Esperanto

Korean

Deuteronomy

21

1Se estos trovita mortigito sur la tero, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi kiel posedajxon, kusxanta sur la kampo, kaj oni ne scios, kiu lin mortigis:
1네 하나님 여호와께서 네게 주어 얻게 하시는 땅에서 혹시 피살한 시체가 들에 엎드러진 것을 발견하고 그 쳐 죽인 자가 누구인지 알지 못하거든
2tiam eliru viaj plejagxuloj kaj viaj jugxistoj, kaj ili mezuru gxis la urboj, kiuj trovigxas cxirkauxe de la mortigito.
2너의 장로들과 재판장들이 나가서 그 피살한 곳에서 사면에 있는 각 성읍의 원근을 잴 것이요
3Kaj kiu urbo estos plej proksime de la mortigito, ties plejagxuloj prenu bovidinon, per kiu oni ne laboris kaj kiu ne portis jugon;
3그 피살한 곳에서 제일 가까운 성읍 곧 그 성읍의 장로들이 아직 부리우지 아니하고 멍에를 메지 아니한 암송아지를 취하고
4kaj la plejagxuloj de tiu urbo forkonduku la bovidinon al valo kun fluanta akvo, valo, kiu ne estas plugita nek prisemita, kaj ili rompu tie la kolon de la bovidino en la valo;
4성읍의 장로들이 물이 항상 흐르고 갈지도 심지도 못하는 골짜기로 그 송아지를 끌고 가서 그 골짜기에서 그 송아지의 목을 꺾을 것이요
5kaj aliru la pastroj, idoj de Levi (cxar ilin elektis la Eternulo, via Dio, por servi al Li kaj por beni en la nomo de la Eternulo, kaj laux ilia diro devas esti decidata cxiu disputo kaj cxiu difekto);
5레위 자손 제사장들도 그리로 올지니 그들은 네 하나님 여호와께서 택하사 자기를 섬기게 하시며 또 여호와의 이름으로 축복하게 하신 자라 모든 소송과 모든 투쟁이 그들의 말대로 판결될 것이니라
6kaj cxiuj plejagxuloj de tiu urbo, kiuj estos la plej proksimaj de la mortigito, lavu siajn manojn super la bovidino, al kiu oni rompis la kolon en la valo,
6그 피살된 곳에서 제일 가까운 성읍의 모든 장로들은 그 골짜기에서 목을 꺾은 암송아지 위에 손을 씻으며
7kaj ili sciigu kaj diru:Niaj manoj ne versxis cxi tiun sangon, kaj niaj okuloj ne vidis;
7말하기를 우리의 손이 이 피를 흘리지 아니하였고 우리의 눈이 이것을 보지도 못하였나이다
8pekliberigu Vian popolon Izrael, kiun Vi liberigis, ho Eternulo, kaj ne kalkulu sangon senkulpan inter Via popolo Izrael. Kaj estos pardonita al ili la sango.
8여호와여 ! 주께서 속량하신 주의 백성 이스라엘을 사하시고 무죄한 피를 주의 백성 이스라엘 중에 머물러 두지 마옵소서 하면 그 피 흘린 죄가 사함을 받으리니
9Kaj vi elvisxu el inter vi la sangon de senkulpulo, por ke vi faru placxantajxon antaux la Eternulo.
9너는 이와 같이 여호와의 보시기에 정직한 일을 행하여 무죄자의 피 흘린 죄를 너희 중에서 제할지니라 !
10Kiam vi eliros en militon kontraux viajn malamikojn, kaj la Eternulo, via Dio, transdonos ilin en viajn manojn, kaj vi prenos de ili kaptitojn,
10네가 나가서 대적과 싸움함을 당하여 네 하나님 여호와께서 그들을 네 손에 붙이시므로 네가 그들을 사로잡은 후에
11kaj vi vidos inter la kaptitoj virinon belaspektan kaj ekamos sxin kaj prenos sxin al vi kiel edzinon:
11네가 만일 그 포로 중의 아리따운 여자를 보고 연련하여 아내를 삼고자 하거든
12tiam venigu sxin internen de via domo, kaj sxi pritondu sian kapon kaj pritrancxu siajn ungojn,
12그를 네 집으로 데려갈 것이요 그는 그 머리를 밀고 손톱을 베고
