוה וקראת שם את הדבר הזה ואמרת שמעו דבר יהוה כל יהודה הבאים בשערים האלה להשתחות ליהוה׃
3Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael:Plibonigu vian vojon kaj vian konduton; tiam Mi logxigos vin sur cxi tiu loko.
3כה אמר יהוה צבאות אלהי ישראל היטיבו דרכיכם ומעלליכם ואשכנה אתכם במקום הזה׃
4Ne fidu la mensogajn vortojn, kiam oni diras al vi:CXi tie estas la templo de la Eternulo, la templo de la Eternulo, la templo de la Eternulo.
4אל תבטחו לכם אל דברי השקר לאמר היכל יהוה היכל יהוה היכל יהוה המה׃
5Nur se vi plibonigos vian vojon kaj vian konduton, se vi agos juste unu rilate la alian,
5כי אם היטיב תיטיבו את דרכיכם ואת מעלליכם אם עשו תעשו משפט בין איש ובין רעהו׃
6se vi ne premos fremdulon, orfon, kaj vidvinon, se vi ne versxos senkulpan sangon sur cxi tiu loko, kaj ne sekvos aliajn diojn por via malfelicxo:
6גר יתום ואלמנה לא תעשקו ודם נקי אל תשפכו במקום הזה ואחרי אלהים אחרים לא תלכו לרע לכם׃
7tiam Mi logxigos vin sur cxi tiu loko, en la lando, kiun Mi donis al viaj patroj, cxiam kaj eterne.
7ושכנתי אתכם במקום הזה בארץ אשר נתתי לאבותיכם למן עולם ועד עולם׃
8Jen vi fidas la mensogajn vortojn, kiuj neniom helpas.
8הנה אתם בטחים לכם על דברי השקר לבלתי הועיל׃
9SXtelante, mortigante, adultante, jxurante mensoge, incensante al Baal, kaj sekvante aliajn diojn, kiujn vi ne konas,
9הגנב רצח ונאף והשבע לשקר וקטר לבעל והלך אחרי אלהים אחרים אשר לא ידעתם׃
10vi poste venas kaj starigxas antaux Mi en cxi tiu domo, kiu estas nomata per Mia nomo, kaj vi diras:Ni savigxis-kvankam vi plue faras cxiujn tiujn abomenindajxojn!
10ובאתם ועמדתם לפני בבית הזה אשר נקרא שמי עליו ואמרתם נצלנו למען עשות את כל התועבות האלה׃
11CXu cxi tiun domon, kiu estas nomata per Mia nomo, vi rigardas kiel neston de rabistoj? Mi bone vidas tion, diras la Eternulo.
11המערת פרצים היה הבית הזה אשר נקרא שמי עליו בעיניכם גם אנכי הנה ראיתי נאם יהוה׃
12Iru do al Mia loko en SXilo, kie Mi antauxe logxigis Mian nomon, kaj rigardu, kion Mi faris al gxi pro la malbonagoj de Mia popolo Izrael.
12כי לכו נא אל מקומי אשר בשילו אשר שכנתי שמי שם בראשונה וראו את אשר עשיתי לו מפני רעת עמי ישראל׃
13Kaj nun, cxar vi faras cxiujn tiujn farojn, diras la Eternulo, kaj Mi de frua mateno cxiam parolas al vi, kaj vi ne auxskultas, Mi vokas vin, kaj vi ne respondas:
13ועתה יען עשותכם את כל המעשים האלה נאם יהוה ואדבר אליכם השכם ודבר ולא שמעתם ואקרא אתכם ולא עניתם׃
14tial al la domo, kiu estas nomata per Mia nomo kaj kiun vi fidas, kaj al la loko, kiun Mi donis al vi kaj al viaj patroj, Mi faros tiel, kiel Mi faris al SXilo.
14ועשיתי לבית אשר נקרא שמי עליו אשר אתם בטחים בו ולמקום אשר נתתי לכם ולאבותיכם כאשר עשיתי לשלו׃
15Mi forpusxos vin de antaux Mi, kiel Mi forpusxis cxiujn viajn fratojn, la tutan idaron de Efraim.
15והשלכתי אתכם מעל פני כאשר השלכתי את כל אחיכם את כל זרע אפרים׃
16Kaj vi ne pregxu por cxi tiu popolo kaj ne direktu por ili supren krion kaj pregxon kaj ne klopodu antaux Mi, cxar Mi ne auxskultos vin.
16ואתה אל תתפלל בעד העם הזה ואל תשא בעדם רנה ותפלה ואל תפגע בי כי אינני שמע אתך׃
17CXu vi ne vidas, kion ili faras en la urboj de Judujo kaj sur la stratoj de Jerusalem?
17האינך ראה מה המה עשים בערי יהודה ובחצות ירושלם׃
18La filoj kolektas la lignon, kaj la patroj ekbruligas la fajron, kaj la virinoj knedas la paston, por fari kukojn por la regxino de la cxielo, kaj ili faras versxoferojn al aliaj dioj, por cxagreni Min.
18הבנים מלקטים עצים והאבות מבערים את האש והנשים לשות בצק לעשות כונים למלכת השמים והסך נסכים לאלהים אחרים למען הכעסני׃
19Sed cxu Min ili cxagrenas? diras la Eternulo; cxu ne sin mem, por hontigi sian vizagxon?
