Esperanto

Hebrew: Modern

Psalms

102

1Pregxo de mizerulo, kiam li perdas la fortojn kaj elversxas antaux la Eternulo sian malgxojon. Ho Eternulo, auxskultu mian pregxon; Kaj mia krio venu al Vi.
1תפלה לעני כי יעטף ולפני יהוה ישפך שיחו יהוה שמעה תפלתי ושועתי אליך תבוא׃
2Ne kasxu antaux mi Vian vizagxon en la tago de mia suferado; Klinu al mi Vian orelon; En la tago, kiam mi vokas, rapide auxskultu min.
2אל תסתר פניך ממני ביום צר לי הטה אלי אזנך ביום אקרא מהר ענני׃
3CXar pasis kiel fumo miaj tagoj, Kaj miaj ostoj cxirkauxbrulis kiel en forno.
3כי כלו בעשן ימי ועצמותי כמו קד נחרו׃
4Falcxigxis kiel herbo kaj sekigxis mia koro, CXar mi forgesis mangxi mian panon.
4הוכה כעשב ויבש לבי כי שכחתי מאכל לחמי׃
5De la vocxo de mia plorado Algluigxis miaj ostoj al mia karno.
5מקול אנחתי דבקה עצמי לבשרי׃
6Mi similigxis al pelikano en la dezerto, Mi farigxis kiel noktuo en ruinoj.
6דמיתי לקאת מדבר הייתי ככוס חרבות׃
7Mi ne dormas, Kaj mi estas kiel birdo solulo sur tegmento.
7שקדתי ואהיה כצפור בודד על גג׃
8CXiutage insultas min miaj malamikoj, Miaj mokantoj jxuras per mi.
8כל היום חרפוני אויבי מהוללי בי נשבעו׃
9CXar cindron mi mangxis kiel panon, Kaj mian trinkajxon mi miksis kun larmoj,
9כי אפר כלחם אכלתי ושקוי בבכי מסכתי׃
10Kauxze de Via kolero kaj indigno; CXar Vi min levis kaj jxetis.
10מפני זעמך וקצפך כי נשאתני ותשליכני׃
11Miaj tagoj malaperas kiel ombro, Kaj mi sekigxas kiel herbo.
11ימי כצל נטוי ואני כעשב איבש׃
12Sed Vi, ho Eternulo, restas eterne; Kaj la memoro pri Vi restas de generacio al generacio.
12ואתה יהוה לעולם תשב וזכרך לדר ודר׃
13Vi levigxos, Vi korfavoros Cionon; CXar estas tempo por gxin kompati, cxar venis la tempo.
13אתה תקום תרחם ציון כי עת לחננה כי בא מועד׃
14CXar Viaj sklavoj ekamis gxiajn sxtonojn, CXarma estas por ili gxia polvo.
14כי רצו עבדיך את אבניה ואת עפרה יחננו׃
15Kaj ektimos popoloj la nomon de la Eternulo, Kaj cxiuj regxoj de la tero Vian gloron.
15וייראו גוים את שם יהוה וכל מלכי הארץ את כבודך׃
16CXar la Eternulo rekonstruis Cionon, Kaj aperis en Sia gloro.
16כי בנה יהוה ציון נראה בכבודו׃
17Li Sin turnis al la pregxo de la forlasitoj, Kaj ne forpusxis ilian petegon.
17פנה אל תפלת הערער ולא בזה את תפלתם׃
18CXi tio estos skribita por estontaj generacioj; Kaj rekreita popolo gloros la Eternulon.
18תכתב זאת לדור אחרון ועם נברא יהלל יה׃
19CXar Li rigardis malsupren el Sia sankta altajxo, El la cxielo la Eternulo direktis rigardon al la tero,
19כי השקיף ממרום קדשו יהוה משמים אל ארץ הביט׃
20Por auxdi la gxemon de malliberulo, Por liberigi la kondamnitajn al morto;
20לשמע אנקת אסיר לפתח בני תמותה׃
21Por ke oni rakontu en Cion pri la nomo de la Eternulo Kaj en Jerusalem pri Lia gloro,
21לספר בציון שם יהוה ותהלתו בירושלם׃
22Kiam kolektigxos kune la popoloj kaj regnoj, Por servi al la Eternulo.
22בהקבץ עמים יחדו וממלכות לעבד את יהוה׃
23Li lacigis en la vojo miajn fortojn, Li mallongigis miajn tagojn.
23ענה בדרך כחו קצר ימי׃
24Mi diras:Ho mia Dio, ne forprenu min en la mezo de miaj tagoj, Vi, kies jaroj estas de generacio al generacio.
24אמר אלי אל תעלני בחצי ימי בדור דורים שנותיך׃
25En antikveco Vi fondis la teron; Kaj la cxielo estas la faro de Viaj manoj.
25לפנים הארץ יסדת ומעשה ידיך שמים׃
26Ili pereos, sed Vi restos; Kaj cxiuj ili eluzigxos kiel vesto, Kiel veston Vi ilin sxangxos, kaj ili sxangxigxos.
26המה יאבדו ואתה תעמד וכלם כבגד יבלו כלבוש תחליפם ויחלפו׃
27Sed Vi restas la sama, Kaj Viaj jaroj ne finigxos.
27ואתה הוא ושנותיך לא יתמו׃
28La filoj de Viaj sklavoj restos, Kaj ilia semo fortikigxos antaux Vi.
28בני עבדיך ישכונו וזרעם לפניך יכון׃