1Dume la Filisxtoj kolektis sian tutan militistaron en Afek; kaj la Izraelidoj staris tendare apud la fonto, kiu estas en Jizreel.
1블레셋 사람들은 그 모든 군대를 아벡에 모았고 이스라엘 사람들은 이스르엘에 있는 샘곁에 진쳤더라
2La estroj de la Filisxtoj preterpasis kun siaj centoj kaj miloj, kaj David kun siaj viroj preterpasis en la fina parto kun Ahxisx.
2블레셋 사람의 장관들은 수백씩 수천씩 영솔하여 나아가고 다윗과 그의 사람들은 아기스와 함께 그 뒤에서 나아가더니
3Kaj la estroj de la Filisxtoj diris:Por kio estas cxi tiuj Hebreoj? Sed Ahxisx respondis al la estroj de la Filisxtoj:Tio estas ja David, servanto de Saul, regxo de Izrael; li estis kun mi kelkan tempon aux ecx jarojn, kaj mi trovis en li nenion de post la tago de la defalo gxis nun.
3블레셋 사람의 방백들이 가로되 이 히브리 사람들이 무엇을 하려느냐 아기스가 블레셋 사람의 방백들에게 이르되 `이는 이스라엘 왕 사울의 신하 다윗이 아니냐 ? 그가 나와 함께 있은지 여러 날 여러 해로되 그가 망명하여 온 날부터 오늘까지 내가 그의 허물을 보지 못하였노라'
4Sed ekkoleris kontraux li la estroj de la Filisxtoj, kaj la estroj de la Filisxtoj diris al li:Reirigu tiun viron, kaj li revenu sur sian lokon, kiun vi destinis por li, sed li ne iru kun ni en la batalon kaj ne farigxu nia kontrauxulo dum la batalo; cxar per kio cxi tiu povus favorigi al si sian sinjoron, se ne per la kapoj de niaj viroj?
4블레셋 사람의 방백들이 그에게 노한지라 블레셋 방백들이 그에게 이르되 `이 사람을 돌려보내어 왕이 그에게 정하신 그 처소로 가게 하소서 그는 우리와 함께 싸움에 내려가지 못하리니 그가 전장에서 우리의 대적이 될까 하나이다 그가 무엇으로 그 주와 다시 화합하리이까 이 사람들의 머리로 하지 아니하겠나이까 ?
5CXu tio ne estas ja tiu David, pri kiu oni kantis en la dancrondoj jene: Saul frapis milojn, Kaj David dekmilojn?
5그들이 춤추며 창화하여 가로되 사울의 죽인 자는 천천이요 다윗은 만만이로다 하던 이 다윗이 아니니이까'
6Tiam Ahxisx alvokis Davidon, kaj diris al li:Kiel vivas la Eternulo, vi estas honesta, kaj placxas al mi via agado kun mi en la tendaro; mi ne trovis en vi malbonon de post la tago de via veno al mi gxis hodiaux; sed al la estroj vi ne placxas.
6아기스가 다윗을 불러 그에게 이르되 `여호와께서 사시거니와 네가 정직하여 내게 온 날부터 오늘까지 네게 악이 있음을 보지 못하였으니 나와 함께 군중에 출입하는 것이 나의 소견에는 좋으나 장관들이 너를 좋아하지 아니하니
7Reiru do nun kaj iru en paco, por ke vi ne faru ion ne placxan al la estroj de la Filisxtoj.
7너는 돌이켜 평안히 가서 블레셋 사람의 장관들에게 거슬려 보이게 말라'
8Sed David diris al Ahxisx:Kion mi faris, kaj kion vi trovis en via sklavo de post la tago, kiam mi starigxis antaux vi, gxis nun, ke mi ne iru kaj ne batalu kontraux la malamikoj de mia sinjoro la regxo?
8다윗이 아기스에게 이르되 `내가 무엇을 하였나이까 ? 내가 당신의 앞에 오늘까지 있는 동안에 당신이 종에게서 무엇을 보셨기에 나로 가서 내 주 왕의 원수와 싸우지 못하게 하시나이까 ?'
9Kaj Ahxisx respondis kaj diris al David:Mi scias, ke vi estas bona antaux miaj okuloj, kiel angxelo de Dio; sed la estroj de la Filisxtoj diras:Li ne iru kun ni en la batalon.
9아기스가 다윗에게 대답하여 가로되 `네가 내 목전에 하나님의 사자같이 선한 것을 내가 아나 블레셋 사람의 방백들은 말하기를 그가 우리와 함께 전장에 올라가지 못하리라 하니
10Levigxu do frue matene kun la servantoj de via sinjoro, kiuj venis kun vi; levigxu frue matene kaj, kiam vi havos lumon, foriru.
10그런즉 너는 너와 함께 온 네 주의 신하들로 더불어 새벽에 일어나라 너희는 새벽에 일어나서 밝거든 곧 떠나라'
11Kaj David, li mem kaj liaj viroj, levigxis frue, por iri matene, por reveni en la landon de la Filisxtoj; kaj la Filisxtoj direktis sin al Jizreel.
11이에 다윗이 자기 사람들로 더불어 일찌기 아침에 일어나서 떠나 블레셋 사람의 땅으로 돌아가고 블레셋 사람은 이스르엘로 올라 가니라