1Kaj nun, ho pastroj, al vi estas donata jena ordono:
1ועתה אליכם המצוה הזאת הכהנים׃
2Se vi ne obeos, kaj se vi ne atentos, ke vi donadu honoron al Mia nomo, diras la Eternulo Cebaot, tiam Mi sendos sur vin malbenon, Mi malbenos viajn benojn; jes, Mi tion malbenos pro tio, ke vi ne donas vian atenton.
2אם לא תשמעו ואם לא תשימו על לב לתת כבוד לשמי אמר יהוה צבאות ושלחתי בכם את המארה וארותי את ברכותיכם וגם ארותיה כי אינכם שמים על לב׃
3Jen Mi jxetos insulton sur la semon cxe vi, malpurajxon Mi jxetos sur viajn vizagxojn, la malpurajxon de viaj festoferoj, kaj gxi algluigxos al vi.
3הנני גער לכם את הזרע וזריתי פרש על פניכם פרש חגיכם ונשא אתכם אליו׃
4Kaj vi scios, ke Mi sendis al vi cxi tiun ordonon, por konservi Mian interligon kun Levi, diras la Eternulo Cebaot.
4וידעתם כי שלחתי אליכם את המצוה הזאת להיות בריתי את לוי אמר יהוה צבאות׃
5Mia interligo kun li estis por vivo kaj paco, kaj Mi donis ilin al li, por ke li timu Min, kaj li timis Min kaj respektegis Mian nomon.
5בריתי היתה אתו החיים והשלום ואתנם לו מורא וייראני ומפני שמי נחת הוא׃
6Instruo de la vero estis en lia busxo, kaj maljustajxo ne trovigxis sur liaj lipoj; en paco kaj sincereco li iradis antaux Mi, kaj multajn li deturnis de peko.
6תורת אמת היתה בפיהו ועולה לא נמצא בשפתיו בשלום ובמישור הלך אתי ורבים השיב מעון׃
7CXar la lipoj de pastro devas konservi scion, kaj el lia busxo oni devas sercxi instruon; cxar li estas sendito de la Eternulo Cebaot.
7כי שפתי כהן ישמרו דעת ותורה יבקשו מפיהו כי מלאך יהוה צבאות הוא׃
8Sed vi forklinigxis de la vojo, vi delogis multajn de la instruo, vi detruis la interligon kun Levi, diras la Eternulo Cebaot.
8ואתם סרתם מן הדרך הכשלתם רבים בתורה שחתם ברית הלוי אמר יהוה צבאות׃
9Tial Mi ankaux faris vin malestimataj kaj malaltigataj antaux la tuta popolo, pro tio, ke vi ne observas Miajn vojojn kaj estas personfavoraj en la aferoj de la legxo.
9וגם אני נתתי אתכם נבזים ושפלים לכל העם כפי אשר אינכם שמרים את דרכי ונשאים פנים בתורה׃
10CXu ne unu patron ni cxiuj havas? cxu ne unu Dio nin kreis? kial ni perfidas unu la alian, malsanktigante la interligon de niaj patroj?
10הלוא אב אחד לכלנו הלוא אל אחד בראנו מדוע נבגד איש באחיו לחלל ברית אבתינו׃
11Perfidis Jehuda, kaj abomenajxo estas farita en Izrael kaj en Jerusalem; cxar Jehuda malhonoris la sanktajxon de la Eternulo per tio, ke li ekamis kaj edzinigis al si filinon de fremda dio.
11בגדה יהודה ותועבה נעשתה בישראל ובירושלם כי חלל יהודה קדש יהוה אשר אהב ובעל בת אל נכר׃
12Al tiu, kiu tion faras, la Eternulo ekstermos el la tendoj de Jakob majstron kaj discxiplon, kaj ankaux tiun, kiu alportas donon al la Eternulo Cebaot.
12יכרת יהוה לאיש אשר יעשנה ער וענה מאהלי יעקב ומגיש מנחה ליהוה צבאות׃
13Ankaux tion vi faras:vi kovras la altaron de la Eternulo per larmoj, plorado, kaj gxemado tiel, ke Li jam ne povas rigardi la donojn nek akcepti ion agrable el via mano.
13וזאת שנית תעשו כסות דמעה את מזבח יהוה בכי ואנקה מאין עוד פנות אל המנחה ולקחת רצון מידכם׃
14Vi diras:Kial? Tial, ke la Eternulo estas atestanto inter vi kaj la edzino de via juneco, kontraux kiu vi agis perfide, kvankam sxi estas via kamaradino kaj via legxa edzino.
14ואמרתם על מה על כי יהוה העיד בינך ובין אשת נעוריך אשר אתה בגדתה בה והיא חברתך ואשת בריתך׃
15Tion ne faris ecx seninfanulo, se en li restis spirito. Kion faris la seninfanulo? li petis de Dio idaron. Estu do singardaj en via spirito, kaj neniu agu perfide kontraux la edzino de sia juneco.
15ולא אחד עשה ושאר רוח לו ומה האחד מבקש זרע אלהים ונשמרתם ברוחכם ובאשת נעוריך אל יבגד׃
16Kiu elmalamis sxin kaj forpusxas sxin, diras la Eternulo, Dio de Izrael, tiu makulas sian veston per perfortajxo, diras la Eternulo Cebaot:estu do singardaj en via spirito, kaj ne agu perfide.
16כי שנא שלח אמר יהוה אלהי ישראל וכסה חמס על לבושו אמר יהוה צבאות ונשמרתם ברוחכם ולא תבגדו׃
17Vi indignigis la Eternulon per viaj vortoj. Tamen vi diras:Per kio ni indignigis Lin? Per tio, ke vi diras:CXiu malbonaganto estas bona antaux la okuloj de la Eternulo, kaj tiajn Li favoras; aux:Kie estas la Dio de justeco?
17הוגעתם יהוה בדבריכם ואמרתם במה הוגענו באמרכם כל עשה רע טוב בעיני יהוה ובהם הוא חפץ או איה אלהי המשפט׃