Esperanto

Hebrew: Modern

Joshua

11

1Kiam tion auxdis Jabin, regxo de HXacor, li sendis al Jobab, regxo de Madon, kaj al la regxo de SXimron kaj al la regxo de Ahxsxaf,
1ויהי כשמע יבין מלך חצור וישלח אל יובב מלך מדון ואל מלך שמרון ואל מלך אכשף׃
2kaj al la regxoj, kiuj logxis norde sur la monto, kaj sur la stepo sude de Kinerot, kaj sur la malaltajxo, kaj en Nafot-Dor apud la maro,
2ואל המלכים אשר מצפון בהר ובערבה נגב כנרות ובשפלה ובנפות דור מים׃
3al la Kanaanidoj oriente kaj okcidente, kaj al la Amoridoj kaj HXetidoj kaj Perizidoj, kaj Jebusidoj sur la monto, kaj al la HXividoj sub HXermon en la lando Micpa.
3הכנעני ממזרח ומים והאמרי והחתי והפרזי והיבוסי בהר והחוי תחת חרמון בארץ המצפה׃
4Kaj eliris ili kaj ilia tuta militistaro kun ili, granda nombro da homoj, kiel la sablo sur la bordo de la maro, kaj tre multe da cxevaloj kaj cxaroj.
4ויצאו הם וכל מחניהם עמם עם רב כחול אשר על שפת הים לרב וסוס ורכב רב מאד׃
5Kaj kunigxis cxiuj tiuj regxoj, kaj venis kaj starigis siajn tendarojn kune apud la akvo Merom, por batali kontraux Izrael.
5ויועדו כל המלכים האלה ויבאו ויחנו יחדו אל מי מרום להלחם עם ישראל׃
6Kaj la Eternulo diris al Josuo:Ne timu ilin, cxar morgaux en cxi tiu tempo Mi transdonos ilin cxiujn mortigotajn al Izrael; iliajn cxevalojn vi lamigos, kaj iliajn cxarojn vi forbruligos per fajro.
6ויאמר יהוה אל יהושע אל תירא מפניהם כי מחר כעת הזאת אנכי נתן את כלם חללים לפני ישראל את סוסיהם תעקר ואת מרכבתיהם תשרף באש׃
7Kaj eliris kontraux ilin Josuo kune kun cxiuj militistoj subite al la akvo Merom, kaj jxetis sin sur ilin.
7ויבא יהושע וכל עם המלחמה עמו עליהם על מי מרום פתאם ויפלו בהם׃
8Kaj la Eternulo transdonis ilin en la manojn de la Izraelidoj, kaj cxi tiuj batis ilin, kaj persekutis ilin gxis Granda Cidon kaj gxis Misrefot- Maim, kaj gxis la valo de Micpe oriente, kaj batis ilin tiel, ke ili lasis al ili neniun restanton.
8ויתנם יהוה ביד ישראל ויכום וירדפום עד צידון רבה ועד משרפות מים ועד בקעת מצפה מזרחה ויכם עד בלתי השאיר להם שריד׃
9Kaj Josuo agis kun ili tiel, kiel diris al li la Eternulo:iliajn cxevalojn li lamigis, kaj iliajn cxarojn li forbruligis per fajro.
9ויעש להם יהושע כאשר אמר לו יהוה את סוסיהם עקר ואת מרכבתיהם שרף באש׃
10Kaj en tiu tempo Josuo iris returne, kaj prenis HXacoron, kaj gxian regxon li mortigis per glavo; cxar HXacor antauxe estis la cxefa el cxiuj tiuj regnoj.
10וישב יהושע בעת ההיא וילכד את חצור ואת מלכה הכה בחרב כי חצור לפנים היא ראש כל הממלכות האלה׃
11Kaj ili mortigis per glavo cxion vivantan, kio estis en gxi; ili ekstermis tiel, ke restis neniu animo; kaj HXacoron li forbruligis per fajro.
11ויכו את כל הנפש אשר בה לפי חרב החרם לא נותר כל נשמה ואת חצור שרף באש׃
12Kaj cxiujn urbojn de tiuj regxoj kaj cxiujn iliajn regxojn Josuo prenis, kaj mortigis ilin per glavo, ekstermis ilin, kiel ordonis Moseo, servanto de la Eternulo.
