Esperanto

Korean

Deuteronomy

15

1Post paso de sep jaroj faru forlason.
1매 칠년 끝에 면제하라
2Jen estas la esenco de la forlaso:cxiu kreditoro, kiu pruntedonis ion al sia proksimulo, forlasu tion, li ne postulu tion de sia proksimulo aux de sia frato; cxar estas proklamita forlaso pro la Eternulo.
2면제의 규례는 이러하니라 무릇 그 이웃에게 꾸어준 채주는 그것을 면제하고 그 이웃에게나 그 형제에게 독촉하지 말지니 이 해는 여호와의 면제년이라 칭함이니라
3De alilandulo vi povas postuli; sed kion vi havos cxe via frato, tion via mano forlasu.
3이방인에게는 네가 독촉하려니와 네 형제에게 꾸인 것은 네 손에서 면제하라
4Cetere ne estos cxe vi malricxulo (cxar la Eternulo benos vin en la lando, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi kiel heredan posedajxon),
4네가 만일 네 하나님 여호와의 말씀만 듣고 내가 오늘날 네게 명하는 그 명령을 다 지켜 행하면 네 하나님 여호와께서 네게 유업으로 주신 땅에서 네가 정녕 복을 받으리니 너희 중에 가난한 자가 없으리라
5se vi nur obeos la vocxon de la Eternulo, via Dio, por observi kaj plenumi cxiujn cxi tiujn ordonojn, kiujn mi ordonas al vi hodiaux.
5(4절과 같음)
6CXar la Eternulo, via Dio, benos vin, kiel Li diris al vi; kaj vi pruntedonos al multaj popoloj, sed vi ne prunteprenos; kaj vi regos super multaj popoloj, sed super vi ili ne regos.
6네 하나님 여호와께서 네게 허락하신 대로 네게 복을 주시리니 네가 여러 나라에 꾸어 줄지라도 너는 꾸지 아니하겠고 네가 여러 나라를 치리할지라도 너는 치리함을 받지 아니하리라
7Se estos inter vi malricxulo iu el viaj fratoj en iu el viaj urboj en via lando, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi, tiam ne malmoligu vian koron kaj ne fermu vian manon antaux via frato, la malricxulo;
7네 하나님 여호와께서 네게 주신 땅 어느 성읍에서든지 가난한 형제가 너와 함께 거하거든 그 가난한 형제에게 네 마음을 강퍅히 하지 말며 네 손을 움켜 쥐지 말고
8sed malfermu al li vian manon, kaj pruntedonu al li lauxmezure de lia manko, kio mankos al li.
8반드시 네 손을 그에게 펴서 그 요구하는 대로 쓸 것을 넉넉히 꾸어주라
9Gardu vin, ke ne aperu en via koro malpia penso:Alproksimigxas la sepa jaro, la jaro de forlaso; kaj via okulo farigxos malfavora kontraux via malricxa frato kaj vi ne donos al li, kaj li plendos pri vi al la Eternulo, kaj peko estos sur vi.
9삼가 너는 마음에 악념을 품지 말라 곧 이르기를 제 칠년 면제년이 가까왔다 하고 네 궁핍한 형제에게 악한 눈을 들고 아무 것도 주지 아니하면 그가 너를 여호와께 호소하리니 네가 죄를 얻을 것이라
10Donu al li, kaj ne cxagrenu vin via koro, kiam vi donos al li; cxar pro tio benos vin la Eternulo, via Dio, en cxiuj viaj faroj kaj en cxiu entrepreno de via mano.
10너는 반드시 그에게 구제할 것이요 구제할 때에는 아끼는 마음을 품지 말 것이니라 이로 인하여 네 하나님 여호와께서 네 범사와 네 손으로 하는바에 네게 복을 주시리라 !
11CXar ne mankos malricxuloj en la lando, tial mi ordonas al vi jene:malfermu vian manon al via frato, al via senhavulo, kaj al via malricxulo en via lando.
