1Kaj en Ikonio ili ambaux eniris en la sinagogon de la Judoj, kaj tiel parolis, ke granda amaso da Judoj kaj Grekoj kredis.
1ふたりは、イコニオムでも同じようにユダヤ人の会堂にはいって語った結果、ユダヤ人やギリシヤ人が大ぜい信じた。
2Sed la nekredantaj Judoj ekscitis kaj malbonigis la animojn de la nacianoj kontraux la fratoj.
2ところが、信じなかったユダヤ人たちは異邦人たちをそそのかして、兄弟たちに対して悪意をいだかせた。
3Tial ili restis longan tempon tie, sentime parolante en la Sinjoro, kiu atestadis pri la vorto de Sia graco, lasante, ke signoj kaj mirakloj farigxu per iliaj manoj.
3それにもかかわらず、ふたりは長い期間をそこで過ごして、大胆に主のことを語った。主は、彼らの手によってしるしと奇跡とを行わせ、そのめぐみの言葉をあかしされた。
4Sed la logxantaro de la urbo dividigxis; unuj estis kun la Judoj, kaj aliaj kun la apostoloj.
4そこで町の人々が二派に分れ、ある人たちはユダヤ人の側につき、ある人たちは使徒の側についた。
5Kaj kiam farigxis atenco de la nacianoj kaj ankaux de la Judoj kun iliaj regantoj, por ataki kaj sxtonmortigi ilin,
5その時、異邦人やユダヤ人が役人たちと一緒になって反対運動を起し、使徒たちをはずかしめ、石で打とうとしたので、
6sciigxinte pri gxi, ili forsavis sin en la urbojn de Likaonio-Listran kaj Derben kaj la cxirkauxajxon;
6ふたりはそれと気づいて、ルカオニヤの町々、ルステラ、デルベおよびその附近の地へのがれ、
7kaj tie ili proklamis la evangelion.
7そこで引きつづき福音を伝えた。
8Kaj en Listra sidadis unu viro senforta en la piedoj, kiu estis lama de la patrina ventro, kaj neniam piediris.
8ところが、ルステラに足のきかない人が、すわっていた。彼は生れながらの足なえで、歩いた経験が全くなかった。
9Li auxdis Pauxlon paroli; kaj cxi tiu, fikse rigardante lin, kaj vidante, ke ili havas fidon por esti sanigita,
9この人がパウロの語るのを聞いていたが、パウロは彼をじっと見て、いやされるほどの信仰が彼にあるのを認め、
10diris per lauxta vocxo:Starigxu rekte sur viaj piedoj. Kaj li salte levigxis kaj piediris.
10大声で「自分の足で、まっすぐに立ちなさい」と言った。すると彼は踊り上がって歩き出した。
11Kaj la homamaso, vidinte tion, kion Pauxlo faris, levis sian vocxon, kaj diris en la Likaonia lingvo:La dioj en homa formo malsupreniris al ni.
11群衆はパウロのしたことを見て、声を張りあげ、ルカオニヤの地方語で、「神々が人間の姿をとって、わたしたちのところにお下りになったのだ」と叫んだ。
12Kaj Barnabason ili nomis Zeuxs, kaj Pauxlon Hermes, cxar cxi tiu estis la cxefa parolanto.
12彼らはバルナバをゼウスと呼び、パウロはおもに語る人なので、彼をヘルメスと呼んだ。
13Kaj la pastro de la Zeuxs, kiu estis antaux la urbo, alkondukis bovojn kaj girlandojn al la pordegoj, kaj volis oferi kun la homamasoj.
13そして、郊外にあるゼウス神殿の祭司が、群衆と共に、ふたりに犠牲をささげようと思って、雄牛数頭と花輪とを門前に持ってきた。
14Sed la apostoloj Pauxlo kaj Barnabas, auxdinte, dissxiris siajn vestojn, kaj antauxensaltis en la amason, kriante,
14ふたりの使徒バルナバとパウロとは、これを聞いて自分の上着を引き裂き、群衆の中に飛び込んで行き、叫んで
15kaj dirante:Ho viroj, kial vi tion faras? Ni ankaux estas homoj, samsentaj kiel vi, kaj ni alportas al vi evangelion, por turni vin de cxi tiuj vantajxoj al la vivanta Dio, kiu faris la cxielon kaj la teron kaj la maron kaj cxion en ili;
15言った、「皆さん、なぜこんな事をするのか。わたしたちとても、あなたがたと同じような人間である。そして、あなたがたがこのような愚にもつかぬものを捨てて、天と地と海と、その中のすべてのものをお造りになった生ける神に立ち帰るようにと、福音を説いているものである。
16kaj kiu en la pasintaj generacioj permesis, ke cxiuj nacioj iru siajn proprajn vojojn.
