1Tiam la regno de la cxielo estos komparata al dek virgulinoj, kiuj prenis siajn lampojn kaj eliris renkonte al la fiancxo.
1Allora il regno de’ cieli sarà simile a dieci vergini le quali, prese le loro lampade, uscirono a incontrar lo sposo.
2Kaj kvin el ili estis malprudentaj, kaj kvin estis prudentaj.
2Or cinque d’esse erano stolte e cinque avvedute;
3La malprudentaj, prenante la lampojn, ne prenis oleon kun si;
3le stolte, nel prendere le loro lampade, non avean preso seco dell’olio;
4sed la prudentaj prenis oleon en la vazoj kun siaj lampoj.
4mentre le avvedute, insieme con le loro lampade, avean preso dell’olio ne’ vasi.
5Kaj kiam la fiancxo malfruis, ili cxiuj malviglis kaj dormis.
5Or tardando lo sposo, tutte divennero sonnacchiose e si addormentarono.
6Sed je la noktomezo estis ekkrio:Jen la fiancxo! eliru al li renkonte.
6E sulla mezzanotte si levò un grido: Ecco lo sposo, uscitegli incontro!
7Tiam cxiuj tiuj virgulinoj levigxis, kaj ordigis siajn lampojn.
7Allora tutte quelle vergini si destarono e acconciaron le loro lampade.
8Kaj la malprudentaj diris al la prudentaj:Donu al ni el via oleo, cxar niaj lampoj estingigxas.
8E le stolte dissero alle avvedute: Dateci del vostro olio, perché le nostre lampade si spengono.
9Sed la prudentaj respondis, dirante:Eble ne estos suficxe por ni kaj vi; iru prefere al la vendistoj, kaj acxetu por vi mem.
9Ma le avvedute risposero: No, che talora non basti per noi e per voi; andate piuttosto da’ venditori e compratevene!
10Kaj dum ili iris, por acxeti, alvenis la fiancxo; kaj tiuj, kiuj estis pretaj, eniris kun li al la edzigxa festo, kaj la pordo estis fermita.
10Ma, mentre quelle andavano a comprarne, arrivò lo sposo; e quelle che eran pronte, entraron con lui nella sala delle nozze, e l’uscio fu chiuso.
11Poste venis ankaux la ceteraj virgulinoj, dirante:Sinjoro, sinjoro, malfermu al ni.
11All’ultimo vennero anche le altre vergini, dicendo: Signore, Signore, aprici!
12Sed li responde diris:Vere mi diras al vi:Mi vin ne konas.
12Ma egli, rispondendo, disse: Io vi dico in verità: Non vi conosco.
13Tial viglu, cxar vi ne scias la tagon nek la horon.
13Vegliate dunque, perché non sapete né il giorno né l’ora.
14CXar tiel estas, kvazaux viro, forvojagxonte, alvokis siajn servistojn, kaj komisiis al ili siajn posedajxojn.
14Poiché avverrà come di un uomo il quale, partendo per un viaggio, chiamò i suoi servitori e affidò loro i suoi beni;
15Kaj al unu li donis kvin talantojn, al alia du, al alia unu; al cxiu laux lia kapableco; kaj li tuj forvojagxis.
15e all’uno diede cinque talenti, a un altro due, e a un altro uno; a ciascuno secondo la sua capacità; e partì.
16Kaj tiu, kiu ricevis la kvin talantojn, iris kaj negocadis per ili, kaj gajnis pluajn kvin talantojn.
16Subito, colui che avea ricevuto i cinque talenti andò a farli fruttare, e ne guadagnò altri cinque.
17Tiel same ankaux tiu, kiu ricevis la du, gajnis pluajn du.
17Parimente, quello de’ due ne guadagnò altri due.
18Sed tiu, kiu ricevis la unu, foriris kaj fosis en la tero, kaj kasxis la monon de sia sinjoro.
18Ma colui che ne avea ricevuto uno, andò e, fatta una buca in terra, vi nascose il danaro del suo padrone.
19Kaj post longa tempo la sinjoro de tiuj servistoj venis, kaj faris kun ili kalkulon.
