Esperanto

Hebrew: Modern

Psalms

96

1Kantu al la Eternulo novan kanton; Kantu al la Eternulo la tuta tero.
1שירו ליהוה שיר חדש שירו ליהוה כל הארץ׃
2Kantu al la Eternulo, gloru Lian nomon, Proklamu de tago al tago Lian savon.
2שירו ליהוה ברכו שמו בשרו מיום ליום ישועתו׃
3Rakontu inter la popoloj Lian gloron, Inter cxiuj gentoj Liajn miraklojn.
3ספרו בגוים כבודו בכל העמים נפלאותיו׃
4CXar la Eternulo estas granda kaj tre glorinda, Li estas timinda pli ol cxiuj dioj.
4כי גדול יהוה ומהלל מאד נורא הוא על כל אלהים׃
5CXar cxiuj dioj de la popoloj estas nur idoloj; Sed la Eternulo kreis la cxielon.
5כי כל אלהי העמים אלילים ויהוה שמים עשה׃
6Gloro kaj majesto estas antaux Li, Forto kaj beleco estas en Lia sanktejo.
6הוד והדר לפניו עז ותפארת במקדשו׃
7Tributu al la Eternulo, familioj de la popoloj; Tributu al la Eternulo gloron kaj potencon.
7הבו ליהוה משפחות עמים הבו ליהוה כבוד ועז׃
8Tributu al la Eternulo la honoron de Lia nomo; Alportu donacon kaj venu en Liajn kortojn.
8הבו ליהוה כבוד שמו שאו מנחה ובאו לחצרותיו׃
9Klinigxu al la Eternulo en sankta ornamo; Tremu antaux Li la tuta tero.
9השתחוו ליהוה בהדרת קדש חילו מפניו כל הארץ׃
10Diru inter la popoloj:La Eternulo regxas, Kaj fortikigita estas la mondo, ke gxi ne sxanceligxu; Li jugxas la popolojn en justeco.
10אמרו בגוים יהוה מלך אף תכון תבל בל תמוט ידין עמים במישרים׃
11GXoju la cxielo, kaj estu gaja la tero, Bruu la maro, kaj cxio, kio gxin plenigas.
11ישמחו השמים ותגל הארץ ירעם הים ומלאו׃
12GXoju la kampo, kaj cxio, kio estas sur gxi; Tiam kantu cxiuj arboj de la arbaro
12יעלז שדי וכל אשר בו אז ירננו כל עצי יער׃
13Antaux la Eternulo, cxar Li venas, CXar Li venas, por jugxi la teron; Li jugxos la mondon kun justeco Kaj la popolojn kun Sia fideleco.
13לפני יהוה כי בא כי בא לשפט הארץ ישפט תבל בצדק ועמים באמונתו׃