1Kaj respondante, Jesuo denove parolis al ili parabole, dirante:
1ויען ישוע ויסף דבר במשלים אליהם לאמר׃
2La regno de la cxielo similas al unu regxo, kiu faris edzigxan feston por sia filo,
2דומה מלכות השמים למלך בשר ודם אשר עשה חתנה לבנו׃
3kaj sendis siajn sklavojn, por voki la invititojn al la edzigxa festo; kaj ili ne volis veni.
3וישלח את עבדיו לקרא הקרואים אל החתנה ולא אבו לבוא׃
4Poste li sendis aliajn sklavojn, dirante:Diru al la invititoj:Jen mi preparis la mangxon; miaj bovoj kaj miaj grasigitaj brutoj estas bucxitaj, kaj cxio estas preta; venu al la edzigxa festo.
4ויסף שלח עבדים אחרים לאמר אמרו אל הקרואים הנה ערכתי את סעודתי שורי ומריאי טבוחים והכל מוכן באו אל החתנה׃
5Sed ili malatentis, kaj foriris, unu al sia bieno, alia al sia komercado;
5והם לא שתו לבם לזאת וילכו להם זה אל שדהו וזה אל מסחרו׃
6kaj la ceteraj, kaptinte liajn sklavojn, perfortis kaj mortigis ilin.
6והנשארים תפשו את עבדיו ויתעללו בם ויהרגום׃
7Kaj la regxo koleris; kaj sendinte siajn armeojn, li pereigis tiujn mortigintojn kaj bruligis ilian urbon.
7ויקצף המלך וישלח צבאותיו ויאבד את המרצחים ההם ואת עירם שרף באש׃
8Tiam li diris al siaj sklavoj:La edzigxa festo estas preta, sed la invititoj ne estis indaj.
8אז אמר אל עבדיו הן החתנה מוכנה והקרואים לא היו ראוים לה׃
9Iru do al la disirejoj de la vojoj, kaj cxiujn, kiujn vi trovos, invitu al la edzigxa festo.
9לכן לכו נא אל ראשי הדרכים וכל איש אשר תמצאו קראו אתו אל החתנה׃
10Kaj tiuj sklavoj, elirinte sur la vojojn, kunvenigis cxiujn, kiujn ili trovis, malbonajn kaj bonajn; kaj la edzigxa festo plenigxis de gastoj.
10ויצאו העבדים ההם אל הדרכים ויאספו את כל אשר מצאו גם רעים גם טובים וימלא בית החתנה מסבים׃
11Sed la regxo, enveninte por rigardi la gastojn, tie vidis viron, kiu ne havis sur si edzigxofestan veston;
11ויהי כבוא המלך לראות את המסבים וירא בהם איש ולא היה לבוש בגדי חתנה׃
12kaj li diris al li:Amiko, kiel vi envenis cxi tien, ne havante edzigxofestan veston? Kaj li silentadis.
12ויאמר אליו רעי איכה באת הנה ואין לך בגדי חתנה ויאלם׃
13Tiam la regxo diris al siaj servantoj:Ligu lin mane kaj piede, kaj eljxetu lin en la eksteran mallumon; tie estos la plorado kaj la grincado de dentoj.
13ויאמר המלך למשרתים אסרו ידיו ורגליו ונשאתם והשלכתם אותו אל החשך החיצון שם תהיה היללה וחרק השנים׃
14CXar multaj estas vokitaj, sed malmultaj estas elektitaj.
14כי רבים הם הקרואים ומעטים הנבחרים׃
15Tiam iris la Fariseoj, kaj konsiligxis, kiel ili povos impliki lin per interparolado.
15וילכו הפרושים ויתיעצו איך יכשילהו בדבר׃
16Kaj ili sendis al li siajn discxiplojn kun la Herodanoj, por diri:Majstro, ni scias, ke vi estas verama, kaj instruas laux vero la vojon de Dio, kaj ne zorgas pri iu ajn; cxar vi ne favoras la personon de homoj.
16וישלחו אליו את תלמידיהם עם ההורדוסיים לאמר רבי ידענו כי איש אמת אתה ותורה באמת את דרך אלהים ולא תגור מפני איש כי אינך מכיר פני אדם׃
17Diru do al ni, kiel sxajnas al vi? cxu konvenas doni tributon al Cezaro, aux ne?
17לכן הגידה נא לנו את דעתך הנכון לנו לתת מס אל הקיסר אם לא׃
18Sed Jesuo, sciante ilian ruzecon, diris:Kial vi min provas, hipokrituloj?
18וישוע ידע את רשעתם ויאמר החנפים מה תנסוני׃
19Montru al mi la tributan moneron. Kaj ili alportis al li denaron.
19הראוני את מטבע המס ויביאו לו דינר׃
20Kaj li diris al ili:Kies estas cxi tiu bildo kaj la surskribajxo?
20ויאמר אליהם של מי הצורה הזאת והמכתב אשר עליו׃
21Ili diris al li:De Cezaro. Tiam li diris al ili:Redonu do al Cezaro la proprajxon de Cezaro, kaj al Dio la proprajxon de Dio.
