1Kiam Sanbalat auxdis, ke ni konstruas la muregon, li koleris kaj havis grandan cxagrenon, kaj li mokis la Judojn.
1ויהי כאשר שמע סנבלט כי אנחנו בונים את החומה ויחר לו ויכעס הרבה וילעג על היהודים׃
2Kaj li parolis antaux siaj fratoj kaj antaux la militistoj de Samario, kaj diris:Kion faras tiuj senfortaj Judoj? cxu oni tion permesos al ili? cxu efektive ili alportados oferojn? cxu ili iam finos? cxu ili revivigos la sxtonojn, kiuj farigxis amaso da rubo kaj estas difektitaj de brulo?
2ויאמר לפני אחיו וחיל שמרון ויאמר מה היהודים האמללים עשים היעזבו להם היזבחו היכלו ביום היחיו את האבנים מערמות העפר והמה שרופות׃
3Kaj Tobija, la Amonido, kiu estis apud li, diris:Ecx tio, kion ili konstruas, estas tia, ke se venos vulpo, gxi detruos ilian sxtonan muregon.
3וטוביה העמני אצלו ויאמר גם אשר הם בונים אם יעלה שועל ופרץ חומת אבניהם׃
4Auxskultu, ho nia Dio, en kia malestimo ni trovigxas; rejxetu ilian mokadon sur ilian kapon, kaj elmetu ilin al prirabado en lando de kaptiteco;
4שמע אלהינו כי היינו בוזה והשב חרפתם אל ראשם ותנם לבזה בארץ שביה׃
5ne kovru ilian malbonagon, kaj ilia peko ne elvisxigxu antaux Vi; cxar ili cxagrenis la konstruantojn.
5ואל תכס על עונם וחטאתם מלפניך אל תמחה כי הכעיסו לנגד הבונים׃
6Ni tamen konstruis la muregon, kaj la tuta murego estis jam kunmetita gxis duono; kaj la popolo laboris kuragxe.
6ונבנה את החומה ותקשר כל החומה עד חציה ויהי לב לעם לעשות׃
7Kiam Sanbalat kaj Tobija kaj la Araboj kaj la Amonidoj kaj la Asxdodanoj auxdis, ke la muregoj de Jerusalem estas riparataj kaj ke la brecxoj komencis esti fermataj, ili tre ekkoleris.
7ויהי כאשר שמע סנבלט וטוביה והערבים והעמנים והאשדודים כי עלתה ארוכה לחמות ירושלם כי החלו הפרצים להסתם ויחר להם מאד׃
8Kaj ili faris interkonsenton, ke ili cxiuj kune iru milite kontraux Jerusalemon kaj faru al gxi malbonon.
8ויקשרו כלם יחדו לבוא להלחם בירושלם ולעשות לו תועה׃
9Sed ni pregxis al nia Dio, kaj ni starigis pro ili gardon tage kaj nokte kontraux ili.
9ונתפלל אל אלהינו ונעמיד משמר עליהם יומם ולילה מפניהם׃
10La Judoj diris:Malgrandigxis la forto de la portistoj, kaj da rubo estas multe; kaj ni ne povas konstrui la muregon.
10ויאמר יהודה כשל כח הסבל והעפר הרבה ואנחנו לא נוכל לבנות בחומה׃
11Kaj niaj malamikoj diris:Ili ne scios kaj ne vidos, gxis ni venos en ilian mezon kaj mortigos ilin kaj cxesigos la laboradon.
11ויאמרו צרינו לא ידעו ולא יראו עד אשר נבוא אל תוכם והרגנום והשבתנו את המלאכה׃
12Kiam la Judoj, kiuj logxis apud ili, venadis, kaj diradis al ni, dekfoje, el cxiuj lokoj:Revenu al ni,
12ויהי כאשר באו היהודים הישבים אצלם ויאמרו לנו עשר פעמים מכל המקמות אשר תשובו עלינו׃
13tiam mi starigis malsupre sur la lokoj malantaux la murego, sur la nekovritaj lokoj, mi starigis la popolon lauxfamilie, kun iliaj glavoj, lancoj, kaj pafarkoj.
