Esperanto

Hebrew: Modern

Nehemiah

1

1Vortoj de Nehxemja, filo de HXahxalja. En la monato Kislev, en la dudeka jaro, mi estis en la kastelurbo SXusxan.
1דברי נחמיה בן חכליה ויהי בחדש כסלו שנת עשרים ואני הייתי בשושן הבירה׃
2Kaj venis HXanani, unu el miaj fratoj, li kaj kelkaj viroj el Judujo. Kaj mi demandis lin pri la Judoj, kiuj savigxis kaj restis el la forkaptitaro, kaj pri Jerusalem.
2ויבא חנני אחד מאחי הוא ואנשים מיהודה ואשאלם על היהודים הפליטה אשר נשארו מן השבי ועל ירושלם׃
3Kaj ili diris al mi:La restintoj, kiuj restis el la forkaptitaro, trovigxas tie en la lando en granda mizero kaj malhonoro; kaj la murego de Jerusalem estas detruita, kaj gxiaj pordegoj estas forbruligitaj per fajro.
3ויאמרו לי הנשארים אשר נשארו מן השבי שם במדינה ברעה גדלה ובחרפה וחומת ירושלם מפרצת ושעריה נצתו באש׃
4Kiam mi auxdis tiujn vortojn, mi sidigxis kaj ekploris, kaj funebris dum kelke da tagoj; kaj mi fastis kaj pregxis antaux Dio de la cxielo.
4ויהי כשמעי את הדברים האלה ישבתי ואבכה ואתאבלה ימים ואהי צם ומתפלל לפני אלהי השמים׃
5Kaj mi diris:Mi petas Vin, ho Eternulo, Dio de la cxielo, Dio granda kaj timinda, kiu konservas la interligon kaj favorkorecon al Liaj amantoj kaj al la plenumantoj de Liaj ordonoj!
5ואמר אנא יהוה אלהי השמים האל הגדול והנורא שמר הברית וחסד לאהביו ולשמרי מצותיו׃
6Via orelo estu atenta, kaj Viaj okuloj estu malfermitaj, por auxskulti la pregxon de Via servanto, per kiu mi pregxas antaux Vi nun tage kaj nokte pri la Izraelidoj, Viaj servantoj, dum mi faras konfeson pri la pekoj de la Izraelidoj, kiujn ni pekis antaux Vi; mi kaj la domo de mia patro, ni pekis.
6תהי נא אזנך קשבת ועיניך פתוחות לשמע אל תפלת עבדך אשר אנכי מתפלל לפניך היום יומם ולילה על בני ישראל עבדיך ומתודה על חטאות בני ישראל אשר חטאנו לך ואני ובית אבי חטאנו׃
7Ni forte pekis antaux Vi, kaj ni ne plenumis la ordonojn kaj la legxojn kaj la decidojn, kiujn Vi ordonis al Moseo, Via servanto.
7חבל חבלנו לך ולא שמרנו את המצות ואת החקים ואת המשפטים אשר צוית את משה עבדך׃
8Sed volu rememori la vorton, kiun Vi eldiris al Via servanto Moseo, nome:Se vi pekos, Mi disjxetos vin inter la popolojn;
8זכר נא את הדבר אשר צוית את משה עבדך לאמר אתם תמעלו אני אפיץ אתכם בעמים׃
9sed se vi returnos vin al Mi kaj konservos Miajn ordonojn kaj plenumos ilin, tiam se viaj forpelitoj ecx estus cxe la rando de la cxielo, Mi ecx de tie kolektos ilin, kaj venigos ilin sur la lokon, kiun Mi elektis, por logxigi tie Mian nomon.
9ושבתם אלי ושמרתם מצותי ועשיתם אתם אם יהיה נדחכם בקצה השמים משם אקבצם והבואתים אל המקום אשר בחרתי לשכן את שמי שם׃
10Ili estas ja Viaj servantoj, kaj Via popolo, kiun Vi liberigis per Via granda forto kaj per Via potenca mano.
10והם עבדיך ועמך אשר פדית בכחך הגדול ובידך החזקה׃
11Mi petas, ho Sinjoro, Via orelo estu atenta al la pregxo de Via servanto, kaj al la pregxo de Viaj servantoj, kiuj deziras timi Vian nomon; kaj donu sukceson al Via servanto hodiaux, kaj akirigu al li favorkorecon antaux cxi tiu homo. (Mi estis vinversxisto cxe la regxo.)
11אנא אדני תהי נא אזנך קשבת אל תפלת עבדך ואל תפלת עבדיך החפצים ליראה את שמך והצליחה נא לעבדך היום ותנהו לרחמים לפני האיש הזה ואני הייתי משקה למלך׃