1Kiam Mordehxaj eksciis cxion, kio farigxis, tiam Mordehxaj dissxiris siajn vestojn, metis sur sin sakajxon kaj cindron, eliris en la mezon de la urbo, kaj kriis per lauxta kaj maldolcxa vocxo.
1모르드개가 이 모든 일을 알고 그 옷을 찢고 굵은 베를 입으며 재를 무릅쓰고 성중에 나가서 대성 통곡하며
2Kaj li venis gxis antaux la pordego de la regxo, cxar estis malpermesite eniri en sakajxo en la pordegon de la regxo.
2대궐 문 앞까지 이르렀으니 굵은 베를 입은 자는 대궐 문에 들어가지 못함이라
3Kaj en cxiu lando, sur cxiu loko, kien venis la ordono de la regxo kaj lia dekreto, estis granda malgxojo cxe la Judoj, fastado, plorado, kaj gxemado; kaj multaj kusxis en sakajxo kaj cindro.
3왕의 조명이 각 도에 이르매 유다인이 크게 애통하여 금식하며 곡읍하며 부르짖고 굵은 베를 입고 재에 누운 자가 무수하더라
4Kaj venis la servistinoj de Ester kaj sxiaj euxnukoj, kaj rakontis al sxi. Kaj la regxino forte konsternigxis. Kaj sxi sendis vestojn, por vesti Mordehxajon kaj depreni de li la sakajxon; sed li ne akceptis.
4에스더의 시녀와 내시가 나아와 고하니 왕후가 심히 근심하여 입을 의복을 모르드개에게 보내어 그 굵은 베를 벗기고자 하나 모르드개가 받지 아니하는지라
5Kaj Ester alvokis Hatahxon, unu el la euxnukoj de la regxo, kiun cxi tiu destinis por servado al sxi, kaj sxi sendis lin al Mordehxaj, por ekscii, kio kaj pro kio tio estas.
5에스더가 왕의 명으로 자기에게 근시하는 내시 하닥을 불러 명하여 `모르드개에게 가서 이것이 무슨 일이며 무슨 연고인가 알아 보라' 하매
6Hatahx eliris al Mordehxaj sur la urban placon, kiu estis antaux la pordego de la regxo.
6하닥이 대궐 문 앞 성중 광장에 있는 모르드개에게 이르니
7Kaj Mordehxaj rakontis al li cxion, kio okazis al li, kaj pri la difinita sumo da mono, kiun Haman promesis doni pese en la kason de la regxo pro la Judoj, por ekstermi ilin.
7모르드개가 자기의 당한 모든 일과 하만이 유다인을 멸하려고 왕의 부고에 바치기로 한 은의 정확한 수효를 하닥에게 말하고
8Kaj kopion de la letera ordono, kiu estis donita en SXusxan, por ilin ekstermi, li donis al li, por montri al Ester kaj sciigi al sxi, ordonante al sxi iri al la regxo, por petegi lin pri sxia popolo.
8또 유다인을 진멸하라고 수산궁에서 내린 조서 초본을 하닥에게 주어 에스더에게 뵈어 알게 하고 또 저에게 부탁하여 왕에게 나아가서 그 앞에서 자기의 민족을 위하여 간절히 구하라 하니
9Hatahx venis kaj transdonis al Ester la vortojn de Mordehxaj.
9하닥이 돌아와 모르드개의 말을 에스더에게 고하매
10Kaj Ester diris al Hatahx, ordonante, ke li diru al Mordehxaj:
10에스더가 하닥에게 이르되 너는 모르드개에게 고하기를
11CXiuj servantoj de la regxo kaj la popolo en la landoj de la regxo scias, ke por cxiu viro aux virino, kiu eniris al la regxo en la internan korton ne vokite, ekzistas nur unu legxo, nome la morto, krom nur en la okazo, se la regxo etendas al li sian oran sceptron-tiam li restas vivanta; kaj mi ne estas vokita iri al la regxo jam de tridek tagoj.
11'왕의 신복과 왕의 각 도 백성이 다 알거니와 무론 남녀하고 부름을 받지 아니하고 안뜰에 들어가서 왕에게 나아가면 오직 죽이는 법이요 왕이 그 자에게 금홀을 내어 밀어야 살 것이라 이제 내가 부름을 입어 왕에게 나아가지 못한지가 이미 삼십일이라' 하라
12Kiam oni raportis al Mordehxaj la vortojn de Ester,
12그가 에스더의 말로 모르드개에게 고하매
13tiam Mordehxaj sendis respondon al Ester:Ne pensu en via animo, ke en la regxa domo vi savigxos sola el cxiuj Judoj.
13모르드개가 그를 시켜 에스더에게 회답하되 `너는 왕궁에 있으니 모든 유다인 중에 홀로 면하리라 생각지 말라
14Se vi silentos en cxi tiu tempo, tiam liberigo kaj savo venos al la Judoj de alia loko; sed vi kaj la domo de via patro pereos. Kaj kiu scias, cxu ne por tia tempo vi atingis regxinecon?
14이 때에 네가 만일 잠잠하여 말이 없으면 유다인은 다른 데로 말미암아 놓임과 구원을 얻으려니와 너와 네 아비 집은 멸망하리라 네가 왕후의 위를 얻은 것이 이 때를 위함이 아닌지 누가 아느냐 ?'
15Tiam Ester diris, ke oni respondu al Mordehxaj:
15
16Iru, kunvenigu cxiujn Judojn, kiuj trovigxas en SXusxan, fastu por mi, ne mangxu kaj ne trinku dum tri tagoj, tage kaj nokte; ankaux mi kaj miaj servistinoj fastos tiel same; poste mi iros al la regxo, kvankam tio estas kontrauxlegxa; kaj se mi pereos, mi pereu.
16
17Kaj Mordehxaj iris, kaj faris cxion, kion komisiis al li Ester.
17