Esperanto

Hebrew: Modern

Matthew

5

1Kaj vidinte la homamasojn, li supreniris sur la monton, kaj kiam li sidigxis, liaj discxiploj venis al li;
1ויהי כראותו את המון העם ויעל ההרה וישב שם ויגשו אליו תלמידיו׃
2kaj malferminte la busxon, li instruis ilin, dirante:
2ויפתח את פיהו וילמד אותם לאמר׃
3Felicxaj estas la malricxaj en spirito, cxar ilia estas la regno de la cxielo.
3אשרי עניי רוח כי להם מלכות השמים׃
4Felicxaj estas la plorantaj, cxar ili konsoligxos.
4אשרי האבלים כי הם ינחמו׃
5Felicxaj estas la humilaj, cxar ili heredos la teron.
5אשרי הענוים כי המה יירשו הארץ׃
6Felicxaj estas tiuj, kiuj malsatas kaj soifas justecon, cxar ili satigxos.
6אשרי הרעבים והצמאים לצדקה כי הם ישבעו׃
7Felicxaj estas la kompatemaj, cxar ili ricevos kompaton.
7אשרי הרחמנים כי הם ירחמו׃
8Felicxaj estas la kore puraj, cxar ili vidos Dion.
8אשרי ברי לבב כי הם יחזו את האלהים׃
9Felicxaj estas la pacigantoj, cxar filoj de Dio ili estos nomataj.
9אשרי רדפי שלום כי בני אלהים יקראו׃
10Felicxaj estas tiuj, kiuj estas persekutitaj pro justeco, cxar ilia estas la regno de la cxielo.
10אשרי הנרדפים על דבר הצדקה כי להם מלכות השמים׃
11Felicxaj estas vi, kiam oni vin riprocxos kaj persekutos kaj false vin kalumnios pro mi.
11אשריכם אם יחרפו וירדפו אתכם וידברו בשקר עליכם כל רע בעבורי׃
12GXoju kaj ravigxu, cxar via rekompenco estos granda en la cxielo; cxar tiel oni persekutis la profetojn, kiuj estis antaux vi.
12שמחו וגילו כי שכרכם רב בשמים כי כן רדפו את הנביאים אשר היו לפניכם׃
13Vi estas la salo de la tero; sed se la salo sengustigxis, per kio gxi estos salita? gxi jam tauxgas por nenio, krom por esti eljxetita kaj piedpremita de homoj.
13אתם מלח הארץ ואם המלח היה תפל במה ימלח הן לא יצלח עוד לכל כי אם להשליך חוצה והיה מרמס לבני אדם׃
14Vi estas la lumo de la mondo. Urbo starigita sur monto ne povas esti kasxita.
14אתם אור העולם עיר ישבת על ההר לא תוכל להסתר׃
15Kiam oni bruligas lampon, oni metas gxin ne sub grenmezurilon, sed sur la lampingon; kaj gxi lumas sur cxiujn, kiuj estas en la domo.
15גם אין מדליקים נר ושמים אותו תחת האיפה כי אם על המנורה ויאר לכל אנשי הבית׃
16Tiel same via lumo lumu antaux homoj, por ke ili vidu viajn bonajn farojn, kaj gloru vian Patron, kiu estas en la cxielo.
16כן יאר אורכם לפני בני האדם למען יראו מעשיכם הטובים ושבחו את אביכים שבשמים׃
17Ne pensu, ke mi venis, por detrui la legxon aux la profetojn; mi venis, ne por detrui, sed por plenumi.
17אל תחשבו כי באתי להפר את התורה או את דברי הנביאים לא באתי להפר כי אם למלאת׃
18Vere mi diras al vi:GXis la cxielo kaj la tero forpasos, nek unu joto nek unu streketo forpasos de la legxo, gxis cxio plenumigxos.
18כי אמן אמר אני לכם עד כי יעברו השמים והארץ לא תעבר יוד אחת או קוץ אחד מן התורה עד אשר יעשה הכל׃
19Tial, kiu malobservos unu el cxi tiuj plej malgrandaj ordonoj kaj tiel instruos homojn, tiu estos nomata la plej malgranda en la regno de la cxielo; sed kiu faros ilin kaj instruos, tiu estos nomata granda en la regno de la cxielo.