16神は過ぎ去った時代には、すべての国々の人が、それぞれの道を行くままにしておかれたが、
17Tamen Li ne lasis Sin sen atesto, cxar Li bonfaris, donante al vi pluvojn el la cxielo kaj fruktoportajn sezonojn, plenigante viajn korojn per nutrajxo kaj felicxo.
17それでも、ご自分のことをあかししないでおられたわけではない。すなわち、あなたがたのために天から雨を降らせ、実りの季節を与え、食物と喜びとで、あなたがたの心を満たすなど、いろいろのめぐみをお与えになっているのである」。
18Kaj tiel dirante, ili apenaux retenis la amasojn de oferado al ili.
18こう言って、ふたりは、やっとのことで、群衆が自分たちに犠牲をささげるのを、思い止まらせた。
19Sed alvenis Judoj el Antiohxia kaj Ikonio, kaj, instiginte la amason, ili prijxetis Pauxlon per sxtonoj, kaj trenis lin ekster la urbon, pensante, ke li mortis.
19ところが、あるユダヤ人たちはアンテオケやイコニオムから押しかけてきて、群衆を仲間に引き入れたうえ、パウロを石で打ち、死んでしまったと思って、彼を町の外に引きずり出した。
20Sed kiam la discxiploj staris cxirkaux li, li levigxis, kaj eniris en la urbon; kaj en la sekvanta tago li eliris kun Barnabas al Derbe.
20しかし、弟子たちがパウロを取り囲んでいる間に、彼は起きあがって町にはいって行った。そして翌日には、バルナバと一緒にデルベにむかって出かけた。
21Kaj proklaminte la evangelion al tiu urbo, kaj varbinte multajn discxiplojn, ili revenis al Listra kaj Ikonio kaj Antiohxia,
21その町で福音を伝えて、大ぜいの人を弟子とした後、ルステラ、イコニオム、アンテオケの町々に帰って行き、
22firmigante la animojn de la discxiploj, kaj admonante, ke ili restu en la fido, kaj ke tra multaj suferoj ni devas eniri en la regnon de Dio.
22弟子たちを力づけ、信仰を持ちつづけるようにと奨励し、「わたしたちが神の国にはいるのには、多くの苦難を経なければならない」と語った。
23Kaj elektinte presbiterojn por ili en cxiu eklezio, kaj pregxinte kun fastado, ili rekomendis ilin al la Sinjoro, al kiu ili ekkredis.
23また教会ごとに彼らのために長老たちを任命し、断食をして祈り、彼らをその信じている主にゆだねた。
24Kaj trairinte Pisidion, ili venis en Pamfilion.
24それから、ふたりはピシデヤを通過してパンフリヤにきたが、
25Kaj parolinte la vorton en Perga, ili malsupreniris al Atalia;
25ペルガで御言を語った後、アタリヤにくだり、
26kaj de tie ili sxipiris al Antiohxia, de kie ili estis konfiditaj al la graco de Dio por la laboro, kiun ili plenumis.
26そこから舟でアンテオケに帰った。彼らが今なし終った働きのために、神の祝福を受けて送り出されたのは、このアンテオケからであった。
27Kaj kiam ili alvenis, ili kunvenigis la eklezion, kaj rakontis cxion, kion Dio per ili faris, kaj ke Li malfermis al la nacianoj pordon de fido.
27彼らは到着早々、教会の人々を呼び集めて、神が彼らと共にいてして下さった数々のこと、また信仰の門を異邦人に開いて下さったことなどを、報告した。そして、ふたりはしばらくの間、弟子たちと一緒に過ごした。
28Kaj ili restis kelkan tempon kun la discxiploj.
28そして、ふたりはしばらくの間、弟子たちと一緒に過ごした。