1Pauxlo, servisto de Dio kaj apostolo de Jesuo Kristo, laux la fido de la elektitoj de Dio, kaj laux la scio de la vero, kiu estas laux pieco,
1פולוס עבד אלהים ושליח ישוע המשיח לפי אמונת בחירי אלהים ודעת האמת אשר לחסידות׃
2kun espero al eterna vivo, kiun la senmensoga Dio promesis antaux la tempoj eternaj,
2עלי תקות חיי העולם אשר הבטיח לפני ימות עולם האל אשר לא ישקר׃
3sed gxustatempe Li elmontris Sian vorton en la anonco, kiu estas al mi konfidita konforme al la ordono de Dio, nia Savanto;
3וגלה במועדו את דברו על ידי הקריאה המפקדה בידי על פי מצות האלהים מושיענו׃
4al Tito, mia vera filo laux komuna fido:Graco kaj paco de Dio, la Patro, kaj de Kristo Jesuo, nia Savanto.
4אל טיטוס בנו האמתי לפי אמונה אחת חסד ורחמים ושלום מאת האלהים אבינו ואדנינו ישוע המשיח מושיענו׃
5Pro tio mi lasis vin en Kreto, ke vi arangxu la aferojn mankohavajn kaj starigu presbiterojn en cxiu urbo, kiel mi ordonis al vi;
5לזאת עזבתיך בקריטי למען תשלים את החסד ותשים זקנים בכל עיר ועיר כאשר צויתיך׃
6se iu trovigxas neriprocxebla, edzo de unu edzino, kies infanoj estas kredantoj, kaj ne estas akuzitaj pri dibocxo, nek ribelemaj.
6אם ימצא איש תם ובעל אשה אחת ויש לו בנים מאמינים ואין עליהם טענת פריצות ואינם סוררים׃
7CXar episkopo devas esti sen riprocxo, kiel administranto de Dio; ne obstina, ne kolerema, ne drinkema, ne malpacema, ne avidanta malhonoran gajnon;
7כי פקיד העדה צריך להיות איש תם כסכן לאלהים לא עמד על דעתו ולא רגזן ולא אהב יין ולא בעל אגרף ולא נטה אחרי הבצע׃
8sed gastama, bonamanta, sobra, justa, sankta, sinreganta,
8כי אם יהי מכניס ארחים ואהב טוב וצנוע וצדיק וקדוש וכבש את יצרו׃
9tenanta la fidelan vorton, kiu estas laux la instruado, por ke li povu admoni pri la sana doktrino kaj ankaux refuti la kontrauxdirantojn.
9ומחזיק בדבר הנאמן כפי ההוראה למען יהיה בכחו להזהיר בלקח הבריא ולהוכיח את המריבים׃
10CXar ekzistas multaj homoj ribelemaj, vantaj parolantoj kaj trompistoj, precipe tiuj el la cirkumcido,
10כי יש הרבה מרדים מדברי הבל ומתעי נפש ובפרט מן המולים׃
11kies busxoj devas esti fermitaj; homoj, kiuj renversas tutajn domojn, instruantaj nekonvenajxojn por malhonora gajno.
11אשר סכור יסכר פיהם ההפכים בתים כלם בהורותם דברים לא כנים עקב בצע׃
12Unu el ili, profeto samnacia, diris:La Kretanoj cxiam estas mensogantoj, malbonaj bestoj, mallaboremaj mangxeguloj.
12וכבר אמר אחד מהם נביאם אשר בתוכם בני קריטי כזבים הם מעולם וחיות רעות וכרשים עצלים׃
13Tiu atesto estas vera. Tial akre riprocxu ilin, por ke ili estu sanaj en la fido,
13והעדות הזאת אמת היא ובעבור כן תוכיחם תוכחה קשה למען יהיו בריאים באמונה׃
14ne atentante Judajn fabelojn, kaj ordonojn de tiuj homoj, kiuj deturnas sin de la vero.
14ולא ישימו לב אל הגדות היהודים ואל מצות האנשים הסרים מן האמת׃
15CXe la puraj, cxio estas pura; sed cxe la malpuraj kaj nekredantaj, nenio estas pura; sed ilia menso kaj ilia konscienco estas malpurigitaj.
15הן הכל טהור לטהורים אבל לנטמאים ולאינם מאמינים אין דבר טהור כי נטמאה גם דעתם גם רוחם׃
16Ili pretendas koni Dion; sed per siaj agoj ili malkonfesas Lin, estante abomenaj kaj malobeemaj kaj por cxiu bona faro senvaloraj.
16אמרים המה כי ידעו את האלהים ובמעשיהם כופרים בו כי מתעבים וממרים הם ולא יצלחו לכל מעשה טוב׃