1Kolektigxu kaj konsciigxu, ho nacio ne aminda,
1התקוששו וקושו הגוי לא נכסף׃
2antaux ol eliris la dekreto (la tago forflugas kiel grenventumajxo), antaux ol trafis vin la flama kolero de la Eternulo, antaux ol venis por vi la tago de indigno de la Eternulo.
2בטרם לדת חק כמץ עבר יום בטרם לא יבוא עליכם חרון אף יהוה בטרם לא יבוא עליכם יום אף יהוה׃
3Sercxu la Eternulon, cxiuj humiluloj sur la tero, kiuj plenumas Liajn legxojn; sercxu veron, sercxu humilecon, por ke vi povu esti kasxitaj en la tago de kolero de la Eternulo.
3בקשו את יהוה כל ענוי הארץ אשר משפטו פעלו בקשו צדק בקשו ענוה אולי תסתרו ביום אף יהוה׃
4CXar Gaza estos forlasita, Asxkelon estos dezertigita, Asxdod estos elpelita meze de la tago, kaj Ekron estos elradikigita.
4כי עזה עזובה תהיה ואשקלון לשממה אשדוד בצהרים יגרשוה ועקרון תעקר׃
5Ve al tiuj, kiuj logxas en la distrikto de la maro, al la nacio de Keretidoj! la vorto de la Eternulo estas kontraux vi, ho Kanaan, lando Filisxta:Mi vin pereigos tiel, ke restos neniu logxanto.
5הוי ישבי חבל הים גוי כרתים דבר יהוה עליכם כנען ארץ פלשתים והאבדתיך מאין יושב׃
6La apudmara regiono estos nur loko por logxejoj de pasxtistoj kaj por sxafejoj.
6והיתה חבל הים נות כרת רעים וגדרות צאן׃
7Kaj la regiono farigxos apartenajxo de la restajxo de la domo de Jehuda; tie ili pasxtos, en la domoj de Asxkelon ili ripozos vespere, post kiam la Eternulo, ilia Dio, rememoros ilin kaj revenigos ilin el la kaptiteco.
7והיה חבל לשארית בית יהודה עליהם ירעון בבתי אשקלון בערב ירבצון כי יפקדם יהוה אלהיהם ושב שבותם׃
8Mi auxdis la insultadon de Moab kaj la malhonoradon de la Amonidoj, kiel ili insultadis Mian popolon kaj fanfaronadis cxe gxiaj limoj.
8שמעתי חרפת מואב וגדופי בני עמון אשר חרפו את עמי ויגדילו על גבולם׃
9Tial, kiel Mi vivas, diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael, Moab farigxos kiel Sodom, kaj la Amonidoj kiel Gomora, urtikejo, salfosejo, dezerto por cxiam; la restajxo de Mia popolo prenos ilin kiel kaptajxon, kaj la restintoj el Mia popolo heredos ilin.
9לכן חי אני נאם יהוה צבאות אלהי ישראל כי מואב כסדם תהיה ובני עמון כעמרה ממשק חרול ומכרה מלח ושממה עד עולם שארית עמי יבזום ויתר גוי ינחלום׃
10Tio farigxos al ili pro ilia malhumileco, pro tio, ke ili insultadis la popolon de la Eternulo Cebaot kaj tenis sin alte antaux gxi.
10זאת להם תחת גאונם כי חרפו ויגדלו על עם יהוה צבאות׃
11La Eternulo estos terura por ili; cxar Li ekstermos cxiujn diojn de la tero; kaj antaux Li adorklinigxos, cxiu sur sia loko, cxiuj insuloj de la nacioj.
11נורא יהוה עליהם כי רזה את כל אלהי הארץ וישתחוו לו איש ממקומו כל איי הגוים׃
12Ankaux vi, ho Etiopoj, estos mortigitaj de Mia glavo.
12גם אתם כושים חללי חרבי המה׃
13Li etendos Sian manon norden kaj pereigos Asirion, kaj faros Nineven ruinoj, senakva loko, kiel dezerto.
13ויט ידו על צפון ויאבד את אשור וישם את נינוה לשממה ציה כמדבר׃
14Kaj ripozados en gxi amasoj da cxiuspecaj bestoj; ecx pelikanoj kaj botauxroj noktos en gxiaj kapiteloj, kaj ilia vocxo estos auxdata tra la fenestroj; la sojloj estos ruinigitaj, cxar la cedraj tabuloj estos forsxiritaj.
14ורבצו בתוכה עדרים כל חיתו גוי גם קאת גם קפד בכפתריה ילינו קול ישורר בחלון חרב בסף כי ארזה ערה׃
15Tia estos la gaja urbo, kiu estis ekster dangxero, kaj kiu parolis en sia koro:Mi estas sola, kaj ne ekzistas alia krom mi. Kiel gxi estas ruinigita, farigxis ripozejo por bestoj! CXiu preteriranto fajfos pri gxi kaj svingos la manon.
15זאת העיר העליזה היושבת לבטח האמרה בלבבה אני ואפסי עוד איך היתה לשמה מרבץ לחיה כל עובר עליה ישרק יניע ידו׃