1Sur la tuta tero estis unu lingvo kaj unu parolmaniero.
1Or tutta la terra parlava la stessa lingua e usava le stesse parole.
2Kaj kiam ili ekiris de la oriento, ili trovis valon en la lando SXinar kaj tie eklogxis.
2E avvenne che, essendo partiti verso l’Oriente, gli uomini trovarono una pianura nel paese di Scinear, e quivi si stanziarono.
3Kaj ili diris unu al alia: Venu, ni faru brikojn kaj ni brulpretigu ilin per fajro. Kaj la brikoj farigxis por ili sxtonoj, kaj la bitumo farigxis por ili kalko.
3E dissero l’uno all’altro: "Orsù, facciamo dei mattoni e cociamoli col fuoco!" E si valsero di mattoni invece di pietre, e di bitume invece di calcina.
4Kaj ili diris: Venu, ni konstruu al ni urbon, kaj turon, kies supro atingos la cxielon, kaj ni akiru al ni gloron, antaux ol ni disigxos sur la suprajxo de la tuta tero.
4E dissero: "Orsù, edifichiamoci una città ed una torre di cui la cima giunga fino al cielo, e acquistiamoci fama, onde non siamo dispersi sulla faccia di tutta la terra".
5Kaj la Eternulo mallevigxis, por vidi la urbon kaj la turon, kiujn konstruis la homidoj.
5E l’Eterno discese per vedere la città e la torre che i figliuoli degli uomini edificavano.
6Kaj la Eternulo diris: Jen estas unu popolo, kaj unu lingvon ili cxiuj havas; kaj jen, kion ili komencis fari, kaj ili ne estos malhelpataj en cxio, kion ili decidis fari.
6E l’Eterno disse: "Ecco, essi sono un solo popolo e hanno tutti il medesimo linguaggio; e questo è il principio del loro lavoro; ora nulla li impedirà di condurre a termine ciò che disegnano di fare.
7Ni mallevigxu do, kaj Ni konfuzu tie ilian lingvon, por ke unu ne komprenu la parolon de alia.
7Orsù, scendiamo e confondiamo quivi il loro linguaggio, sicché l’uno non capisca il parlare dell’altro!"
8Kaj la Eternulo disigis ilin de tie sur la suprajxon de la tuta tero, kaj ili cxesis konstrui la urbon.
8Così l’Eterno li disperse di la sulla faccia di tutta la terra, ed essi cessarono di edificare la città.
9Tial oni donis al gxi la nomon Babel, cxar tie la Eternulo konfuzis la lingvon de la tuta tero kaj de tie la Eternulo disigis ilin sur la suprajxon de la tuta tero.
9Perciò a questa fu dato il nome di Babel perché l’Eterno confuse quivi il linguaggio di tutta la terra, e di la l’Eterno li disperse sulla faccia di tutta la terra.
10Jen estas la generaciaro de SXem: SXem havis la agxon de cent jaroj, kaj naskigxis al li Arpahxsxad, du jarojn post la diluvo.
10Questa è la posterità di Sem. Sem, all’età di cent’anni, generò Arpacshad, due anni dopo il diluvio.
11Kaj SXem vivis post la naskigxo de Arpahxsxad kvincent jarojn, kaj naskigxis al li filoj kaj filinoj.
11E Sem, dopo ch’ebbe generato Arpacshad, visse cinquecento anni e generò figliuoli e figliuole.
12Kaj Arpahxsxad vivis tridek kvin jarojn, kaj naskigxis al li SXelahx.
12Arpacshad visse trentacinque anni e generò Scelah; e Arpacshad, dopo aver generato Scelah,
13Kaj Arpahxsxad vivis post la naskigxo de SXelahx kvarcent tri jarojn, kaj naskigxis al li filoj kaj filinoj.
13visse quattrocento anni e generò figliuoli e figliuole.
14Kaj SXelahx vivis tridek jarojn, kaj naskigxis al li Eber.
14Scelah visse trent’anni e generò Eber;
15Kaj SXelahx vivis post la naskigxo de Eber kvarcent tri jarojn, kaj naskigxis al li filoj kaj filinoj.