13ואעמיד מתחתיות למקום מאחרי לחומה בצחחיים ואעמיד את העם למשפחות עם חרבתיהם רמחיהם וקשתתיהם׃
14Kaj mi pririgardis, kaj mi starigxis, kaj diris al la eminentuloj kaj al la estroj kaj al la cetera popolo:Ne timu ilin; memoru pri la Sinjoro, la granda kaj timinda, kaj batalu por viaj fratoj, viaj filoj, viaj filinoj, viaj edzinoj, kaj viaj domoj.
14וארא ואקום ואמר אל החרים ואל הסגנים ואל יתר העם אל תיראו מפניהם את אדני הגדול והנורא זכרו והלחמו על אחיכם בניכם ובנתיכם נשיכם ובתיכם׃
15Kiam niaj malamikoj auxdis, ke ni scias, tiam Dio detruis ilian intencon, kaj ni cxiuj revenis al la murego, cxiu al sia laboro.
15ויהי כאשר שמעו אויבינו כי נודע לנו ויפר האלהים את עצתם ונשוב כלנו אל החומה איש אל מלאכתו׃
16Kaj de post tiu tago duono de miaj junuloj faradis la laboron, kaj duono tenis lancojn, sxildojn, pafarkojn, kaj kirasojn; kaj la estroj trovigxadis malantaux la tuta domo de Jehuda.
16ויהי מן היום ההוא חצי נערי עשים במלאכה וחצים מחזיקים והרמחים המגנים והקשתות והשרינים והשרים אחרי כל בית יהודה׃
17Unuj konstruis la muregon, kaj aliaj portis la sxargxojn, kiujn ili metis sur sin; per unu mano cxiu faris la laboron, kaj en la dua mano li tenis batalilon.
17הבונים בחומה והנשאים בסבל עמשים באחת ידו עשה במלאכה ואחת מחזקת השלח׃
18La konstruantoj cxiuj havis sian glavon alligitan al siaj lumboj, kaj tiamaniere ili konstruis; kaj la trumpetisto estis apud mi.
18והבונים איש חרבו אסורים על מתניו ובונים והתוקע בשופר אצלי׃
19Kaj mi diris al la eminentuloj kaj al la estroj kaj al la cetera popolo:La laboro estas granda kaj vasta, kaj ni estas disigitaj sur la murego, malproksime unu de la alia;
19ואמר אל החרים ואל הסגנים ואל יתר העם המלאכה הרבה ורחבה ואנחנו נפרדים על החומה רחוקים איש מאחיו׃
20tial se de iu loko vi auxdos la sonon de trumpeto, tien kolektigxu al ni; nia Dio batalos por ni.
20במקום אשר תשמעו את קול השופר שמה תקבצו אלינו אלהינו ילחם לנו׃
21Tiamaniere ni faradis la laboron; kaj duono de ili tenis lancojn de la levigxo de la cxielrugxo gxis la apero de la steloj.
21ואנחנו עשים במלאכה וחצים מחזיקים ברמחים מעלות השחר עד צאת הכוכבים׃
22Kaj mi ankaux diris en tiu tempo al la popolo, ke cxiu kun sia knabo noktu en Jerusalem, por ke ili estu por ni nokte kiel gardo, kaj tage ili laboru.
22גם בעת ההיא אמרתי לעם איש ונערו ילינו בתוך ירושלם והיו לנו הלילה משמר והיום מלאכה׃
23Kaj nek mi, nek miaj fratoj, nek miaj knaboj, nek la gardistoj, kiuj estis malantaux mi, neniu el ni deprenis de si siajn vestojn; nur cxiu aparte estis sendata, por sin bani.
23ואין אני ואחי ונערי ואנשי המשמר אשר אחרי אין אנחנו פשטים בגדינו איש שלחו המים׃