Esperanto

Hebrew: Modern

Luke

10

1Kaj post tio la Sinjoro elektis sepdek aliajn, kaj ilin forsendis duope antaux sia vizagxo en cxiun urbon kaj cxiun lokon, kien li mem estis venonta.
1ואחרי כן הבדיל האדון עוד שבעים אחרים וישלחם לפניו שנים שנים אל כל עיר ומקום אשר בקש לבוא שמה׃
2Kaj li diris al ili:La rikolto estas granda, sed la laborantoj estas malmultaj; petu do la Estron de la rikolto, ke Li sendu laborantojn en Sian rikolton.
2ויאמר להם הן הקציר רב והפעלים מעטים לכן התחננו אל אדון הקציר וישלח פעלים לקצירו׃
3Iru; jen mi sendas vin kiel sxafidojn meze de lupoj.
3לכו נא הנני שלח אתכם ככבשים בין הזאבים׃
4Ne portu monujon, nek saketon, nek sxuojn; kaj salutu neniun sur la vojo.
4אל תשאו כיס ולא תרמיל ולא נעלים ואל תשאלו לשלום איש בדרך׃
5Kaj en kiun ajn domon vi eniros, unue diru:Paco al cxi tiu domo.
5ולכל בית אשר תבאו שם אמרו בראשונה שלום לבית הזה׃
6Kaj se tie estos filo de paco, via paco restos sur li; sed se ne, gxi revenos al vi.
6והיה כי יהיה שם בן שלום ונח עליו שלומכם ואם לא אליכם ישוב׃
7Kaj en tiu sama domo restu, mangxante kaj trinkante tion, kion ili havas; cxar la laboranto meritas sian salajron. Ne transiru de domo en domon.
7ובבית ההוא תשבו ותאכלו ותשתו משלהם כי שוה הפועל בשכרו אל תסעו מבית לבית׃
8Kaj en kiun ajn urbon vi eniros, kaj oni vin akceptos, mangxu tion, kion oni metos antaux vin;
8וכל עיר אשר תבאו בה וקבלו אתכם אכלו שם את אשר ישימו לפניכם׃
9kaj sanigu la tieajn malsanulojn, kaj diru al ili:La regno de Dio alproksimigxis al vi.
9ורפאו את החולים אשר בקרבה ואמרו להם קרבה אליכם מלכות האלהים׃
10Sed en kiun ajn urbon vi eniros, kaj oni ne akceptos vin, eliru sur gxiajn stratojn, kaj diru:
10וכל עיר אשר תבאו בה ולא יקבלו אתכם צאו לכם אל רחובותיה ואמרו׃
11Ecx la polvon de via urbo, kiu sin tenas al niaj piedoj, ni devisxas kontraux vin; tamen sciu, ke la regno de Dio alproksimigxis al vi.
11אף את עפר עירכם הנדבק ברגלינו ננערהו לכם אך ידע תדעו כי קרבה אליכם מלכות האלהים׃
12Mi diras al vi:Estos pli elporteble en tiu tago por Sodom, ol por tiu urbo.
12אני אמר אלכים כי לסדום יקל ביום ההוא מן העיר ההיא׃
13Ve al vi, HXorazin! ve al vi, Betsaida! cxar se en Tiro kaj Cidon estus faritaj tiuj potencaj faroj, kiuj farigxis en vi, ili jam antaux longe pentus, sidante en sakajxo kaj cindro.
13אוי לך כורזין אוי לך בית צידה כי הגבורות אשר נעשו בקרבכן אלו נעשו בצור ובצידון הלא כבר ישבו בשק ואפר ושבו׃
14Tamen estos pli elporteble por Tiro kaj Cidon en la jugxado, ol por vi.
14אכן לצור וצידון יקל בדין מכם׃
15Kaj vi, Kapernaum, cxu vi estos altigita gxis la cxielo? vi ja malsupreniros gxis Hades.
