1Estis homo sur la monto de Efraim; lia nomo estis Mihxa.
1ויהי איש מהר אפרים ושמו מיכיהו׃
2Li diris al sia patrino:La mil kaj cent argxentaj moneroj, kiujn oni prenis de vi kaj pro kiuj vi malbenis antaux miaj oreloj, jen la argxento estas cxe mi; mi prenis gxin. Kaj lia patrino diris:Mia filo estu benata de la Eternulo.
2ויאמר לאמו אלף ומאה הכסף אשר לקח לך ואתי אלית וגם אמרת באזני הנה הכסף אתי אני לקחתיו ותאמר אמו ברוך בני ליהוה׃
3Kaj li redonis la mil kaj cent argxentajn monerojn al sia patrino. Kaj lia patrino diris:Mi dedicxis la argxenton al la Eternulo el mia mano por mia filo, por fari figuron kaj idolon; nun mi redonas gxin al vi.
3וישב את אלף ומאה הכסף לאמו ותאמר אמו הקדש הקדשתי את הכסף ליהוה מידי לבני לעשות פסל ומסכה ועתה אשיבנו לך׃
4Sed li redonis la argxenton al sia patrino. Lia patrino prenis ducent argxentajn monerojn kaj donis ilin al orfandisto, kaj li faris el tio figuron kaj idolon, kiu restis en la domo de Mihxa.
4וישב את הכסף לאמו ותקח אמו מאתים כסף ותתנהו לצורף ויעשהו פסל ומסכה ויהי בבית מיכיהו׃
5Tiu homo Mihxa havis domon de dio; kaj li faris efodon kaj domajn diojn, kaj konsekris unu el siaj filoj, ke li estu por li pastro.
5והאיש מיכה לו בית אלהים ויעש אפוד ותרפים וימלא את יד אחד מבניו ויהי לו לכהן׃
6En tiu tempo ne ekzistis regxo cxe Izrael; cxiu faradis tion, kio placxis al li.
6בימים ההם אין מלך בישראל איש הישר בעיניו יעשה׃
7Estis junulo el Bet-Lehxem de Jehuda, el familio de Jehudaidoj, li estis Levido kaj logxis tie.
7ויהי נער מבית לחם יהודה ממשפחת יהודה והוא לוי והוא גר שם׃
8Tiu homo iris el la urbo, el Bet-Lehxem de Jehuda, por eklogxi tie, kie li trovos oportune. Kaj li venis dum sia vojirado sur la monton de Efraim al la domo de Mihxa.
8וילך האיש מהעיר מבית לחם יהודה לגור באשר ימצא ויבא הר אפרים עד בית מיכה לעשות דרכו׃
9Kaj Mihxa diris al li:De kie vi venas? Kaj tiu diris al li:Mi estas Levido el Bet-Lehxem de Jehuda, kaj mi iras, por eklogxi tie, kie mi trovos oportune.
9ויאמר לו מיכה מאין תבוא ויאמר אליו לוי אנכי מבית לחם יהודה ואנכי הלך לגור באשר אמצא׃
10Tiam Mihxa diris al li:Restu cxe mi kaj estu por mi patro kaj pastro, kaj mi donados al vi po dek argxentaj moneroj cxiujare kaj necesajn vestojn kaj mangxajxon. Kaj la Levido iris.
10ויאמר לו מיכה שבה עמדי והיה לי לאב ולכהן ואנכי אתן לך עשרת כסף לימים וערך בגדים ומחיתך וילך הלוי׃
11Kaj la Levido konsentis resti cxe tiu homo, kaj la junulo estis por li kiel unu el liaj filoj.
11ויואל הלוי לשבת את האיש ויהי הנער לו כאחד מבניו׃
12Kaj Mihxa konsekris la Levidon, kaj la junulo farigxis por li pastro kaj logxis en la domo de Mihxa.
12וימלא מיכה את יד הלוי ויהי לו הנער לכהן ויהי בבית מיכה׃
13Kaj Mihxa diris:Nun mi scias, ke la Eternulo bonfaros al mi, cxar Levido farigxis por mi pastro.
13ויאמר מיכה עתה ידעתי כי ייטיב יהוה לי כי היה לי הלוי לכהן׃