19לכן מי אשר יפר אחת מן המצות הקטנות האלה וכן ילמד את בני האדם קטון יקרא במלכות השמים ואשר יעשה וילמד אותן הוא גדול יקרא במלכות השמים׃
20CXar mi diras al vi, ke se via justeco ne superos la justecon de la skribistoj kaj la Fariseoj, vi tute ne eniros en la regnon de la cxielo.
20כי אני אמר לכם אם לא תרבה צדקתכם מצדקת הסופרים והפרושים לא תבאו אל מלכות השמים׃
21Vi auxdis, ke estas dirite al la antikvuloj:Ne mortigu, kaj kiu mortigos, tiu estos en dangxero de jugxado;
21שמעתם כי נאמר לקדמונים לא תרצח ואשר ירצח מחיב הוא לבית דין׃
22sed mi diras al vi, ke kiu koleras kontraux sia frato, tiu estos en dangxero de jugxado; kaj kiu diros al sia frato:Raka, tiu estos en dangxero de la sinedrio; kaj kiu diros:Malsagxulo, tiu estos en dangxero de Gehena de fajro.
22אבל אני אמר לכם כל אשר יקצף על אחיו חנם מחיב הוא לבית דין ואשר יאמר אל אחיו רקא מחיב הוא לסנהדרין ואשר יאמר אתה הנבל מחיב לאש גיהנם׃
23Tial, se vi prezentas vian oferon cxe la altaro, kaj tie memoras, ke via frato havas ion kontraux vi,
23לכן אם תקריב קרבנך אל המזבח ושם תזכר כי יש לאחיך דבר עליך׃
24lasu tie vian oferon antaux la altaro, kaj foriru, unue pacigxu kun via frato, kaj poste venu kaj prezentu vian oferon.
24עזוב תעזב שם את קרבנך לפני המזבח וקדם ללכת לכפר פני אחיך ואחרי כן בוא הקרב את קרבנך׃
25Konsentu rapide kun via kontrauxulo, dum vi estas kun li sur la vojo, por ke la kontrauxulo ne transdonu vin al la jugxisto, kaj la jugxisto al la subulo, kaj por ke vi ne estu jxetita en malliberejon.
25מהר התרצה לאיש ריבך בעודך בדרך אתו פן יסגיר אתך איש ריבך אל השפט והשפט יסגירך לשוטר והשלכת את בית הכלא׃
26Vere mi diras al vi, ke vi neniel eliros el tie, gxis vi pagos la lastan kodranton.
26אמן אמר אני לך לא תצא משם עד אשר שלמת את הפרוטה האחרונה׃
27Vi auxdis, ke estas dirite:Ne adultu;
27שמעתם כי נאמר לקדמונים לא תנאף׃
28sed mi diras al vi, ke cxiu, kiu rigardas virinon, por deziri sxin, jam adultis je sxi en sia koro.
28אבל אני אמר לכם כל אשר יביט באשה לחמד אותה נאף נאפה בלבו׃
29Kaj se via dekstra okulo faligas vin, elsxiru kaj forjxetu gxin; cxar estus pli bone por vi, se unu el viaj membroj pereus, ol se via tuta korpo estus jxetita en Gehenan.
29ואם תכשילך עין ימינך נקר אותה והשלך ממך כי טוב לך אשר יאבד אחד מאבריך מרדת כל גופך אל גיהנם׃
30Kaj se via dekstra mano faligas vin, detrancxu kaj forjxetu gxin; cxar estus pli bone por vi, se unu el viaj membroj pereus, ol se via tuta korpo irus en Gehenan.
30ואם ידך הימנית תכשילך קצץ אותה והשלך ממך כי טוב לך אשר יאבד אחד מאבריך מרדת כל גופך אל גיהנם׃
31Estas ankaux dirite:Kiu forsendos sian edzinon, tiu donu al sxi eksedzigan leteron;
31ונאמר איש אשר ישלח את אשתו ונתן לה ספר כריתות׃
32sed mi diras al vi, ke cxiu, kiu forsendas sian edzinon, krom pro malcxasteco, igas sxin adulti; kaj kiu edzigxos kun forsenditino, tiu adultas.
