Esperanto

Hebrew: Modern

Jonah

3

1Kaj duafoje aperis al Jona vorto de la Eternulo, dirante:
1ויהי דבר יהוה אל יונה שנית לאמר׃
2Levigxu, iru en la grandan urbon Nineve, kaj prediku al gxi la predikon, kiun Mi diros al vi.
2קום לך אל נינוה העיר הגדולה וקרא אליה את הקריאה אשר אנכי דבר אליך׃
3Tiam Jona levigxis kaj iris en Nineven, konforme al la vorto de la Eternulo. Nineve estis granda urbo cxe Dio; gxi havis la grandecon de tri tagoj da irado.
3ויקם יונה וילך אל נינוה כדבר יהוה ונינוה היתה עיר גדולה לאלהים מהלך שלשת ימים׃
4Kiam Jona komencis la trairadon de la urbo kaj trairis unu tagon, li vokis, kaj diris:Post kvardek tagoj Nineve pereos.
4ויחל יונה לבוא בעיר מהלך יום אחד ויקרא ויאמר עוד ארבעים יום ונינוה נהפכת׃
5La logxantoj de Nineve ekkredis je Dio, proklamis faston, kaj metis sur sin sakajxon, de la grandaj gxis la malgrandaj inter ili.
5ויאמינו אנשי נינוה באלהים ויקראו צום וילבשו שקים מגדולם ועד קטנם׃
6Kiam tion auxdis la regxo de Nineve, li levigxis de sia trono, demetis de si sian regxan veston, kovris sin per sakajxo, kaj sidigxis sur cindro.
6ויגע הדבר אל מלך נינוה ויקם מכסאו ויעבר אדרתו מעליו ויכס שק וישב על האפר׃
7Kaj li ordonis proklami en Nineve en la nomo de la regxo kaj de liaj altranguloj jenon:La homoj kaj la brutoj, la bovoj kaj la sxafoj, gustumu nenion, ili ne pasxtigxu kaj ne trinku akvon;
7ויזעק ויאמר בנינוה מטעם המלך וגדליו לאמר האדם והבהמה הבקר והצאן אל יטעמו מאומה אל ירעו ומים אל ישתו׃
8kaj la homoj kaj la brutoj kovru sin per sakajxo, kaj voku forte al Dio, kaj cxiu deturnu sin de sia malbona vojo kaj de la perfortajxoj de siaj manoj:
8ויתכסו שקים האדם והבהמה ויקראו אל אלהים בחזקה וישבו איש מדרכו הרעה ומן החמס אשר בכפיהם׃
9eble Dio bedauxros, kaj forlasos Sian flaman koleron, kaj ni ne pereos.
9מי יודע ישוב ונחם האלהים ושב מחרון אפו ולא נאבד׃
10Kiam Dio vidis iliajn farojn, ke ili deturnis sin de sia malbona vojo, Dio bedauxris la malbonon, kiun Li minacis fari al ili, kaj Li tion ne faris.
10וירא האלהים את מעשיהם כי שבו מדרכם הרעה וינחם האלהים על הרעה אשר דבר לעשות להם ולא עשה׃