1Al la hxorestro. De David. La sensagxulo diris en sia koro:Dio ne ekzistas. Ili sentauxgigxis, ili abomenigxis pro siaj faroj; Ekzistas neniu, kiu faras bonon.
1למנצח לדוד אמר נבל בלבו אין אלהים השחיתו התעיבו עלילה אין עשה טוב׃
2La Eternulo el la cxielo ekrigardis la homidojn, Por vidi, cxu ekzistas prudentulo, kiu sercxas Dion.
2יהוה משמים השקיף על בני אדם לראות היש משכיל דרש את אלהים׃
3CXiuj devojigxis, cxiuj malvirtigxis; Ekzistas neniu, faranta bonon, ne ekzistas ecx unu.
3הכל סר יחדו נאלחו אין עשה טוב אין גם אחד׃
4CXu ne prudentigxos cxiuj, kiuj faras malbonon, Kiuj mangxas mian popolon, kiel oni mangxas panon, Kaj kiuj ne vokas al la Eternulo?
4הלא ידעו כל פעלי און אכלי עמי אכלו לחם יהוה לא קראו׃
5Tie ili forte ektimis, CXar Dio estas en la generacio de la justuloj.
5שם פחדו פחד כי אלהים בדור צדיק׃
6Vi malhonoris la konsilon de malricxulo, Sed la Eternulo estas lia rifugxejo.
6עצת עני תבישו כי יהוה מחסהו׃
7Ho, ke venu el Cion savo al Izrael! Kiam la Eternulo revenigos Sian forkaptitan popolon, Tiam triumfos Jakob kaj gxojos Izrael.
7מי יתן מציון ישועת ישראל בשוב יהוה שבות עמו יגל יעקב ישמח ישראל׃