Esperanto

Hebrew: Modern

Nahum

1

1Profetajxo pri Nineve, libro de vizio de Nahxum, la Elkosxano.
1משא נינוה ספר חזון נחום האלקשי׃
2La Eternulo estas Dio severa kaj vengxanta; la Eternulo estas vengxanto kaj koleranto; la Eternulo vengxas al Siaj malamikoj kaj ne forgesas pri Siaj kontrauxuloj.
2אל קנוא ונקם יהוה נקם יהוה ובעל חמה נקם יהוה לצריו ונוטר הוא לאיביו׃
3La Eternulo estas longepacienca, kaj potenca per Sia forto, kaj neniu estas senkulpa antaux Li; la vojo de la Eternulo estas en fulmotondro kaj ventego, kaj nubo estas la polvo sub Liaj piedoj.
3יהוה ארך אפים וגדול כח ונקה לא ינקה יהוה בסופה ובשערה דרכו וענן אבק רגליו׃
4Kiam Li ekparolas kolere al la maro, Li elsekigas gxin, kaj cxiujn riverojn Li senakvigas; malgajigxas Basxan kaj Karmel, kaj velkas cxio, kio floras sur Lebanon.
4גוער בים ויבשהו וכל הנהרות החריב אמלל בשן וכרמל ופרח לבנון אמלל׃
5La montoj tremas antaux Li, la montetoj disfandigxas; skuigxas antaux Li la tero, la mondo kaj cxiuj gxiaj logxantoj.
5הרים רעשו ממנו והגבעות התמגגו ותשא הארץ מפניו ותבל וכל ישבי בה׃
6Kiu povas kontrauxstari al Lia indigno? kaj kiu povas elteni la flamon de Lia kolero? Lia indigno disversxigxas kiel fajro; la rokoj disfalas antaux Li.
6לפני זעמו מי יעמוד ומי יקום בחרון אפו חמתו נתכה כאש והצרים נתצו ממנו׃
7La Eternulo estas bona, forta apogo en tago de malfelicxo; kaj Li konas tiujn, kiuj fidas Lin.
7טוב יהוה למעוז ביום צרה וידע חסי בו׃
8Dronigante per inundo, Li faras finon al loko, kaj Liajn malamikojn persekutas mallumo.
8ובשטף עבר כלה יעשה מקומה ואיביו ירדף חשך׃
9Kion vi pensas pri la Eternulo? Li faros la ekstermon, la malfelicxo ne bezonas veni duafoje.
9מה תחשבון אל יהוה כלה הוא עשה לא תקום פעמים צרה׃
10CXar, interplektigxinte kiel dornoj kaj ebriaj de drinkado, ili estos ekstermitaj, kiel tute seka pajlo.
10כי עד סירים סבכים וכסבאם סבואים אכלו כקש יבש מלא׃
11El vi eliris tiu, kiu havis malbonan intencon kontraux la Eternulo kaj kiu estas malica konsilanto.
11ממך יצא חשב על יהוה רעה יעץ בליעל׃
12Tiele diras la Eternulo:Kvankam ili estas unuanimaj kaj multaj, ili tamen estos dishakitaj kaj malaperos; sed vin, kiun Mi humiligis, Mi ne plu humiligos.
12כה אמר יהוה אם שלמים וכן רבים וכן נגזו ועבר וענתך לא אענך עוד׃
13Nun Mi rompos lian jugon, kiu estas sur vi, kaj Mi dissxiros viajn ligilojn.
13ועתה אשבר מטהו מעליך ומוסרתיך אנתק׃
14Sed pri vi la Eternulo decidis:Ne plu restos semo portanta vian nomon; el la domo de viaj dioj Mi ekstermos la idolojn kaj statuojn; Mi signos sur via tombo, ke vi farigxis senvalora.
14וצוה עליך יהוה לא יזרע משמך עוד מבית אלהיך אכרית פסל ומסכה אשים קברך כי קלות׃
15Jen sur la montoj estas la piedoj de sciiganto, kiu proklamas pacon! Festu, ho Judujo, viajn festojn, plenumu viajn sanktajn promesojn; cxar ne plu iros tra vi la sentauxgulo; li estas tute ekstermita.
15הנה על ההרים רגלי מבשר משמיע שלום חגי יהודה חגיך שלמי נדריך כי לא יוסיף עוד לעבור בך בליעל כלה נכרת׃