19האתי הם מכעסים נאם יהוה הלוא אתם למען בשת פניהם׃
20Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Jen Mia kolero kaj indigno elversxigxos sur cxi tiun lokon, sur la homojn kaj sur la brutojn kaj sur la arbojn de la kampo kaj sur la fruktojn de la tero; gxi ekflamos kaj ne estingigxos.
20לכן כה אמר אדני יהוה הנה אפי וחמתי נתכת אל המקום הזה על האדם ועל הבהמה ועל עץ השדה ועל פרי האדמה ובערה ולא תכבה׃
21Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael:Aldonu viajn bruloferojn al viaj bucxoferoj, kaj mangxu la viandon;
21כה אמר יהוה צבאות אלהי ישראל עלותיכם ספו על זבחיכם ואכלו בשר׃
22cxar Mi ne parolis al viaj patroj kaj Mi ne ordonis al ili pri bruloferoj kaj bucxoferoj en la tago, kiam Mi elkondukis ilin el la lando Egipta;
22כי לא דברתי את אבותיכם ולא צויתים ביום הוציא אותם מארץ מצרים על דברי עולה וזבח׃
23nur cxi tion Mi ordonis al ili:Auxskultu Mian vocxon, kaj Mi estos via Dio, kaj vi estos Mia popolo, kaj iru laux la tuta vojo, kiun Mi montros al vi, por ke estu al vi bone.
23כי אם את הדבר הזה צויתי אותם לאמר שמעו בקולי והייתי לכם לאלהים ואתם תהיו לי לעם והלכתם בכל הדרך אשר אצוה אתכם למען ייטב לכם׃
24Sed ili ne auxskultis kaj ne alklinis sian orelon, ili agis laux siaj propraj pensoj, laux la obstineco de sia malbona koro, kaj ili iris malantauxen, ne antauxen.
24ולא שמעו ולא הטו את אזנם וילכו במעצות בשררות לבם הרע ויהיו לאחור ולא לפנים׃
25De post la tago, kiam viaj patroj eliris el la lando Egipta, gxis la nuna tago Mi sendadis al vi cxiujn Miajn servantojn, la profetojn, cxiutage Mi sendis;
25למן היום אשר יצאו אבותיכם מארץ מצרים עד היום הזה ואשלח אליכם את כל עבדי הנביאים יום השכם ושלח׃
26sed ili ne auxskultis Min kaj ne alklinis sian orelon, ili obstinigis sian nukon, agis pli malbone ol iliaj patroj.
26ולוא שמעו אלי ולא הטו את אזנם ויקשו את ערפם הרעו מאבותם׃
27Kaj kiam vi diros al ili cxion cxi tion, ili ne auxskultos vin; kiam vi vokos ilin, ili ne respondos al vi.
27ודברת אליהם את כל הדברים האלה ולא ישמעו אליך וקראת אליהם ולא יענוכה׃
28Diru do al ili:Jen estas popolo, kiu ne auxskultas la vocxon de la Eternulo, sia Dio, kaj ne akceptas moralinstruon; la kredo malaperis kaj estas ekstermita el ilia busxo.
28ואמרת אליהם זה הגוי אשר לוא שמעו בקול יהוה אלהיו ולא לקחו מוסר אבדה האמונה ונכרתה מפיהם׃
29Detondu viajn harojn kaj forjxetu ilin, kantu funebran kanton sur la altajxoj; cxar la Eternulo forrifuzis kaj forpusxis la generacion, kiun Li koleras.
29גזי נזרך והשליכי ושאי על שפים קינה כי מאס יהוה ויטש את דור עברתו׃
30CXar la filoj de Jehuda faras malbonon antaux Miaj okuloj, diras la Eternulo; siajn abomenindajxojn ili metis en la domon, kiu estas nomata per Mia nomo, por malpurigi gxin.
30כי עשו בני יהודה הרע בעיני נאום יהוה שמו שקוציהם בבית אשר נקרא שמי עליו לטמאו׃
31Ili arangxis altajxojn de Tofet en la valo de la filo de Hinom, por bruligi siajn filojn kaj siajn filinojn en fajro, kion Mi ne ordonis kaj kio neniam estis en Miaj pensoj.
31ובנו במות התפת אשר בגיא בן הנם לשרף את בניהם ואת בנתיהם באש אשר לא צויתי ולא עלתה על לבי׃
32Pro tio jen venos tempo, diras la Eternulo, kiam oni jam nomos tion ne Tofet kaj valo de la filo de Hinom, sed valo de mortigado, kaj en Tofet oni enterigos mortintojn, cxar mankos alia loko.
32לכן הנה ימים באים נאם יהוה ולא יאמר עוד התפת וגיא בן הנם כי אם גיא ההרגה וקברו בתפת מאין מקום׃
33Kaj la kadavroj de cxi tiu popolo estos mangxajxo por la birdoj de la cxielo kaj por la bestoj de la tero, kiujn neniu fortimigos.
33והיתה נבלת העם הזה למאכל לעוף השמים ולבהמת הארץ ואין מחריד׃
34Kaj Mi cxesigos en la urboj de Judujo kaj sur la stratoj de Jerusalem la sonojn de gxojo kaj la sonojn de gajeco, la vocxon de fiancxo kaj la vocxon de fiancxino; cxar la lando farigxos dezerto.
34והשבתי מערי יהודה ומחצות ירושלם קול ששון וקול שמחה קול חתן וקול כלה כי לחרבה תהיה הארץ׃