15e Scelah, dopo aver generato Eber, visse quattrocentotre anni e generò figliuoli e figliuole.
16Kaj Eber vivis tridek kvar jarojn, kaj naskigxis al li Peleg.
16Eber visse trentaquattro anni e generò Peleg;
17Kaj Eber vivis post la naskigxo de Peleg kvarcent tridek jarojn, kaj naskigxis al li filoj kaj filinoj.
17ed Eber, dopo aver generato Peleg, visse quattrocento trenta anni e generò figliuoli e figliuole.
18Kaj Peleg vivis tridek jarojn, kaj naskigxis al li Reu.
18Peleg visse trent’anni e generò Reu;
19Kaj Peleg vivis post la naskigxo de Reu ducent naux jarojn, kaj naskigxis al li filoj kaj filinoj.
19e Peleg, dopo aver generato Reu, visse duecentonove anni e generò figliuoli e figliuole.
20Kaj Reu vivis tridek du jarojn, kaj naskigxis al li Serug.
20Reu visse trentadue anni e generò Serug;
21Kaj Reu vivis post la naskigxo de Serug ducent sep jarojn, kaj naskigxis al li filoj kaj filinoj.
21e Reu, dopo aver generato Serug, visse duecentosette anni e generò figliuoli e figliuole.
22Kaj Serug vivis tridek jarojn, kaj naskigxis al li Nahxor.
22Serug visse trent’anni e generò Nahor;
23Kaj Serug vivis post la naskigxo de Nahxor ducent jarojn, kaj naskigxis al li filoj kaj filinoj.
23e Serug, dopo aver generato Nahor, visse duecento anni e generò figliuoli e figliuole.
24Kaj Nahxor vivis dudek naux jarojn, kaj naskigxis al li Terahx.
24Nahor visse ventinove anni e generò Terah;
25Kaj Nahxor vivis post la naskigxo de Terahx cent dek naux jarojn, kaj naskigxis al li filoj kaj filinoj.
25e Nahor, dopo aver generato Terah, visse centodiciannove anni e generò figliuoli e figliuole.
26Kaj Terahx vivis sepdek jarojn, kaj naskigxis al li Abram, Nahxor, kaj Haran.
26Terah visse settant’anni e generò Abramo, Nahor e Haran.
27Kaj jen estas la generaciaro de Terahx: al Terahx naskigxis Abram, Nahxor, kaj Haran; kaj al Haran naskigxis Lot.
27E questa è la posterità di Terah. Terah generò Abramo, Nahor e Haran; e Haran generò Lot.
28Kaj Haran mortis antaux sia patro Terahx en sia lando de naskigxo, en Ur la HXaldea.
28Haran morì in presenza di Terah suo padre, nel suo paese nativo, in Ur de’ Caldei.
29Kaj Abram kaj Nahxor prenis al si edzinojn; la nomo de la edzino de Abram estis Saraj, kaj la nomo de la edzino de Nahxor estis Milka, filino de Haran, kiu estis la patro de Milka kaj la patro de Jiska.
29E Abramo e Nahor si presero delle mogli; il nome della moglie d’Abramo era Sarai; e il nome della moglie di Nahor, Milca, ch’era figliuola di Haran, padre di Milca e padre di Isca.
30Kaj Saraj estis senfrukta kaj ne havis infanon.
30E Sarai era sterile; non aveva figliuoli.
31Kaj Terahx prenis sian filon Abram kaj sian nepon Lot, filo de Haran, kaj sian bofilinon Saraj, edzino de lia filo Abram; kaj ili eliris kune el Ur la HXaldea, por iri en la landon Kanaanan; kaj ili venis gxis HXaran kaj enlogxigxis tie.
31E Terah prese Abramo, suo figliuolo, e Lot, figliuolo di Haran, cioè figliuolo del suo figliuolo, e Sarai sua nuora, moglie d’Abramo suo figliuolo, e uscirono insieme da Ur de’ Caldei per andare nel paese di Canaan; e, giunti a Charan, dimorarono quivi.
32Kaj Terahx atingis la agxon de ducent kvin jaroj, kaj Terahx mortis en HXaran.
32E il tempo che Terah visse fu duecentocinque anni; poi Terah morì in Charan.