1En la dek-sepa jaro de Pekahx, filo de Remalja, ekregxis Ahxaz, filo de Jotam, regxo de Judujo.
1르말랴의 아들 베가 십 칠년에 유다 왕 요담의 아들 아하스가 왕이 되니
2La agxon de dudek jaroj havis Ahxaz, kiam li farigxis regxo, kaj dek ses jarojn li regxis en Jerusalem; kaj li ne agadis bone antaux la Eternulo, lia Dio, kiel lia patro David.
2아하스가 위에 나아갈 때에 나이 이십세라 예루살렘에서 십 륙년을 치리하였으나 그 조상 다윗과 같지 아니하여 그 하나님 여호와 보시기에 정직히 행치 아니하고
3Li iradis laux la vojo de la regxoj de Izrael, kaj ecx sian filon li trairigis tra fajro, simile al la abomenindajxoj de la nacioj, kiujn la Eternulo forpelis de antaux la Izraelidoj.
3이스라엘 열왕의 길로 행하며 또 여호와께서 이스라엘 자손 앞에서 쫓아내신 이방 사람의 가증한 일을 본받아 자기 아들을 불 가운데로 지나가게 하며
4Li oferadis kaj incensadis sur la altajxoj kaj sur la montetoj kaj sub cxiu verda arbo.
4또 산당과 작은 산 위와 모든 푸른 나무 아래서 제사를 드리며 분향하였더라
5Tiam Recin, regxo de Sirio, kaj Pekahx, filo de Remalja, regxo de Izrael, iris milite kontraux Jerusalemon; ili siegxis Ahxazon, sed ne povis venkopreni.
5이 때에 아람 왕 르신과 이스라엘 왕 르말랴의 아들 베가가 예루살렘에 올라와서 싸우려 하여 아하스를 에워쌌으나 이기지 못하 니라
6En tiu tempo Recin, regxo de Sirio, revenigis Elaton al Sirio kaj elpelis la Judojn el Elat; la Sirianoj eniris Elaton kaj eklogxis tie gxis la nuna tago.
6당시에 아람 왕 르신이 엘랏을 회복하여 아람에 돌리고 유다 사람을 엘랏에서 쫓아내었고 아람 사람이 엘랏에 이르러 거하여 오늘날까지 이르렀더라
7Ahxaz sendis senditojn al Tiglat-Pileser, regxo de Asirio, por diri:Mi estas via servanto kaj via filo; venu, kaj savu min kontraux la mano de la regxo de Sirio kaj kontraux la mano de la regxo de Izrael, kiuj levigxis kontraux mi.
7아하스가 앗수르 왕 디글랏 빌레셀에게 사자를 보내어 이르되 나는 왕의 신복이요 왕의 아들이라 이제 아람 왕과 이스라엘 왕이 나를 치니 청컨대 올라와서 나를 그 손에서 구원하소서 하고
8Kaj Ahxaz prenis la argxenton kaj oron, kiuj trovigxis en la domo de la Eternulo kaj en la trezorejoj de la regxa domo, kaj sendis tion donace al la regxo de Asirio.
8여호와의 전과 왕궁 곳간에 있는 은금을 취하여 앗수르 왕에게 예물로 보내었더니
9Kaj la regxo de Asirio obeis lin, kaj la regxo de Asirio iris kontraux Damaskon kaj prenis gxin kaj transkondukis gxiajn logxantojn en Kiron, kaj Recinon li mortigis.
9앗수르 왕이 그 청을 듣고 곧 올라와서 다메섹을 쳐서 취하여 그 백성을 사로잡아 길로 옮기고 또 르신을 죽였더라
10La regxo Ahxaz iris Damaskon renkonte al Tiglat-Pileser, regxo de Asirio, kaj li vidis la altaron, kiu estis en Damasko; kaj la regxo Ahxaz sendis al la pastro Urija la bildon de la altaro kaj la desegnon de gxia tuta konstruo.