19Or dopo molto tempo, ecco il padrone di que’ servitori a fare i conti con loro.
20Kaj tiu, kiu ricevis la kvin talantojn, venis kaj alportis pluajn kvin talantojn, dirante:Sinjoro, vi komisiis al mi kvin talantojn; jen mi gajnis pluajn kvin talantojn.
20E colui che avea ricevuto i cinque talenti, venne e presentò altri cinque talenti, dicendo: Signore, tu m’affidasti cinque talenti; ecco, ne ho guadagnati altri cinque.
21Lia sinjoro diris al li:Bone, vi bona kaj fidela servisto; vi estis fidela pri malmultaj aferoj, mi starigos vin super multaj; envenu en la gxojon de via sinjoro.
21E il suo padrone gli disse: Va bene, buono e fedel servitore; sei stato fedele in poca cosa, ti costituirò sopra molte cose; entra nella gioia del tuo Signore.
22Kaj venis ankaux tiu, kiu ricevis la du talantojn, kaj diris:Sinjoro, vi komisiis al mi du talantojn; jen mi gajnis pluajn du talantojn.
22Poi, presentatosi anche quello de’ due talenti, disse: Signore, tu m’affidasti due talenti; ecco, ne ho guadagnati altri due.
23Lia sinjoro diris al li:Bone, vi bona kaj fidela servisto; vi estis fidela pri malmultaj aferoj, mi starigos vin super multaj; envenu en la gxojon de via sinjoro.
23Il suo padrone gli disse: Va bene, buono e fedel servitore; sei stato fedele in poca cosa, ti costituirò sopra molte cose; entra nella gioia del tuo Signore.
24Kaj venis ankaux tiu, kiu ricevis la unu talanton, kaj diris:Sinjoro, mi sciis, ke vi estas severa homo, rikoltanta, kie vi ne semis, kaj kolektanta, kie vi ne dissxutis;
24Poi, accostatosi anche quello che avea ricevuto un talento solo, disse: Signore, io sapevo che tu sei uomo duro, che mieti dove non hai seminato, e raccogli dove non hai sparso;
25kaj mi timis, kaj foriris, kaj kasxis vian talanton en la tero; jen vi havas vian proprajxon.
25ebbi paura, e andai a nascondere il tuo talento sotterra; eccoti il tuo.
26Sed lia sinjoro responde diris al li:Vi malbona kaj mallaborema servisto, vi sciis, ke mi rikoltas, kie mi ne semis, kaj kolektas, kie mi ne dissxutis;
26E il suo padrone, rispondendo, gli disse: Servo malvagio ed infingardo, tu sapevi ch’io mieto dove non ho seminato e raccolgo dove non ho sparso;
27pro tio vi devus doni mian monon al la bankistoj, kaj veninte, mi ricevus mian proprajxon kun procento.
27dovevi dunque portare il mio danaro dai banchieri; e al mio ritorno, avrei ritirato il mio con interesse.
28Forprenu de li do la talanton, kaj donu gxin al tiu, kiu havas la dek talantojn.
28Toglietegli dunque il talento, e datelo a colui che ha i dieci talenti.
29CXar al cxiu, kiu havas, estos donite, kaj li havos abundegon; sed for de tiu, kiu ne havas, ecx tio, kion li havas, estos prenita.
29Poiché a chiunque ha sarà dato, ed egli sovrabbonderà; ma a chi non ha sarà tolto anche quello che ha.
30Kaj eljxetu la senutilan serviston en la eksteran mallumon; tie estos la plorado kaj la grincado de dentoj.
30E quel servitore disutile, gettatelo nelle tenebre di fuori. Ivi sarà il pianto e lo stridor dei denti.
31Sed kiam la Filo de homo venos en sia gloro, kaj cxiuj angxeloj kun li, tiam li sidos sur la trono de sia gloro;
31Or quando il Figliuol dell’uomo sarà venuto nella sua gloria, avendo seco tutti gli angeli, allora sederà sul trono della sua gloria.
32kaj antaux li kolektigxos cxiuj nacioj, kaj li apartigos ilin unu de alia, kiel pasxtisto apartigas la sxafojn for de la kaproj;
32E tutte le genti saranno radunate dinanzi a lui; ed egli separerà gli uni dagli altri, come il pastore separa le pecore dai capri;
33kaj li starigos la sxafojn dekstre de li, kaj la kaprojn maldekstre.
