1Kaj la loto por la Jozefidoj donis:de Jordan kontraux Jerihxo, cxe la akvo de Jerihxo, orienten, la dezerton, kiu etendigxas de Jerihxo gxis la monto Bet-El.
1ויצא הגורל לבני יוסף מירדן יריחו למי יריחו מזרחה המדבר עלה מיריחו בהר בית אל׃
2Kaj la limo iras de Bet-El gxis Luz, kaj transiras gxis la limo de la Arkanoj al Atarot;
2ויצא מבית אל לוזה ועבר אל גבול הארכי עטרות׃
3kaj gxi mallevigxas okcidenten al la limo de la Jafletidoj, gxis la limo de la malsupra Bet-HXoron kaj gxis Gezer; kaj gxi finigxas cxe la maro.
3וירד ימה אל גבול היפלטי עד גבול בית חורן תחתון ועד גזר והיו תצאתו ימה׃
4Tion ricevis kiel posedajxon Manase kaj Efraim, filoj de Jozef.
4וינחלו בני יוסף מנשה ואפרים׃
5Kaj la regiono de la Efraimidoj estis laux iliaj familioj:la limo de ilia posedajxo oriente estis de Atrot-Adar gxis la supra Bet-HXoron.
5ויהי גבול בני אפרים למשפחתם ויהי גבול נחלתם מזרחה עטרות אדר עד בית חורן עליון׃
6Kaj la limo iras al la maro cxe Mihxmetat norde; kaj la limo turnigxas orienten cxe Taanat-SXilo, kaj trapasas gxin orienten al Janoahx.
6ויצא הגבול הימה המכמתת מצפון ונסב הגבול מזרחה תאנת שלה ועבר אותו ממזרח ינוחה׃
7Kaj gxi mallevigxas de Janoahx al Atarot kaj Naara, kaj tusxas Jerihxon, kaj finigxas cxe Jordan.
7וירד מינוחה עטרות ונערתה ופגע ביריחו ויצא הירדן׃
8De Tapuahx la limo iras okcidenten al la torento Kana, kaj finigxas cxe la maro. Tio estas la posedajxo de la tribo de la Efraimidoj laux iliaj familioj;
8מתפוח ילך הגבול ימה נחל קנה והיו תצאתיו הימה זאת נחלת מטה בני אפרים למשפחתם׃
9kaj la urboj, kiuj estas apartigitaj por la Efraimidoj meze de la posedajxo de la Manaseidoj, cxiuj urboj kun iliaj vilagxoj.
9והערים המבדלות לבני אפרים בתוך נחלת בני מנשה כל הערים וחצריהן׃
10Kaj ili ne forpelis la Kanaanidojn, kiuj logxis en Gezer; kaj la Kanaanidoj restis meze de la Efraimidoj gxis la nuna tago, servante kiel tributuloj.
10ולא הורישו את הכנעני היושב בגזר וישב הכנעני בקרב אפרים עד היום הזה ויהי למס עבד׃