13kaj sxi deprenu de si siajn vestojn de kaptiteco, kaj sxi logxu en via domo, kaj sxi priploru sian patron kaj sian patrinon en la dauxro de unu monato; kaj post tio vi povas eniri al sxi kaj farigxi sxia edzo, kaj sxi estos por vi edzino.
13또 포로의 의복을 벗고 네 집에 거하며 그 부모를 위하여 일개월동안 애곡한 후에 네가 그에게로 들어가서 그 남편이 되고 그는 네 아내가 될것이요
14Kaj se sxi ne placxos al vi, tiam forliberigu sxin, kien sxi volas; sed ne vendu sxin pro mono, ne premu sxin per via forto, pro tio, ke vi humiligis sxin.
14그 후에 네가 그를 기뻐하지 아니하거든 그 마음대로 가게 하고 결코 돈을 받고 팔지 말지라 네가 그를 욕보였은즉 종으로 여기지 말지니라
15Se viro havos du edzinojn, unu amatan kaj duan ne amatan, kaj ili naskos al li filojn, la amata kaj la ne amata, kaj la filo unuenaskita estos de la ne amata:
15어떤 사람이 두 아내를 두었는데 하나는 사랑을 받고 하나는 미움을 받다가 그 사랑을 받는 자와 미움을 받는 자가 둘 다 아들을 낳았다 하자 그 미움을 받는 자의 소생이 장자여든
16tiam cxe la disdono de sia havo al la filoj li ne povas doni unuaecon al la filo de la amata antaux la filo de la ne amata, la unuenaskito;
16자기의 소유를 그 아들들에게 기업으로 나누는 날에 그 사랑을 받는 자의 아들로 장자를 삼아 참 장자 곧 미움을 받는 자의 아들보다 앞세우지 말고
17sed la unuenaskiton, la filon de la ne amata, li devas estkonfesi, por doni al li duoblan parton el cxio, kio trovigxas cxe li; cxar li estas la unua frukto de lia forto, li havas la rajton de unuenaskiteco.
17반드시 그 미움을 받는 자의 아들을 장자로 인정하여 자기의 소유에서 그에게는 두 몫을 줄 것이니 그는 자기의 기력의 시작이라 장자의 권리가 그에게 있음이니라
18Se iu havos filon obstinan kaj malobean, kiu ne auxskultas la vocxon de sia patro nek la vocxon de sia patrino, kaj ili punadis lin, sed li ne auxskultas ilin:
18사람에게 완악하고 패역한 아들이 있어 그 아비의 말이나 그 어미의 말을 순종치 아니하고 부모가 징책하여도 듣지 아니하거든
19tiam lia patro kaj lia patrino prenu lin kaj alkonduku lin al la plejagxuloj de lia urbo kaj al la pordego de lia logxoloko;
19부모가 그를 잡아가지고 성문에 이르러 그 성읍 장로들에게 나아가서
20kaj ili diru al la plejagxuloj de lia urbo:CXi tiu nia filo estas obstina kaj malobea, li ne auxskultas nian vocxon, li estas mangxegemulo kaj drinkemulo.
20그 성읍 장로들에게 말하기를 `우리의 이 자식은 완악하고 패역하여 우리 말을 순종치 아니하고 방탕하며 술에 잠긴 자라' 하거든
21Tiam cxiuj homoj de lia urbo prijxetu lin per sxtonoj, ke li mortu; tiel ekstermu la malbonon el inter vi, kaj cxiuj Izraelidoj auxdos kaj ektimos.
21그 성읍의 모든 사람들이 그를 돌로 쳐 죽일지니 이같이 네가 너의 중에 악을 제하라 그리하면 온 이스라엘이 듣고 두려워하리라
22Se iu farigxos kulpa pri peko, kiu meritas morton, kaj li estos mortigita kaj vi pendigos lin sur arbo:
22사람이 만일 죽을 죄를 범하므로 네가 그를 죽여 나무 위에 달거든
23tiam lia kadavro ne devas resti dum la nokto sur la arbo, sed vi devas lin enterigi en la sama tago; cxar pendigito estas malbenita antaux Dio; kaj ne makulu vian teron, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi kiel posedajxon.
23그 시체를 나무 위에 밤새도록 두지 말고 당일에 장사하여 네 하나님 여호와께서 네게 기업으로 주시는 땅을 더럽히지 말라 나무에 달린 자는 하나님께 저주를 받았음이니라