21ויאמרו אליו של הקיסר ויאמר אליהם לכן תנו לקיסר את אשר לקיסר ולאלהים את אשר לאלהים׃
22Kaj auxdinte, ili miris, kaj lin lasis kaj foriris.
22וכשמעם את זאת תמהו ויעזבהו וילכו להם׃
23En tiu sama tago alvenis al li Sadukeoj, kiuj diras, ke ne estas relevigxo; kaj ili demandis lin, dirante:
23ביום ההוא נגשו אליו צדוקים האמרים כי אין תחית המתים וישאלו אתו לאמר׃
24Majstro, Moseo diris:Se iu mortas, ne havante infanojn, lia frato edzigxu kun lia edzino kaj naskigu idaron al sia frato.
24רבי הן משה אמר איש כי ימות ובנים אין לו אחיו ייבם את אשתו והקים זרע לאחיו׃
25Estis cxe ni sep fratoj; kaj la unua edzigxis kaj mortis, kaj ne havante idaron, lasis sian edzinon al sia frato;
25ואתנו היו שבעה אחים והראשון נשא אשה וימת וזרע אין לו ויעזב את אשתו לאחיו׃
26tiel same ankaux la dua, kaj la tria, gxis la sepa.
26וכמו כן גם השני וכן גם השלישי עד השבעה׃
27Kaj post cxiuj la virino mortis.
27ואחרי כלם מתה גם האשה׃
28En la relevigxo do, por kiu el la sep sxi estos edzino? cxar cxiuj sxin havis.
28ועתה בתחית המתים למי מן השבעה תהיה לאשה כי לכלם היתה׃
29Sed Jesuo responde diris:Vi eraras, ne sciante la Skribojn, nek la potencon de Dio.
29ויען ישוע ויאמר להם טעים אתם באשר אינכם יודעים את הכתובים וגם את גבורת האלהים׃
30CXar en la relevigxo oni nek edzigxas nek edzinigxas, sed estas kiel angxeloj en la cxielo.
30כי בתחית המתים לא ישאו נשים ולא תנשאנה כי אם כמלאכי אלהים בשמים יהיו׃
31Sed pri la relevigxo el la mortintoj, cxu vi ne legis tion, kio estis dirita al vi de Dio, nome:
31ועל דבר תחית המתים הלא קראתם את הנאמר לכם מפי האלהים לאמר׃
32Mi estas la Dio de Abraham kaj la Dio de Isaak kaj la Dio de Jakob? Dio estas Dio ne de la mortintoj, sed de la vivantoj.
32אנכי אלהי אברהם ואלהי יצחק ואלהי יעקב והוא איננו אלהי המתים כי אם אלהי החיים׃
33Kaj kiam la homamaso tion auxdis, ili miregis pro lia instruado.
33וישמע המון העם וישתומממו על תורתו׃
34Sed la Fariseoj, auxdinte, ke li silentigis la Sadukeojn, kune kolektigxis.
34והפרושים כשמעם כי סכר פי הצדוקים ויועדו יחדו׃
35Kaj unu el ili, legxisto, demandis lin, provante lin:
35ואחד מהם מבין בתורה שאל אתו לנסותו לאמר׃
36Majstro, kiu estas la granda ordono en la legxo?
36רבי אי זו מצוה גדולה היא בתורה׃
37Kaj li diris al li:Amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo kaj per via tuta menso.
37ויאמר ישוע אליו ואהבת את יהוה אלהיך בכל לבבך ובכל נפשך ובכל מדעך׃
38CXi tiu estas la granda kaj la unua ordono.
38זאת היא המצוה הגדולה והראשונה׃
39Kaj dua estas simila al gxi:Amu vian proksimulon kiel vin mem.
39והשנית דומה לה ואהבת לרעך כמוך׃
40De cxi tiuj du ordonoj dependas la tuta legxo kaj la profetoj.
40בשתי המצות האלה כל התורה תלויה וגם הנביאים׃
41Kaj kiam la Fariseoj jam kunvenis, Jesuo ilin demandis,
41ויהי בהקהל הפרושים וישאלם ישוע לאמר׃
42dirante:Kion vi pensas pri la Kristo? kies filo li estas? Ili diris al li:De David.
42מה דעתכם על המשיח בן מי הוא ויאמרו אליו בן דוד׃
43Li diris al ili:Kial do David, en la Spirito, lin nomas Sinjoro, dirante:
43ויאמר אליהם ואיך קרא לו דוד ברוח אדון באמרו׃
44La Eternulo diris al mia Sinjoro: Sidu dekstre de Mi, GXis Mi faros viajn malamikojn benketo por viaj piedoj?
44נאם יהוה לאדני שב לימיני עד אשית איביך הדם לרגליך׃
45Se do David nomas lin Sinjoro, kiel li estas lia filo?
45ועתה אם דוד קרא לו אדון איך הוא בנו׃
46Kaj neniu povis respondi unu vorton al li, nek iu post tiu tago plu kuragxis fari al li demandon.
46ולא יכל איש לענות אתו דבר ולא ערב עוד איש את לבו מן היום ההוא לשאל אותו׃