1Vorto de la Eternulo, kiu aperis al Joel, filo de Petuel.
1דבר יהוה אשר היה אל יואל בן פתואל׃
2Auxskultu cxi tion, ho maljunuloj, kaj atentu, ho cxiuj logxantoj de la lando! CXu estis cxi tio en via tempo, aux en la tempo de viaj patroj?
2שמעו זאת הזקנים והאזינו כל יושבי הארץ ההיתה זאת בימיכם ואם בימי אבתיכם׃
3Rakontu pri tio al viaj infanoj, kaj viaj infanoj al siaj infanoj, kaj iliaj infanoj al la sekvanta generacio.
3עליה לבניכם ספרו ובניכם לבניהם ובניהם לדור אחר׃
4Kio restis de la rauxpoj, tion mangxis la akridoj; kio restis de la akridoj, tion mangxis la skaraboj; kaj kio restis de la skaraboj, tion mangxis la vermoj.
4יתר הגזם אכל הארבה ויתר הארבה אכל הילק ויתר הילק אכל החסיל׃
5Vekigxu, ho ebriuloj, kaj ploru, gxemu vi, cxiuj drinkantoj, pri la suko vinbera, kiu estas prenita for de via busxo.
5הקיצו שכורים ובכו והיללו כל שתי יין על עסיס כי נכרת מפיכם׃
6CXar venis sur mian landon nacio forta kaj nekalkulebla; gxiaj dentoj estas dentoj de leono, kaj makzelojn de leonino gxi havas.
6כי גוי עלה על ארצי עצום ואין מספר שניו שני אריה ומתלעות לביא לו׃
7GXi dezertigis mian vinberujon, cxirkauxsxiris mian figarbon, tute sensxeligis gxin kaj forjxetis; blankigxis gxiaj brancxoj.
7שם גפני לשמה ותאנתי לקצפה חשף חשפה והשליך הלבינו שריגיה׃
8GXemu, kiel junulino, kiu metis sur sin sakajxon pro sia fiancxo.
8אלי כבתולה חגרת שק על בעל נעוריה׃
9For estas la farunoferoj kaj versxoferoj el la domo de la Eternulo; funebras la pastroj, servistoj de la Eternulo.
9הכרת מנחה ונסך מבית יהוה אבלו הכהנים משרתי יהוה׃
10Dezertigita estas la kampo, funebras la tero; cxar ekstermita estas la greno, elsekigxis la mosto, velkis la olivoj.
10שדד שדה אבלה אדמה כי שדד דגן הוביש תירוש אמלל יצהר׃
11Konsternitaj estas la plugistoj, plorgxemas la vinberkultivistoj, pro la tritiko kaj hordeo, pro la pereo de la rikolto sur la kampo.
11הבישו אכרים הילילו כרמים על חטה ועל שערה כי אבד קציר שדה׃
12Elsekigxis la vinberbrancxo, velkis la figarbo; la granatarbo, la palmo, kaj la pomarbo, cxiuj arboj de la kampo elsekigxis; malaperis gajeco cxe la homoj.
12הגפן הובישה והתאנה אמללה רמון גם תמר ותפוח כל עצי השדה יבשו כי הביש ששון מן בני אדם׃
13Zonu vin kaj ploru, ho pastroj; gxemegu, ho servistoj de la altaro; iru kaj kusxu en sakajxoj, ho servistoj de mia Dio; cxar malaperis el la domo de via Dio la farunoferoj kaj versxoferoj.
13חגרו וספדו הכהנים הילילו משרתי מזבח באו לינו בשקים משרתי אלהי כי נמנע מבית אלהיכם מנחה ונסך׃
14Sanktigu faston, proklamu solenan kunvenon, kunvoku la maljunulojn kaj cxiujn logxantojn de la lando en la domon de la Eternulo, via Dio, kaj kriu al la Eternulo:
14קדשו צום קראו עצרה אספו זקנים כל ישבי הארץ בית יהוה אלהיכם וזעקו אל יהוה׃
15Ho ve, kia tago! CXar proksima estas la tago de la Eternulo; kiel katastrofo gxi venos de la Plejpotenculo.
15אהה ליום כי קרוב יום יהוה וכשד משדי יבוא׃
16Antaux niaj okuloj ja malaperis la mangxajxo, el la domo de nia Dio la gxojo kaj gajeco.
16הלוא נגד עינינו אכל נכרת מבית אלהינו שמחה וגיל׃
17Forputris la grajnoj sub siaj terbuloj, malplenigxis la grenejoj, detruitaj estas la garbejoj, cxar la greno difektigxis.
17עבשו פרדות תחת מגרפתיהם נשמו אצרות נהרסו ממגרות כי הביש דגן׃
18Ho, kiel gxemas la brutoj, kiel suferas la bovaroj! cxar ili ne havas pasxtajxon; ankaux la sxafaroj turmentigxas.
18מה נאנחה בהמה נבכו עדרי בקר כי אין מרעה להם גם עדרי הצאן נאשמו׃
19Al Vi, ho Eternulo, mi vokas; cxar fajro ekstermis la herbejojn de la stepo, kaj flamo bruldifektis cxiujn arbojn de la kampo.
19אליך יהוה אקרא כי אש אכלה נאות מדבר ולהבה להטה כל עצי השדה׃
20Ecx la bestoj de la kampo sopiras al Vi; cxar elsekigxis la torentoj da akvo, kaj fajro ekstermis la herbejojn de la stepo.
20גם בהמות שדה תערוג אליך כי יבשו אפיקי מים ואש אכלה נאות המדבר׃