1CXar jen venos tago, ardanta kiel forno; tiam cxiuj malhumiluloj kaj malbonaguloj estos kiel pajlo, kaj la venonta tago bruligos ilin tiel, diras la Eternulo Cebaot, ke gxi ne restigos al ili radikon nek brancxon.
1כי הנה היום בא בער כתנור והיו כל זדים וכל עשה רשעה קש ולהט אתם היום הבא אמר יהוה צבאות אשר לא יעזב להם שרש וענף׃
2Sed por vi, kiuj respektas Mian nomon, levigxos suno de justeco, kaj sanigo estos en gxiaj radioj, kaj vi eliros kaj saltados, kiel bone nutritaj bovidoj.
2וזרחה לכם יראי שמי שמש צדקה ומרפא בכנפיה ויצאתם ופשתם כעגלי מרבק׃
3Kaj vi piedpremos la malpiulojn, cxar ili estos polvo sub la plandoj de viaj piedoj en tiu tago, kiun Mi arangxos, diras la Eternulo Cebaot.
3ועסותם רשעים כי יהיו אפר תחת כפות רגליכם ביום אשר אני עשה אמר יהוה צבאות׃
4Memoru la instruon de Mia servanto Moseo, kiun Mi donis al li sur HXoreb por la tuta Izrael, la legxojn kaj preskribojn.
4זכרו תורת משה עבדי אשר צויתי אותו בחרב על כל ישראל חקים ומשפטים׃
5Jen Mi sendos al vi la profeton Elija, antaux ol venos la granda kaj timinda tago de la Eternulo;
5הנה אנכי שלח לכם את אליה הנביא לפני בוא יום יהוה הגדול והנורא׃
6kaj li returnos la koron de la patroj al la infanoj, kaj la koron de la infanoj al iliaj patroj, por ke Mi, veninte, ne frapu la teron per anatemo.
6והשיב לב אבות על בנים ולב בנים על אבותם פן אבוא והכיתי את הארץ חרם׃