Esperanto

Korean

2 Kings

2

1Kiam la Eternulo volis levi Elijan en ventego en la cxielon, Elija estis iranta kun Elisxa el Gilgal.
1여호와께서 회리바람으로 엘리야를 하늘에 올리고자 하실 때에 엘리야가 엘리사로 더불어 길갈에서 나가더니
2Kaj Elija diris al Elisxa:Restu do cxi tie, cxar la Eternulo sendas min al Bet-El. Sed Elisxa diris:Mi jxuras per la Eternulo kaj per via animo, ke mi vin ne forlasos. Kaj ili ekiris al Bet-El.
2엘리야가 엘리사에게 이르되 `청컨대 너는 여기 머물라 여호와께서 나를 벧엘로 보내시느니라' 엘리사가 가로되 `여호와의 사심과 당신의 혼의 삶을 가리켜 맹세하노니 내가 당신을 떠나지 아니하겠나이다' 이에 두 사람이 벧엘로 내려가니
3Kaj eliris la profetidoj, kiuj estis en Bet-El, al Elisxa, kaj diris al li:CXu vi scias, ke hodiaux la Eternulo forprenos vian sinjoron de super via kapo? Li diris:Mi ankaux scias, silentu.
3벧엘에 있는 선지자의 생도들이 엘리사에게로 나아와 이르되 `여호와께서 오늘날 당신의 선생을 당신의 머리 위로 취하실 줄을 아나이까' 가로되 `나도 아노니 너희는 잠잠하라'
4Kaj Elija diris al li:Elisxa, restu do cxi tie, cxar la Eternulo sendas min al Jerihxo. Sed li diris:Mi jxuras per la Eternulo kaj per via animo, ke mi ne forlasos vin. Kaj ili venis en Jerihxon.
4엘리야가 저에게 이르되 `엘리사야 청컨대 너는 여기 머물라 여호와께서 나를 여리고로 보내시느니라' 엘리사가 가로되 `여호와의 사심과 당신의 혼의 삶을 가리켜 맹세하노니 내가 당신을 떠나지아니하겠나이다' 하니라 저희가 여리고에 이르매
5Kaj la profetidoj, kiuj estis en Jerihxo, aliris al Elisxa, kaj diris al li:CXu vi scias, ke hodiaux la Eternulo forprenos vian sinjoron de super via kapo? Li diris:Mi ankaux scias, silentu.
5여리고에 있는 선지자의 생도들이 엘리사에게 나아와 이르되 `여호와께서 오늘날 당신의 선생을 당신의 머리 위로 취하실 줄을 아나이까' 엘리사가 가로되 `나도 아노니 너희는 잠잠하라'
6Kaj Elija diris al li:Restu do cxi tie, cxar la Eternulo sendas min al Jordan. Sed li diris:Mi jxuras per la Eternulo kaj per via animo, ke mi vin ne forlasos. Kaj ili ambaux iris.
6엘리야가 또 엘리사에게 이르되 `청컨대 너는 여기 머물라 여호와께서 나를 요단으로 보내시느니라' 저가 가로되 `여호와의 사심과 당신의 혼의 삶을 가리켜 맹세하노니 내가 당신을 떠나지 아니하겠나이다' 이에 두 사람이 행하니라
7Kaj kvindek homoj el la profetidoj iris kaj starigxis malproksime kontraux ili; sed ili ambaux staris cxe Jordan.
7선지자의 생도 오십인이 가서 멀리 서서 바라보매 그 두 사람이 요단가에 섰더니
8Tiam Elija prenis sian mantelon kaj kunvolvis gxin, kaj frapis la akvon, kaj gxi dividigxis duflanken, kaj ili ambaux trapasis sur sekajxo.
8엘리야가 겉옷을 취하여 말아 물을 치매 물이 이리 저리 갈라지고 두 사람이 육지 위로 건너더라
9Kiam ili trapasis, Elija diris al Elisxa:Petu, kion mi faru al vi, antaux ol mi estos prenita for de vi. Kaj Elisxa diris:Duobla parto de via spirito estu do sur mi.
9건너매 엘리야가 엘리사에게 이르되 `나를 네게서 취하시기 전에 내가 네게 어떻게 할 것을 구하라' 엘리사가 가로되 `당신의 영감이 갑절이나 내게 있기를 구하나이다'
10Kaj tiu diris:Vi petas ion malfacilan; se vi vidos min, kiam mi estos prenata for de vi, estos al vi tiel; kaj se ne, tiam ne estos.
10가로되 `네가 어려운 일을 구하는도다 그러나 나를 네게서 취하시는 것을 네가 보면 그 일이 네게 이루려니와 그렇지 않으면 이루지 아니하리라' 하고
11Dum ili estis irantaj kaj parolantaj, subite aperis fajra cxaro kaj fajraj cxevaloj kaj disigis ilin; kaj Elija en ventego suprenflugis en la cxielon.
11두 사람이 행하며 말하더니 홀연히 불수레와 불말들이 두 사람을 격하고 엘리야가 회리바람을 타고 승천하더라
12Elisxa vidis, kaj ekkriis:Mia patro, mia patro, cxaro de Izrael kaj liaj rajdistoj! Kaj li ne plu lin vidis. Kaj li kaptis siajn vestojn kaj dissxiris ilin en du pecojn.
