Esperanto

Italian: Riveduta Bible (1927)

1 Chronicles

20

1Post paso de unu jaro, en la tempo, kiam la regxoj eliras milite, Joab kondukis la militistaron kaj komencis ruinigi la landon de la Amonidoj, kaj li venis kaj eksiegxis Raban. Sed David restis en Jerusalem. Kaj Joab venkobatis Raban kaj detruis gxin.
1Or avvenne che l’anno seguente nel tempo in cui i re sogliono andare alla guerra, Joab, alla testa di un poderoso esercito, andò a devastare il paese dei figliuoli di Ammon e ad assediare Rabba; ma Davide rimase a Gerusalemme. E Joab batté Rabba e la distrusse.
2Kaj David prenis la kronon de Malkam de lia kapo; li trovis, ke gxi enhavas lauxpeze kikaron da oro, kaj estis en gxi multekosta sxtono, kiu transiris sur la kapon de David. Kaj da militakirajxo li elportis el la urbo tre multe.
2E Davide tolse dalla testa del loro re la corona, e trovò che pesava un talento d’oro e che avea delle pietre preziose; ed essa fu posta sulla testa di Davide. Egli riportò anche dalla città grandissima preda.
3Kaj la popolon, kiu estis tie, li elirigis, kaj mortigis per segiloj, feraj drasxiloj, kaj hakiloj. Tiele David agis kun cxiuj urboj de la Amonidoj. Kaj David kun la tuta popolo revenis Jerusalemon.
3Fece uscire gli abitanti ch’erano nella città, e li fece a pezzi con delle seghe, degli erpici di ferro e delle scuri. Così fece Davide a tutte le città dei figliuoli di Ammon. Poi Davide se ne tornò a Gerusalemme con tutto il popolo.
4Post tio komencigxis milito en Gezer, kontraux la Filisxtoj; tiam Sibhxaj, la HXusxaido, mortigis Sipajon, unu el la infanoj de la giganto. Kaj ili humiligxis.
4Dopo queste cose, ci fu una battaglia coi Filistei, a Ghezer; allora Sibbecai di Hushah uccise Sippai, uno dei discendenti di Rafa; e i Filistei furono umiliati.
5Kaj denove estis milito kun la Filisxtoj; kaj Elhxanan, filo de Jair, mortigis Lahxmin, fraton de Goljat, la Gatano, cxe kiu la tenilo de lia lanco estis kiel rultrabo de teksisto.
5Ci fu un’altra battaglia coi Filistei; ed Elhanan, figliuolo di Jair, uccise Lahmi, fratello di Goliath di Gath, di cui l’asta della lancia era come un subbio da tessitore.
6Kaj denove estis milito en Gat; tie estis viro tre altkreska, kiu havis po ses fingroj, sume dudek kvar; li ankaux naskigxis al la giganto.
6Ci fu ancora una battaglia a Gath, dove si trovò un uomo di grande statura, che avea sei dita a ciascuna mano e a ciascun piede, in tutto ventiquattro dita, e che era anch’esso dei discendenti di Rafa.
7Kiam li insultis Izraelon, lin mortigis Jonatan, filo de SXimea, frato de David.
7Egli ingiuriò Israele; e Gionathan, figliuolo di Scimea, fratello di Davide, l’uccise.
8Tiuj naskigxis al la giganto en Gat, kaj ili falis de la mano de David kaj de la manoj de liaj servantoj.
8Questi quattro uomini erano nati a Gath, della stirpe di Rafa. Essi perirono per man di Davide e per mano della sua gente.