1Revenu, ho Izrael, al la Eternulo, via Dio; cxar vi falis pro viaj malbonagoj.
2Prenu kun vi vortojn kaj revenu al la Eternulo; diru al Li:Pardonu cxiun pekon kaj akceptu bonon; anstataux bovoj ni alportos ofere niajn lipojn.
3Asirio ne savos nin; ni ne rajdos sur cxevaloj, ni ne plu nomos nia dio la faritajxon de niaj manoj; nur cxe Vi la orfo trovas kompaton.
4Mi sanigos ilin de la defalo, Mi volonte ilin amos, cxar pasis Mia kolero koncerne ilin.
5Mi estos por Izrael kiel roso; li ekfloros kiel rozo, li profundigos siajn radikojn kiel Lebanon.
6Liaj brancxoj disvastigxos, li estos bela kiel olivarbo, li bonodoros kiel Lebanon.
7Revenos tiuj, kiuj sidis en lia ombro; ili revivigxos kiel greno, ili floros kiel vinberbrancxo; li estos fama, kiel la vino de Lebanon.
8Ho Efraim, per kio interesas Min plue la idoloj? Mi auxskultos lin kaj gvidos lin; Mi estos kiel verda cipreso; cxe Mi oni trovos viajn fruktojn.
9Kiu estas sagxa, tiu komprenu cxi tion; kiu estas prudenta, tiu sciu cxi tion; cxar gxustaj estas la vojoj de la Eternulo, virtuloj iras sur ili, kaj malpiuloj falas sur ili.