Esperanto

Armenian: New Testament

Jonah

2

1Kaj Jona ekpregxis al la Eternulo, sia Dio, el la interno de la fisxo.
2Kaj li diris: Kiam mi suferis, mi vokis al la Eternulo, Kaj Li respondis al mi; El la ventro de SXeol mi kriis, Kaj Vi auxskultis mian vocxon.
3Vi jxetis min en la profundegon, en la internon de la maro, Kaj fluego min cxirkauxis; CXiuj Viaj ondegoj kaj ondoj iris super min.
4Kaj mi pensis:Mi estas forpusxita de antaux Viaj okuloj; Tamen mi rigardos ankoraux Vian sanktan templon.
5CXirkauxis min akvo gxis la animo; Abismo min cxirkauxis; Junko kovris mian kapon.
6Mi falis malsupren gxis la fundamento de la montoj; La tero baris min por cxiam per siaj rigliloj; Sed Vi, ho Eternulo, mia Dio, elirigis mian vivon el la pereo.
7Kiam mia animo senfortigxis en mi, mi rememoris la Eternulon; Kaj mia pregxo alvenis al Vi en Vian sanktan templon.
8Tiuj, kiuj servas al vantajxoj, Senigas sin je favorkoreco.
9Sed mi kun danka vocxo alportos al Vi oferon; Kion mi promesis, tion mi plenumos; Savo estas cxe la Eternulo.
10Kaj la Eternulo ordonis al la fisxo, kaj gxi elvomis Jonan sur la sekteron.