12ואת כל ערי המלכים האלה ואת כל מלכיהם לכד יהושע ויכם לפי חרב החרים אותם כאשר צוה משה עבד יהוה׃
13Sed cxiujn urbojn, kiuj staris sur montetoj, la Izraelidoj ne forbruligis; nur HXacoron solan Josuo forbruligis.
13רק כל הערים העמדות על תלם לא שרפם ישראל זולתי את חצור לבדה שרף יהושע׃
14Kaj la tutan akireblajxon el tiuj urboj kaj la brutojn la Izraelidoj rabis al si; nur cxiujn homojn ili mortigis per glavo, gxis ili ekstermis ilin, restigante neniun animon.
14וכל שלל הערים האלה והבהמה בזזו להם בני ישראל רק את כל האדם הכו לפי חרב עד השמדם אותם לא השאירו כל נשמה׃
15Kiel la Eternulo ordonis al Sia servanto Moseo, tiel Moseo ordonis al Josuo, kaj tiel faris Josuo; li mankigis nenion el cxio, kion la Eternulo ordonis al Moseo.
15כאשר צוה יהוה את משה עבדו כן צוה משה את יהושע וכן עשה יהושע לא הסיר דבר מכל אשר צוה יהוה את משה׃
16Tiamaniere Josuo prenis tiun tutan landon, la monton kaj la tutan sudan parton kaj la tutan landon Gosxen kaj la malaltajxon kaj la stepon kaj la monton de Izrael kun gxia bazo;
16ויקח יהושע את כל הארץ הזאת ההר ואת כל הנגב ואת כל ארץ הגשן ואת השפלה ואת הערבה ואת הר ישראל ושפלתה׃
17de la monto HXalak, kiu levigxas en la direkto al Seir, gxis Baal-Gad en la valo de Lebanon, sub la monto HXermon; kaj cxiujn iliajn regxojn li prenis, kaj batis ilin kaj mortigis ilin.
17מן ההר החלק העולה שעיר ועד בעל גד בבקעת הלבנון תחת הר חרמון ואת כל מלכיהם לכד ויכם וימיתם׃
18Dum longa tempo Josuo militis kontraux cxiuj tiuj regxoj.
18ימים רבים עשה יהושע את כל המלכים האלה מלחמה׃
19Ne ekzistis urbo, kiu faris pacon kun la Izraelidoj, krom la HXividoj, logxantoj en Gibeon; cxiujn ili prenis per milito.
19לא היתה עיר אשר השלימה אל בני ישראל בלתי החוי ישבי גבעון את הכל לקחו במלחמה׃
20CXar de la Eternulo venis la obstinigxo de ilia koro al milito kontraux Izrael, por ekstermi ilin, por ke ne estu indulgo por ili, sed por ekstermi ilin plene, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.
20כי מאת יהוה היתה לחזק את לבם לקראת המלחמה את ישראל למען החרימם לבלתי היות להם תחנה כי למען השמידם כאשר צוה יהוה את משה׃
21Kaj en tiu tempo venis Josuo, kaj ekstermis la Anakidojn sur la monto, en HXebron, en Debir, en Anab, kaj sur la tuta monto de Jehuda kaj sur la monto de Izrael; kun iliaj urboj Josuo ekstermis ilin.
21ויבא יהושע בעת ההיא ויכרת את הענקים מן ההר מן חברון מן דבר מן ענב ומכל הר יהודה ומכל הר ישראל עם עריהם החרימם יהושע׃
22Ne restis Anakidoj en la lando de la Izraelidoj; nur en Gaza, en Gat, kaj en Asxdod ili restis.
22לא נותר ענקים בארץ בני ישראל רק בעזה בגת ובאשדוד נשארו׃
23Tiamaniere Josuo prenis la tutan landon, konforme al cxio, kion la Eternulo diris al Moseo; kaj Josuo donis gxin kiel heredan posedajxon al Izrael, laux iliaj partoj, laux iliaj triboj. Kaj la lando trankviligxis de milito.
23ויקח יהושע את כל הארץ ככל אשר דבר יהוה אל משה ויתנה יהושע לנחלה לישראל כמחלקתם לשבטיהם והארץ שקטה ממלחמה׃