15ואת כפר נחום אשר עד השמים התרוממת אל שאול תורדי׃
16Kiu vin auxskultas, tiu min auxskultas; kiu vin malsxatas, tiu min malsxatas; kaj kiu min malsxatas, tiu malsxatas Tiun, kiu min sendis.
16השומע אליכם אלי הוא שומע והבוזה אתכם אותי הוא בוזה והבוזה אותי הוא בוזה את אשר שלחני׃
17Kaj la sepdek revenis kun gxojo, dirante:Sinjoro, ecx la demonoj submetigxas al ni per via nomo.
17וישובו השבעים בשמחה ויאמרו אדנינו גם השדים נכנעים לנו בשמך׃
18Kaj li diris al ili:Mi vidis Satanon falanta de la cxielo, kiel fulmo.
18ויאמר אליהם ראיתי את השטן נפל כברק מן השמים׃
19Jen mi donis al vi auxtoritaton piedpasxi sur serpentoj kaj skorpioj, kaj sur la tuta potenco de la malamiko; kaj nenio iel vin difektos.
19הנה השלטתי אתכם לדרך על נחשים ועקרבים ועל כל גבורת האיב וכל דבר לא יזיק לכם׃
20Tamen ne gxoju pri tio, ke la spiritoj submetigxis al vi; sed gxoju, ke viaj nomoj estas skribitaj en la cxielo.
20אך בזאת אל תשמחו כי נכנעים לכם הרוחות כי אם שמחו על אשר נכתבו שמותיכם בשמים׃
21En tiu sama horo li gxojis en la Sankta Spirito, kaj diris:Mi Vin gloras, ho Patro, Estro de la cxielo kaj la tero, ke Vi kasxis cxi tion for de sagxuloj kaj prudentuloj, kaj malkasxis al infanetoj; jes, Patro, cxar al Vi tio bone placxis.
21בשעה ההיא עלץ ישוע ברוח ויאמר אודך האב אדון השמים והארץ כי הסתרת את אלה מן החכמים והנבונים וגליתם לעללים הן אבי כי כן היה רצון מלפניך׃
22CXio estas transdonita al mi de mia Patro; kaj neniu scias, kiu estas la Filo, krom la Patro; nek kiu estas la Patro, krom la Filo, kaj tiu, al kiu la Filo volas malkasxi Lin.
22הכל נמסר לי מאת אבי ואין יודע מי הוא הבן בלתי האב ומי הוא האב בלתי הבן ואשר יחפץ הבן לגלותו לו׃
23Kaj sin turninte al la discxiploj, li flanke diris:Felicxaj estas la okuloj, kiuj vidas tion, kion vi vidas;
23ויפן אל תלמידיו לבדם ויאמר אשרי העינים הראות את אשר אתם ראים׃
24cxar mi diras al vi, ke multaj profetoj kaj regxoj deziris vidi tion, kion vi vidas, kaj ili ne vidis; kaj auxdi tion, kion vi auxdas, kaj ili ne auxdis.
24כי אני אמר לכם נביאים ומלכים רבים חפצו לראות את אשר אתם ראים ולא ראו ולשמע את אשר אתם שמעים ולא שמעו׃
25Kaj jen unu legxisto starigxis, kaj tentis lin, dirante:Majstro, kion mi faru, por heredi eternan vivon?
25והנה אחד מבעלי התורה קם לנסותו ויאמר מורה מה אעשה ואירש חיי עולם׃
26Kaj li diris al li:Kio estas skribita en la legxo? kiel vi legas?
26ויאמר אליו מה כתוב בתורה ואיך אתה קורא׃
27Kaj li responde diris:Amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo kaj per via tuta forto kaj per via tuta menso, kaj vian proksimulon kiel vin mem.
27ויען ויאמר ואהבת את יהוה אלהיך בכל לבבך ובכל נפשך ובכל מאדך ובכל מדעך ואת רעך כמוך׃
28Kaj li diris al li:Vi prave respondis; tion faru, kaj vi vivos.
28ויאמר אליו כן השיבות עשה זאת וחיה׃
29Sed li, dezirante pravigi sin, diris al Jesuo:Kaj kiu estas mia proksimulo?