32אבל אני אמר לכם המשלח את אשתו בלתי על דבר זנות עשה אתה נאפת והלקח את הגרושה לו לאשה נאף הוא׃
33Plue, vi auxdis, ke estas dirite al la antikvuloj:Ne rompu jxurojn, sed plenumu viajn jxurojn antaux la Eternulo;
33עוד שמעתם כי נאמר לקדמונים לא תשבע לשקר ושלם ליהוה שבעותיך׃
34sed mi diras al vi:Tute ne jxuru; nek per la cxielo, cxar gxi estas la trono de Dio;
34אבל אני אמר לכם לא תשבעו כל שבועה לא בשמים כי כסא אלהים המה׃
35nek per la tero, cxar gxi estas la benketo de Liaj piedoj; nek per Jerusalem, cxar gxi estas urbo de la granda Regxo.
35ולא בארץ כי הדום רגליו היא ולא בירושלים כי היא קרית מלך רב׃
36Nek jxuru per via kapo, cxar vi ne povas fari ecx unu haron blanka aux nigra.
36]73-63[ אף בראשך אל תשבע כי אין ביכלתך להפך שער אחד ללבן או לשחר אך יהי דברין הן הן לא לא והיותר מאלה מן הרע הוא׃
37Sed via parolo estu:Jes, jes, ne, ne; cxio ekster tio estas el malbono.
37]73-63[׃
38Vi auxdis, ke estas dirite:Okulon pro okulo, kaj denton pro dento;
38שמעתם כי נאמר עין תחת עין שן תחת שן׃
39sed mi diras al vi:Ne rezistu al malbono; sed al tiu, kiu frapas vian dekstran vangon, turnu ankaux la alian.
39אבל אני אמר לכם אל תתקוממו לרע אך המכה אותך על הלפי הימנית הטה לו גם את האחרת׃
40Kaj se iu deziras procesi kontraux vi, por forpreni vian tunikon, lasu lin preni ankaux vian mantelon.
40ואשר יחפץ לריב עמך ולקחת את כתנתך תן לו גם את חמעיל׃
41Kaj se iu devigas vin iri unu mejlon, iru kun li du.
41והאנס אותך ללכת עמו דרך מיל לך אתו שנים׃
42Donu al tiu, kiu petas de vi; kaj ne deturnu vin de tiu, kiu deziras prunti de vi.
42השאל מאתך תן לו והבא ללות ממך אל תשב פניו׃
43Vi auxdis, ke estas dirite:Amu vian proksimulon, kaj malamu vian malamikon;
43שמעתם כי נאמר ואהבת לרעך ושנאת את איבך׃
44sed mi diras al vi:Amu viajn malamikojn, kaj pregxu por viaj persekutantoj;
44אבל אני אמר לכם אהבו את איביכם ברכו את מקקליכם היטיבו לשנאיכם והתפללו בעד מכאיביכם ורדפיכם׃
45por ke vi estu filoj de via Patro, kiu estas en la cxielo; cxar Li levas Sian sunon sur la malbonulojn kaj bonulojn, kaj sendas pluvon sur la justulojn kaj la maljustulojn.
45למען תהיו בנים לאביכם שבשמים אשר הוא מזריח שמשו לרעים ולטובים וממטיר על הצדיקים וגם על הרשעים׃
46CXar se vi amas tiujn, kiuj amas vin, kian rekompencon vi havas? cxu ne tion saman faras ecx la impostistoj?
46כי אם תאהבו את אהביכם מה הוא שכרכם הלא גם המכסים יעשו זאת׃
47Kaj se vi salutas nur sole viajn fratojn, kion ekstran vi faras? cxu ne tion saman faras ecx la nacianoj?
47ואם תשאלו לשלום אחיכם בלבד מה יתרון לכם הלא גם המכסים יעשו זאת׃
48Estu do perfektaj, kiel ankaux via cxiela Patro estas perfekta.
48לכן היו שלמים כאשר אביכם שבשמים שלם הוא׃