33e metterà le pecore alla sua destra e i capri alla sinistra.
34Tiam diros la Regxo al tiuj, kiuj staras dekstre de li:Venu, vi benataj de mia Patro, heredu la regnon preparitan por vi de post la komenco de la mondo;
34Allora il Re dirà a quelli della sua destra: Venite, voi, i benedetti del Padre mio; eredate il regno che v’è stato preparato sin dalla fondazione del mondo.
35cxar mi malsatis, kaj vi donis al mi mangxi; mi soifis, kaj vi donis al mi trinki; mi estis fremda, kaj vi gastigis min;
35Perché ebbi fame, e mi deste da mangiare; ebbi sete, e mi deste da bere; fui forestiere, e m’accoglieste;
36nuda, kaj vi vestis min; mi malsanis, kaj vi vizitis min; mi estis en malliberejo, kaj vi venis al mi.
36fui ignudo, e mi rivestiste; fui infermo, e mi visitaste; fui in prigione, e veniste a trovarmi.
37Tiam respondos al li la justuloj, dirante:Sinjoro, kiam ni vin vidis malsata, kaj vin satigis? aux soifanta, kaj trinkigis vin?
37Allora i giusti gli risponderanno: Signore, quando mai t’abbiam veduto aver fame e t’abbiam dato da mangiare? o aver sete e t’abbiam dato da bere?
38Kaj kiam ni vidis vin fremda kaj gastigis vin? aux nuda, kaj vin vestis?
38Quando mai t’abbiam veduto forestiere e t’abbiamo accolto? o ignudo e t’abbiam rivestito?
39Kaj kiam ni vidis vin malsana aux en malliberejo, kaj venis al vi?
39Quando mai t’abbiam veduto infermo o in prigione e siam venuti a trovarti?
40Kaj la Regxo respondos kaj diros al ili:Vere mi diras al vi:Kiom vi faris al unu el cxi tiuj miaj fratoj la plej malgrandaj, tiom vi faris al mi.
40E il Re, rispondendo, dirà loro: In verità vi dico che in quanto l’avete fatto ad uno di questi miei minimi fratelli, l’avete fatto a me.
41Tiam li diros al tiuj, kiuj staras maldekstre:For de mi, vi malbenitaj, en la eternan fajron, kiu estas preparita por la diablo kaj liaj angxeloj;
41Allora dirà anche a coloro della sinistra: Andate via da me, maledetti, nel fuoco eterno, preparato pel diavolo e per i suoi angeli!
42cxar mi malsatis, kaj vi ne donis al mi mangxi; mi soifis, kaj vi ne donis al mi trinki;
42Perché ebbi fame e non mi deste da mangiare; ebbi sete e non mi deste da bere;
43mi estis fremda, kaj vi ne gastigis min; nuda, kaj vi ne vestis min; malsana kaj en malliberejo, kaj vi ne vizitis min.
43fui forestiere e non m’accoglieste; ignudo, e non mi rivestiste; infermo ed in prigione, e non mi visitaste.
44Tiam ili ankaux respondos, dirante:Sinjoro, kiam ni vidis vin malsata, aux soifanta, aux fremda, aux nuda, aux malsana, aux en malliberejo, kaj ne servis al vi?
44Allora anche questi gli risponderanno, dicendo: Signore, quando t’abbiam veduto aver fame, o sete, o esser forestiero, o ignudo, o infermo, o in prigione, e non t’abbiamo assistito?
45Tiam li respondos al ili, dirante:Vere mi diras al vi:Kiom vi ne faris al unu el cxi tiuj la plej malgrandaj, tiom vi ne faris al mi.
45Allora risponderà loro, dicendo: In verità vi dico che in quanto non l’avete fatto ad uno di questi minimi, non l’avete fatto neppure a me.
46Kaj cxi tiuj foriros en eternan punon, sed la justuloj en eternan vivon.
46E questi se ne andranno a punizione eterna; ma i giusti a vita eterna.