Esperanto

Korean

Esther

7

1La regxo kaj Haman venis, por festeni cxe la regxino Ester.
1왕이 하만과 함께 또 왕후 에스더의 잔치에 나아가니라
2Kaj ankaux en la dua tago, dum la trinkado de vino, la regxo diris al Ester:Kion vi petas, ho regxino Ester? tio estos donita al vi; kaj kia estas via deziro? gxis duono de la regno gxi estos plenumita.
2왕이 이 둘째 날 잔치에 술을 마실때에 다시 에스더에게 물어 가로되 왕후 에스더여 ! 그대의 소청이 무엇이뇨 ? 곧 허락하겠노라 그대의 요구가 무엇이뇨 ? 곧 나라의 절반이라 할지라도 시행하겠노라
3Tiam la regxino Ester respondis kaj diris:Se mi trovis favoron en viaj okuloj, ho regxo, kaj se al la regxo placxas, tiam mia vivo estu donacita al mi laux mia peto, kaj mia popolo laux mia deziro;
3왕후 에스더가 대답하여 가로되 `왕이여 ! 내가 만일 왕의 목전에서 은혜를 입었으며 왕이 선히 여기시거든 내 소청대로 내 생명을 내게 주시고 내 요구대로 내 민족을 내게 주소서
4cxar ni estas venditaj, mi kaj mia popolo, por ekstermo, mortigo, kaj pereigo. Se ni almenaux estus venditaj nur por esti sklavoj kaj sklavinoj, mi silentus, kvankam la malamiko ne kompensus la malprofiton de la regxo.
4나와 내 민족이 팔려서 죽임과 도륙함과 진멸함을 당하게 되었나이다 만일 우리가 노비로 팔렸더면 내가 잠잠하였으리이다 그래도 대적이 왕의 손해를 보충하지 못하였으리이다'
5Tiam la regxo Ahxasxverosx diris al la regxino Ester:Kiu li estas kaj kie li estas, tiu, kiu prenis en sian koron la kuragxon agi tiel?
5아하수에로 왕이 왕후 에스더에게 일러 가로되 `감히 이런 일을 심중에 품은 자가 누구며 그가 어디 있느뇨'
6Kaj Ester respondis:La malamanto kaj malamiko estas cxi tiu malbona Haman. Kaj Haman ektremis antaux la regxo kaj la regxino.
6에스더가 가로되 `대적과 원수는 이 악한 하만이니이다 !' 하니 하만이 왕과 왕후 앞에서 두려워하거늘
7La regxo levigxis kolere de la vintrinkado, kaj iris en la gxardenon de la palaco; sed Haman restis, por peti pri sia vivo la regxinon Ester, cxar li vidis, ke la regxo destinis por li malbonan sorton.
7왕이 노하여 일어나서 잔치 자리를 떠나 왕궁 후원으로 들어가니라 하만이 일어서서 왕후 에스더에게 생명을 구하니 이는 왕이 자기에게 화를 내리기로 결심한 줄 앎이더라
8Kiam la regxo revenis el la palaca gxardeno en la cxambron de la festeno, Haman estis falinta sur la litbenkon, sur kiu sidis Ester. Tiam la regxo diris:Ecx perforti la regxinon li volas cxe mi en la domo! La vorto eliris el la busxo de la regxo, kaj oni kovris al Haman la vizagxon.
8왕이 후원으로부터 잔치 자리에 돌아오니 하만이 에스더의 앉은 걸상 위에 엎드렸거늘 왕이 가로되 `저가 궁중 내 앞에서 왕후를 강간까지 하고자 하는가' 이 말이 왕의 입에서 나오매 무리가 하만의 얼굴을 싸더라
9HXarbona, unu el la euxnukoj antaux la regxo, diris:Jen ecx la arbo, kiun Haman pretigis por Mordehxaj, kiu parolis bonon por la regxo, staras en la domo de Haman; gxi havas la alton de kvindek ulnoj. Tiam la regxo diris:Pendigu lin sur gxi.
9왕을 모신 내시 중에 하르보나가 왕에게 아뢰되 `왕을 위하여 충성된 말로 고발한 모르드개를 달고자 하여 하만이 고가 오십 규빗되는 나무를 준비하였는데 이제 그 나무가 하만의 집에 섰나이다' 왕이 가로되 '하만을 그 나무에 달라' 하매
10Kaj oni pendigis Hamanon sur la arbo, kiun li pretigis por Mordehxaj. Kaj la kolero de la regxo kvietigxis.
10모르드개를 달고자 한 나무에 하만을 다니 왕의 노가 그치니라