11땅에는 언제든지 가난한 자가 그치지 아니하겠는고로 내가 네게 명하여 이르노니 너는 반드시 네 경내 네 형제의 곤란한 자와 궁핍한 자에게 네 손을 펼지니라 !
12Se vendos sin al vi via frato, Hebreo aux Hebreino, li servu vin dum ses jaroj, sed en la sepa jaro forsendu lin de vi en libereco.
12네 동족 히브리 남자나 히브리 여자가 네게 팔렸다 하자 만일 육년을 너를 섬겼거든 제 칠년에 너는 그를 놓아 자유하게 할 것이요
13Kaj kiam vi forsendos lin de vi en libereco, ne forsendu lin kun malplenaj manoj;
13그를 놓아 자유하게 할 때에는 공수로 가게 하지 말고
14sed havigu al li iom el viaj brutoj kaj el via garbejo kaj el via vinpremejo; per kio benis vin la Eternulo, via Dio, tion donu al li.
14네 양 무리 중에서와 타작 마당에서와 포도주 틀에서 그에게 후히 줄지니 곧 네 하나님 여호와께서 네게 복을 주신대로 그에게 줄지니라
15Memoru, ke vi estis sklavo en la lando Egipta, kaj la Eternulo, via Dio, liberigis vin; tial mi ordonas al vi tion hodiaux.
15너는 애굽 땅 종 되었던 것과 네 하나님 여호와께서 너를 속하셨음을 기억하라 ! 그를 인하여 내가 오늘날 이같이 네게 명하노라
16Kaj se li diros al vi:Mi ne foriros de vi, cxar mi amas vin kaj vian domon-cxar estas al li bone cxe vi:
16종이 만일 너와 네 집을 사랑하므로 너와 동거하기를 좋게 여겨 네게 향하여 내가 주인을 떠나지 아니하겠노라 하거든
17tiam prenu alenon kaj enpiku en lian orelon kaj en la pordon, kaj li estos sklavo al vi por cxiam. Ankaux kun via sklavino agu tiel.
17송곳을 취하여 그의 귀를 문에 대고 뚫으라 그리하면 그가 영영히 네 종이 되리라 네 여종에게도 일례로 할지니라
18Tio ne sxajnu al vi malfacila, kiam vi forsendos lin de vi en libereco; cxar duoblan pagon de dungito li perlaboris cxe vi dum ses jaroj; kaj la Eternulo, via Dio, benos vin en cxio, kion vi faros.
18그가 육년 동안에 품군의 삯의 배나 받을 만큼 너를 섬겼은즉 너는 그를 놓아 자유하게 하기를 어렵게 여기지 말라 그리하면 네 하나님 여호와께서 너의 범사에 네게 복을 주시리라 !
19CXiun virseksan unuenaskiton, kiu naskigxos al viaj grandaj kaj malgrandaj brutoj, dedicxu al la Eternulo, via Dio; ne laboru per la unuenaskito de via bovo, kaj ne tondu la unuenaskiton de via sxafo.
19너는 우양의 처음 난 수컷은 구별하여 네 하나님 여호와께 드릴 것이니 네 소의 첫 새끼는 부리지 말고 네 양의 첫 새끼의 털은 깍지 말고
20Antaux la Eternulo, via Dio, mangxu gxin cxiujare, sur la loko, kiun elektos la Eternulo, vi kaj via familio;
20너와 네 가족이 매년에 여호와의 택하신 곳 네 하나님 여호와 앞에서 먹을지니라
21sed se gxi havos ian difekton, se gxi estos lama aux blinda, aux se gxi havos kian ajn malbonan difekton, tiam ne bucxu gxin ofere al la Eternulo, via Dio.
21그러나 그 짐승이 흠이 있어서 절거나 눈이 멀었거나 무슨 흠이 있든지 네 하나님 여호와께 잡아 드리지 못할지니
22Sed inter viaj pordegoj vi povas gxin mangxi, malpurulo kaj purulo egale, kiel gazelon kaj cervon.
22네 성 중에서 먹되 부정한 자나 정한 자가 다 같이 먹기를 노루와 사슴을 먹음같이 할 것이요
23Nur gxian sangon ne mangxu; sur la teron elversxu gxin, kiel akvon.
23오직 피는 먹지 말고 물 같이 땅에 쏟을 지니라