10아하스왕이 앗수르 왕 디글랏 빌레셀을 만나러 다메섹에 갔다가 거기 있는 단을 보고 드디어 그 구조와 제도의 식양을 그려 제사장 우리야에게 보내었더니
11Kaj la pastro Urija konstruis altaron. Konforme al cxio, kion la regxo Ahxaz sendis el Damasko, la pastro Urija arangxis, antaux ol la regxo Ahxaz venis el Damasko.
11아하스왕이 다메섹에서 돌아오기 전에 제사장 우리야가 아하스왕이 다메섹에서 보낸 모든 것대로 단을 만든지라
12Kiam la regxo venis el Damasko, la regxo ekvidis la altaron, kaj la regxo aliris al la altaro kaj faris sur gxi oferon
12왕이 다메섹에서 돌아와서 단을 보고 단 앞에 나아가 그 위에 제사를 드리되
13kaj bruligis sian bruloferon kaj sian farunoferon kaj versxis sian versxoferon kaj aspergis la altaron per la sango de sia pacofero.
13자기의 번제와 소제를 불사르고 또 전제를 붓고 수은제 짐승의 피를 단에 뿌리고
14Kaj la kupran altaron, kiu staris antaux la Eternulo, li forsxovis de la antauxa flanko de la domo, de la loko inter la altaro kaj la domo de la Eternulo, kaj starigis gxin flanke de la altaro norde.
14또 여호와의 앞 곧 전 앞에 있던 놋단을 옮기되 새 단과 여호와의 전 사이에서 옮겨다가 그 단 북편에 두니라
15Kaj la regxo Ahxaz ordonis al la pastro Urija, dirante:Sur la granda altaro bruligu la matenan bruloferon, la vesperan farunoferon, la bruloferon de la regxo kaj lian farunoferon, la bruloferon de la tuta popolo, ilian farunoferon kaj ilian versxoferon, kaj per la tuta sango de brulofero kaj per la tuta sango de bucxofero aspergu gxin; sed la kupra altaro restu, gxis mi pripensos pri gxi.
15아하스 왕이 제사장 우리야에게 명하여 가로되 `아침 번제와 저녁소제와 왕의 번제와 그 소제와 모든 국민의 번제와 그 소제와 전제를 다 이 큰 단 위에 불사르고 또 번제물의 피와 다른 제물의 피를 다 그 위에 뿌리고 오직 놋단은 나의 물을 일에 쓰게 하라' 하매
16Kaj la pastro Urija faris cxion konforme al tio, kiel ordonis la regxo Ahxaz.
16제사장 우리야가 아하스 왕의 모든 명대로 행하였더라
17La regxo Ahxaz derompis la muretojn de la bazajxoj kaj deprenis de ili la lavujon, kaj la maron li deprenis de la kupraj bovoj, kiuj estis sub gxi, kaj metis gxin sur sxtonan plankon.
17아하스 왕이 물두멍 받침의 옆판을 떼어내고 물두멍을 그 자리에서 옮기고 또 놋바다를 놋소 위에서 내려다가 돌판 위에 두며
18Kaj la kovritan sabatan halon, kiun oni konstruis cxe la domo, kaj la eksteran enirejon de la regxo li turnis al la domo de la Eternulo, pro la regxo de Asirio.
18또 안식일에 쓰기 위하여 성전에 건축한 낭실과 왕이 밖에서 들어가는 낭실을 앗수르 왕을 인하여 여호와의 전에 옮겨 세웠더라
19La cetera historio de Ahxaz, kion li faris, estas priskribita en la libro de kroniko de la regxoj de Judujo.
19아하스의 그 남은 사적은 유다 왕 역대지략에 기록되지 아니하였느냐
20Kaj Ahxaz ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin kun liaj patroj en la urbo de David. Kaj anstataux li ekregxis lia filo HXizkija.
20아하스가 그 열조와 함께 자매 다윗성에 그 열조와 함께 장사되고 그 아들 히스기야가 대신하여 왕이 되니라