1Kien foriris via amato, Ho belulino inter virinoj? Kien forturnigxis via amato, Por ke ni lin sercxu kun vi?
1אנה הלך דודך היפה בנשים אנה פנה דודך ונבקשנו עמך׃
2Mia amato iris en sian gxardenon, al la bedoj de aromajxoj, Por pasxti en la gxardenoj kaj kolekti rozojn.
2דודי ירד לגנו לערוגות הבשם לרעות בגנים וללקט שושנים׃
3Mi apartenas al mia amato, kaj mia amato apartenas al mi; Tiu, kiu pasxtas inter la rozoj.
3אני לדודי ודודי לי הרעה בשושנים׃
4Ho, mia amatino, vi estas bela kiel Tirca, Agrabla kiel Jerusalem, Terura kiel batalantaj tacxmentoj.
4יפה את רעיתי כתרצה נאוה כירושלם אימה כנדגלות׃
5Forturnu la okulojn for de mi, CXar ili venkas min. Viaj haroj estas kiel aro da kaprinoj, Deirantaj sur la deklivo de la monto Gilead.
5הסבי עיניך מנגדי שהם הרהיבני שערך כעדר העזים שגלשו מן הגלעד׃
6Viaj dentoj estas kiel aro da sxafinoj, Kiuj elvenas el la lavejo; CXiuj estas en paroj, Kaj ne mankas ecx unu el ili.
6שניך כעדר הרחלים שעלו מן הרחצה שכלם מתאימות ושכלה אין בהם׃
7Kiel peco de granato, viaj vangoj aspektas Malantaux via vualo.
7כפלח הרמון רקתך מבעד לצמתך׃
8Da regxinoj ekzistas sesdek, kaj okdeko da kromvirinoj, Kaj la junulinoj estas sennombraj.
8ששים המה מלכות ושמנים פילגשים ועלמות אין מספר׃
9Sed unu sola estas mia kolombino, mia virtulino; SXi estas la sola cxe sia patrino, La elektita de sia naskintino; La filinoj vidis sxin, kaj nomas sxin felicxulino; La regxinoj kaj la kromvirinoj lauxdas sxin, dirante:
9אחת היא יונתי תמתי אחת היא לאמה ברה היא ליולדתה ראוה בנות ויאשרוה מלכות ופילגשים ויהללוה׃
10Kiu estas sxi, kiu aspektas kiel la matenrugxo, Bela kiel la luno, Hela kiel la suno, Terura kiel batalantaj tacxmentoj?
10מי זאת הנשקפה כמו שחר יפה כלבנה ברה כחמה אימה כנדגלות׃
11Mi iris en la nuksarban gxardenon, Por trarigardi la verdajn kreskajxojn de la valo, Por vidi, cxu la vinbertrunko burgxonas, cxu la granatarboj floras.
11אל גנת אגוז ירדתי לראות באבי הנחל לראות הפרחה הגפן הנצו הרמנים׃
12Tiam mi ankoraux ne sciis, Ke mia animo elektos min por la cxaroj de la nobeloj de mia popolo.
12לא ידעתי נפשי שמתני מרכבות עמי נדיב׃
13Turnigxu, turnigxu, ho SXulamit; Turnigxu, turnigxu, ke ni rigardu vin. Kial vi volas rigardi SXulamiton tiel, Kiel oni rigardas la dancadon de la tacxmentoj?
13שובי שובי השולמית שובי שובי ונחזה בך מה תחזו בשולמית כמחלת המחנים׃