12엘리사가 보고 소리 지르되 `내 아버지여 내 아버지여 이스라엘의 병거와 그 마병이여' 하더니 다시 보이지 아니하는지라 이에 엘리사가 자기의 옷을 잡아 둘에 찢고
13Kaj li levis la mantelon de Elija, kiu defalis de li, kaj reiris kaj starigxis sur la bordo de Jordan.
13엘리야의 몸에서 떨어진 겉옷을 주워가지고 돌아와서 요단 언덕에 서서
14Kaj li prenis la mantelon de Elija, kiu defalis de li, kaj frapis la akvon, kaj diris:Kie estas la Eternulo, Dio de Elija? Kaj li frapis la akvon, kaj gxi dividigxis duflanken, kaj Elisxa trapasis.
14엘리야의 몸에서 떨어진 그 겉옷을 가지고 물을 치며 가로되 `엘리야의 하나님 여호와는 어디 계시니이까' 하고 저도 물을 치매 물이 이리 저리 갈라지고 엘리사가 건너니라
15Kiam la profetidoj, kiuj estis kontrauxe en Jerihxo, lin ekvidis, ili diris:La spirito de Elija transiris sur Elisxan. Kaj ili iris al li renkonte kaj adorklinigxis antaux li gxis la tero.
15맞은편 여리고에 있는 선지자의 생도들이 저를 보며 말하기를 `엘리야의 영감(靈感)이 엘리사의 위에 머물렀다' 하고 가서 저를 영접하여 그 앞에서 땅에 엎드리고
16Kaj ili diris al li:Jen kun viaj servantoj trovigxas kvindek homoj, viroj fortaj; ili iru kaj sercxu vian sinjoron; eble la spirito de la Eternulo forportis lin kaj jxetis lin sur unu el la montoj aux en unu el la valoj. Sed li diris:Ne sendu.
16가로되 `당신의 종들에게 용사 오십인이 있으니 청컨대 저희로 가서 당신의 주를 찾게 하소서 염려컨대 여호와의 신이 저를 들어 가다가 어느 산에나 어느 골짜기에 던지셨을까 하나이다' 엘리사가 가로되 `보내지 말라' 하나
17Tamen ili insistis tiel longe, gxis li hontis, kaj li diris:Sendu. Kaj ili sendis kvindek homojn kaj sercxis dum tri tagoj, sed ne trovis lin.
17무리가 저로 부끄러워 하도록 강청하매 보내라 한지라 저희가 오십인을 보내었더니 사흘을 찾되 발견하지 못하고
18Kaj ili revenis al li, dum li estis en Jerihxo. Kaj li diris al ili:Mi diris ja al vi, ke vi ne iru.
18엘리사가 여리고에 머무는 중에 무리가 저에게 돌아오니 엘리사가 저희에게 이르되 `내가 가지 말라고 너희에게 이르지 아니하였느냐' 하였더라
19Kaj la logxantoj de tiu urbo diris al Elisxa:Jen do la logxado en cxi tiu urbo estas bona, kiel nia sinjoro vidas; sed la akvo estas malbona, kaj la tero estas senfrukta.
19그 성 사람들이 엘리사에게 고하되 `우리 주께서 보시는 바와 같이 이 성읍의 터는 아름다우나 물이 좋지 못하므로 토산이 익지 못하고 떨어지나이다'
20Tiam li diris:Alportu al mi novan pladon, kaj metu tien salon. Kaj oni alportis al li.
20엘리사가 가로되 `새 그릇에 소금을 담아 내게로 가져오라' 하매 곧 가져온지라
21Kaj li eliris al la fonto de la akvo kaj jxetis tien salon, kaj diris:Tiele diras la Eternulo:Mi resanigas cxi tiun akvon, gxi ne kauxzos plu morton nek senfruktecon.
21엘리사가 물 근원으로 나아가서 소금을 그 가운데 던지며 가로되 `여호와의 말씀이 내가 이 물을 고쳤으니 이로 좇아 다시는 죽음이나 토산이 익지 못하고 떨어짐이 없을지니라 하셨느니라' 하니
22Kaj la akvo farigxis sana gxis la nuna tempo, konforme al la vorto de Elisxa, kiun li diris.
22그 물이 엘리사의 말과 같이 고쳐져서 오늘날에 이르렀더라
23Kaj li foriris de tie en Bet-Elon. Dum li estis iranta sur la vojo, malgrandaj knaboj eliris el la urbo kaj mokis lin, kaj parolis al li:Iru, kalvulo, iru, kalvulo!
23엘리사가 거기서 벧엘로 올라가더니 길에 행할 때에 젊은 아이들이 성에서 나와서 저를 조롱하여 가로되 `대머리여 올라가라 대머리여 올라가라' 하는지라
24Li returnis sin kaj ekvidis ilin, kaj malbenis ilin en la nomo de la Eternulo. Kaj eliris du ursinoj el la arbaro kaj dissxiris el ili kvardek du infanojn.
24엘리사가 돌이켜 저희를 보고 여호와의 이름으로 저주하매 곧 수풀에서 암콤 둘이 나와서 아이들 중에 사십 이명을 찢었더라
25Kaj li iris de tie al la monto Karmel, kaj de tie li revenis en Samarion.
25엘리사가 거기서부터 갈멜산으로 가고 거기서 사마리아로 돌아왔더라