Esperanto

Korean

1 Samuel

21

1Kaj David venis en Nobon al la pastro Ahximelehx, kaj Ahximelehx time eliris renkonte al David, kaj diris al li:Kial vi estas sola kaj neniu estas kun vi?
1다윗이 놉에 가서 제사장 아히멜렉에게 이르니 아히멜렉이 떨며 다윗을 영접하며 그에게 이르되 `어찌하여 네가 홀로 있고 함께 하는 자가 아무도 없느냐 ?'
2Kaj David respondis al la pastro Ahximelehx:La regxo ion komisiis al mi, kaj diris al mi:Neniu ion sciu pri la afero, por kiu mi sendas vin kaj kiun mi komisiis al vi; tial por miaj junuloj mi destinis lokon tian kaj tian.
2다윗이 제사장 아히멜렉에게 이르되 `왕이 내게 일을 명하고 이르시기를 내가 너를 보내는 바와 네게 명한 바 일의 아무 것이라도 사람에게 알게 하지 말라 하시기로 내가 나의 소년들을 여차여차한 곳으로 약정하였나이다
3Nun kion vi havas sub la mano? donu en mian manon kvin panojn, aux tion, kio trovigxos.
3이제 당신의 수중에 무엇이 있나이까 ? 떡 다섯 덩이나 무엇이든지 있는대로 내 손에 주소서'
4Kaj la pastro respondis al David kaj diris:Simplan panon mi ne havas sub mia mano, estas nur pano sankta, se la junuloj nur detenis sin de virinoj.
4제사장이 다윗에게 대답하여 가로되 `항용 떡은 내 수중에 없으나 거룩한 떡은 있나니 그 소년들이 부녀를 가까이만 아니하였으면 주리라'
5Tiam David respondis al la pastro kaj diris al li:Virinoj estas for de ni de hieraux kaj antauxhieraux, de la momento, kiam mi eliris, kaj la apartenajxoj de la junuloj estas sanktaj; se la vojo estas malsankta, gxi ankoraux hodiaux sanktigxos per la apartenajxoj.
5다윗이 제사장에게 대답하여 가로되 `우리가 참으로 삼일 동안이나 부녀를 가까이 하지 아니하였나이다 나의 떠난 길이 보통 여행이라도 소년들의 그릇이 성결하겠거든 하물며 오늘날 그들의 그릇이 성결치 아니하겠나이까 ?' 하매
6Tiam la pastro donis al li la sanktajxon, cxar ne estis tie pano krom la panoj de propono, kiuj estis forprenitaj de antaux la Eternulo, por meti varman panon post la formeto de tiuj.
6제사장이 그 거룩한 떡을 주었으니 거기는 진설병 곧 여호와 앞에서 물려 낸 떡밖에 없음이라 이 떡은 더운 떡을 드리는 날에 물려낸 것이더라
7Tie unu el la servantoj de Saul estis ensxlosita en tiu tago antaux la Eternulo; lia nomo estis Doeg la Edomido, la cxefa el la pasxtistoj de Saul.
7그 날에 사울의 신하 한 사람이 여호와 앞에 머물러 있었는데 그는 도엑이라 이름하는 에돔 사람이요 사울의 목자장이었더라
8Kaj David diris al Ahximelehx:CXu vi ne havas sub via mano lancon aux glavon? cxar nek mian glavon, nek miajn aliajn batalilojn mi prenis kun mi, cxar la afero de la regxo estis urgxa.
8다윗이 아히멜렉에게 이르되 `여기 당신의 수중에 창이나 칼이 없나이까 ? 왕의 일이 급하므로 내가 내 칼과 병기를 가지지 못하였나이다'
9Tiam la pastro diris:La glavo de Goljat, la Filisxto, kiun vi mortigis en la valo de Ela, jen gxi estas, envolvita en vesto, malantaux la efodo. Se vi volas preni gxin al vi, prenu, cxar ne havigxas alia krom cxi tiu. Kaj David diris:Ne ekzistas simila al gxi, donu gxin al mi.
9제사장이 가로되 `네가 엘라 골짜기에서 죽인 블레셋 사람 골리앗의 칼이 보자기에 싸여 에봇 뒤에 있으니 네가 그것을 가지려거든 가지라 여기는 그 밖에 다른 것이 없느니라' 다윗이 가로되 `그 같은 것이 또 없나니 내게 주소서'
10Kaj David levigxis kaj forkuris en tiu tago de Saul, kaj venis al Ahxisx, regxo de Gat.
10그 날에 다윗이 사울을 두려워하여 일어나 도망하여 가드 왕 아기스에게로 가니
11Kaj la servantoj de Ahxisx diris al li:Tio estas ja David, regxo de la lando! pri li oni ja kantis, dancante, kaj dirante: Saul frapis milojn, Kaj David dekmilojn!
11아기스의 신하들이 아기스에게 고하되 `이는 그 땅의 왕 다윗이 아니니이까 ? 무리가 춤추며 이 사람의 일을 창화하여 가로되 사울의 죽인 자는 천천이요, 다윗은 만만이로다 하지 아니하였나이까 ?' 한지라
12David metis tiujn vortojn en sian koron, kaj tre ektimis Ahxisxon, la regxon de Gat.
12다윗이 이 말을 그 마음에 두고 가드 왕 아기스를 심히 두려워하여
13Tial li sxangxis sian aspekton antaux iliaj okuloj, furiozis inter iliaj manoj, desegnis sur la pordoj de la pordego, kaj fluigis salivon sur sian barbon.
13그들의 앞에서 그 행동을 변하여 미친 체 하고 대문짝에 그적거리며 침을 수염에 흘리매
14Tiam Ahxisx diris al siaj servantoj:Vi vidas ja, ke cxi tiu homo estas freneza; kial do vi venigis lin al mi?
14아기스가 그 신하에게 이르되 `너희도 보거니와 이 사람이 미치광이로다 어찌하여 그를 내게로 데려왔느냐 ?
15CXu mankas al mi frenezuloj, ke vi alkondukis cxi tiun, ke li faru frenezajxojn antaux mi? cxu tia povas eniri en mian domon?
15내게 미치광이가 부족하여서 너희가 이 자를 데려다가 내 앞에서 미친 짓을 하게 하느냐 ? 이 자가 어찌 내 집에 들어오겠느냐 ?' 하니라