29והוא חפץ להצטדק ויאמר אל ישוע ומי הוא רעי׃
30Jesuo respondis kaj diris:Unu homo malsupreniris de Jerusalem al Jerihxo; kaj li falis en la manojn de rabistoj, kiuj lin senvestigis kaj batis, kaj foriris, lasante lin duone senviva.
30ויען ישוע ויאמר איש אחד ירד מירושלים ליריחו ונפל בידי שדדים והם הפשיטהו וגם פצעהו ויעזבו אותו בין חיים למות וילכו להם׃
31Kaj laux okazo unu pastro malsupreniris la saman vojon; kaj lin vidinte, li preterpasis aliflanke.
31ויקר המקרה כי ירד כהן אחד בדרך ההוא וירא אתו ויעבר מעליו׃
32Kaj tiel same unu Levido, veninte al la loko kaj lin vidinte, preterpasis aliflanke.
32וכן גם איש לוי פגע במקום ויגש וירא אתו ויעבר מעליו׃
33Sed unu Samariano, vojagxante, alvenis tien, kie li estis, kaj lin ekvidinte, li kortusxigxis,
33ואיש שמרוני הלך בדרך ויבא עליו וירא אתו ויהמו רחמיו׃
34kaj alproksimigxis, kaj bandagxis liajn vundojn, kaj surversxis oleon kaj vinon; kaj li metis lin sur sian beston, kaj kondukis lin al gastejo, kaj zorgis pri li.
34ויגש אליו ויחבש את פצעיו ויסוכם בשמן ויין ויעלהו על בהמתו ויוליכהו אל המלון ויכלכלהו׃
35Kaj la morgauxan tagon li elprenis du denarojn kaj donis ilin al la gastejestro, kaj diris:Zorgu pri li, kaj kion pli vi elspezos, mi tion repagos al vi, kiam mi revenos.
35ולמחרת בנסעו הוציא שני דינרים ויתנם לבעל המלון ויאמר כלכל אותו ואת אשר תוסיף עוד להוציא עליו אני בשובי אשלמנו לך׃
36Kiu el tiuj tri, laux via opinio, sin montris proksimulo de tiu, kiu falis en la manojn de la rabistoj?
36ועתה מי מאלה השלשה היה בעיניך הרע לנפל בידי השדדים׃
37Kaj li diris:Tiu, kiu faris al li kompaton. Kaj Jesuo diris al li:Iru vi, kaj faru tion saman.
37ויאמר העשה עמו את החסד ויאמר אליו ישוע לך ועשה כן גם אתה׃
38Kaj dum ili vojagxis, li eniris en unu vilagxon; kaj virino, nomata Marta, akceptis lin en sian domon.
38ויהי בנסעם ויבא אל כפר אחד ואשה אחת ושמה מרתא אספה אותו אל ביתה׃
39Kaj sxi havis fratinon, nomatan Maria, kaj cxi tiu sidis apud la piedoj de la Sinjoro, kaj auxskultis lian parolon.
39ולה היתה אחות ושמה מרים אשר ישבה לרגלי ישוע לשמע אל דברו׃
40Sed Marta estis distrata pro multo da servado; kaj sxi alproksimigxis, kaj diris:Sinjoro, cxu vi ne zorgas pri tio, ke mia fratino lasis al mi servi sola? diru do al sxi, ke sxi min helpu.
40ומרתא יגעה ברב שרותה ותגש ותאמר הלא תשים על לבך אדני אשר אחותי עזבתני לשרת לבדי אמר נא אליה ותעזר לי׃
41Sed la Sinjoro respondis kaj diris al sxi:Marta, Marta, vi zorgas kaj klopodadas pri multaj aferoj;
41ויען ישוע ויאמר לה מרתא מרתא את דאגת ומבהלת על הרבה׃
42sed unu afero estas necesa; kaj Maria elektis la bonan parton, kiu ne estos prenita for de sxi.
42אבל אחת היא מן הצרך ומרים בחרה לה החלק הטוב אשר לא יקח ממנה׃