1Kaj mi vidis angxelon malsuprenirantan el la cxielo, havantan la sxlosilon de la abismo kaj grandan katenon en sia mano.
1וארא מלאך יורד מן השמים ובידו מפתח התהום וכבל גדול׃
2Kaj li ekkaptis la drakon, la antikvan serpenton, kiu estas la Diablo kaj Satano, kaj enkatenis lin por mil jaroj,
2ויתפש את התנין את הנחש הקדמוני הוא המלשין והוא השטן ויאסרהו לאלף שנים׃
3kaj jxetis lin en la abismon kaj fermis gxin kaj sigelis gxin super li, por ke li ne plu trompu la naciojn, gxis finigxos la mil jaroj; post tio li devos esti malligita por kelka tempo.
3וישליכהו בתהום ויסגר בעדו ויחתם עליו למען לא ידיח עוד את הגוים עד כלות אלף השנים ואחרי כן יתר לזמן מצער׃
4Kaj mi vidis tronojn, kaj oni sidis sur ili, kaj jugxo estis donita al ili; kaj mi vidis la animojn de la senkapigitaj pro la atesto de Jesuo kaj pro la vorto de Dio, kaj tiujn, kiuj ne adorklinigxis al la besto, nek al gxia bildo, kaj ne ricevis la markon sur sia frunto kaj sur sia mano; kaj ili vivis, kaj ili regxis kun Kristo mil jarojn.
4וארא כסאות וישבו עליהם והמשפט נתן בידם ונפשות ההרוגים על עדות ישוע ועל דבר האלהים ואשר לא השתחוו לחיה ולצלמה ולא קבלו את תוה על מצחותם ועל ידם ויקומו ויחיו וימלכו עם המשיח אלף שנים׃
5La ceteraj mortintoj ne vivis, gxis finigxos la mil jaroj. Tio estas la unua relevigxo.
5ושאר המתים לא קמו לחיים עד כלות אלף השנים זאת היא התחיה הראשונה׃
6Felicxa kaj sankta estas la partoprenanto en la unua relevigxo; super tiuj la dua morto havas nenian auxtoritaton; sed ili estos pastroj de Dio kaj de Kristo, kaj regxos kun li mil jarojn.
6אשרי האיש וקדוש הוא אשר חלקו לקום בתחיה הראשונה באלה לא ישלט המות השני כי אם יהיו כהנים לאלהים ולמשיחו וימלכו אתו אלף שנים׃
7Kaj kiam finigxos la mil jaroj, Satano estos ellasita el sia malliberejo,
7ואחרי כלות אלף השנים יתר השטן מבית משמרו׃
8kaj eliros, por trompi la naciojn en la kvar anguloj de la tero, Gog kaj Magog, por kolekti ilin por la milito; ilia nombro estas kiel la sablo de la maro.
8ויצא להדיח את הגוים בארבע כנפות הארץ את גוג ומגוג ולקבצם למלחמה אשר מספרם כחול הים׃
9Kaj ili supreniris lauxlargxe de la tero kaj cxirkauxis la tendaron de la sanktuloj kaj la amatan urbon; kaj fajro malsupreniris el la cxielo, kaj ekstermis ilin.
9ויעלו על מרחבי ארץ ויסבו את מחנה הקדשים ואת העיר החביבה ותרד אש מאת האלהים מן השמים ותאכל אתם׃
10Kaj la diablo, kiu trompis ilin, estis jxetita en la lagon fajran kaj sulfuran, kie trovigxas la besto kaj la falsa profeto; kaj ili estos turmentataj tage kaj nokte por cxiam kaj eterne.
10והשטן אשר הדיחם השלך באגם אש וגפרית אשר שם גם החיה ונביא השקר ויסרו יומם ולילה לעולמי עולמים׃
11Kaj mi vidis grandan blankan tronon, kaj la Sidanton sur gxi, antaux kies vizagxo forflugis la tero kaj la cxielo; kaj ne trovigxis loko por ili.
11וארא כסא לבן וגדול ואת הישב עליו אשר מפניו נסו ארץ ושמים ולא נמצא להם מקום׃
12Kaj mi vidis la mortintojn, grandajn kaj malgrandajn, starantajn antaux la trono; kaj libroj estis malfermitaj; kaj estis malfermita alia libro, kiu estas la libro de vivo; kaj la mortintoj estis jugxataj el la skribitajxoj en la libroj, laux siaj faroj.
12וארא את המתים הקטנים עם הגדלים עמדים לפני הכסא וספרים נפתחים ויפתח ספר אחר אשר הוא ספר החיים וישפטו המתים על פי הכתוב בספרים כמעשיהם׃
13Kaj la maro liveris la mortintojn, kiuj estis en gxi; kaj la morto kaj Hades liveris la mortintojn, kiuj estis en ili; kaj cxiu estis jugxata laux siaj faroj.
13ויתן הים את מתיו והמות והשאול נתנו את מתיהם וישפטו איש איש כמעשיהם׃
14Kaj la morto kaj Hades estis jxetitaj en la fajran lagon. Tio estas la dua morto-la fajra lago.
14והמות והשאול השלכו באגם האש והוא המות השני׃
15Kaj se iu ne trovigxis skribita en la libro de vivo, tiu estis jxetita en la fajran lagon.
15וכל איש אשר לא נמצא כתוב בספר החיים השלך באגם האש׃