Esperanto

Korean

Exodus

38

1Kaj li faris la altaron por la bruloferoj el akacia ligno; kvin ulnoj estis gxia longo, kaj kvin ulnoj gxia largxo; kvarangula gxi estis; kaj tri ulnoj estis gxia alto.
1그가 또 조각목으로 번제단을 만들었으니 장이 오 규빗이요, 광이 오 규빗이라 네모 반듯하고 고는 삼 규빗이며
2Kaj li faris gxiajn kornojn sur gxiaj kvar anguloj; el gxi elstaris gxiaj kornoj; kaj li tegis gxin per kupro.
2그 네 모퉁이 위에 그 뿔을 만들되 그 뿔을 단과 연하게 하고 단을 놋으로 쌌으며
3Kaj li faris cxiujn vazojn de la altaro; la potojn, la sxovelilojn, la kalikojn, la forkojn, la karbujojn; cxiujn gxiajn vazojn li faris el kupro.
3단의 모든 기구 곧 통과, 부삽과, 대야와, 고기 갈고리와, 불 옮기는 그릇을 다 놋으로 만들고
4Kaj li faris por la altaro kradon en formo de kupra reto, sub gxia kornico, malsupre, gxis la mezo.
4단을 위하여 놋 그물을 만들어 단 사면 가장자리 아래 두되 단 절반에 오르게 하고
5Kaj li fandis kvar ringojn en la kvar anguloj de la kupra krado, ke ili estu ingoj por la stangoj.
5그 놋 그물 네 모퉁이에 채를 꿸 고리 넷을 부어 만들었으며
6Kaj li faris la stangojn el akacia ligno kaj tegis ilin per kupro.
6채를 조각목으로 만들어 놋으로 싸고
7Kaj li metis la stangojn en la ringojn sur la flankoj de la altaro, por ke oni povu porti gxin per ili; li faris gxin interne malplena, el tabuloj.
7단 양편 고리에 그 채를 꿰어 메게 하였으며 단은 널판으로 비게 만들었더라
8Kaj li faris la lavujon el kupro kaj gxian piedestalon el kupro, el la speguloj de la virinoj, kiuj kolektigxis amase antaux la pordo de la tabernaklo de kunveno.
8그가 놋으로 물두멍을 만들고 그 받침도 놋으로 하였으니 곧 회막문에서 수종드는 여인들의 거울로 만들었더라
9Kaj li faris la korton:sur la flanko suda estis la kurtenoj de la korto el tordita bisino, cent ulnoj,
9그가 또 뜰을 만들었으니 남으로 뜰의 남편에는 세마포 포장이 백 규빗이라
10kaj al ili dudek kolonoj kun dudek kupraj bazoj; la hokoj de la kolonoj kaj iliaj ligajxoj estis el argxento.
10그 기둥이 스물이며, 그 받침이 스물이니, 놋이요 기둥의 갈고리와 가름대는 은이며
11Kaj sur la norda flanko ankaux cent ulnoj, kaj al ili dudek kolonoj kaj dudek kupraj bazoj; la hokoj de la kolonoj kaj iliaj ligajxoj estis el argxento.
11그 북편에도 백 규빗이라, 그 기둥이 스물이며, 그 받침이 스물이니, 놋이요 기둥의 갈고리와 가름대는 은이며
12Kaj sur la okcidenta flanko estis kurtenoj de kvindek ulnoj, kaj al ili dek kolonoj kun dek bazoj; la hokoj de la kolonoj kaj iliaj ligajxoj estis el argxento.
12서편에 포장은 오십 규빗이라, 그 기둥이 열이요, 받침이 열이며, 기둥의 갈고리와, 가름대는 은이며
13Kaj sur la orienta flanko kvindek ulnoj.
13동으로 동편에도 오십 규빗이라
14Kurtenoj de dek kvin ulnoj sur unu latero, kaj al tio tri kolonoj kun tri bazoj.
14문 이편의 포장이 십 오 규빗이요, 그 기둥이 셋이요, 받침이 셋이며
15Kaj sur la dua latero, sur ambaux flankoj de la pordego de la korto estis kurtenoj po dek kvin ulnoj, kaj al ili po tri kolonoj kun tri bazoj.
15문 저편도 그와 같으니 뜰문 이편,저편의 포장이 십 오 규빗씩이요, 그 기둥이 셋씩, 받침이 셋씩이라
16CXiuj kurtenoj de la korto cxirkauxe estis el tordita bisino.
16뜰 사면의 포장은 세마포요
17Kaj la bazoj de la kolonoj estis el kupro, la hokoj de la kolonoj kaj iliaj ligajxoj el argxento, kaj iliaj kapoj estis tegitaj per argxento, kaj cxiuj kolonoj de la korto estis kunigitaj per argxentaj ligajxoj.
17기둥 받침은 놋이요, 기둥의 갈고리와 가름대는 은이요, 기둥머리 싸개는 은이며, 뜰의 모든 기둥에 은 가름대를 꿰었으며
18Kaj la kovrotuko de la pordego de la korto estis brodita laborajxo el blua, purpura, kaj rugxa teksajxo, kaj el tordita bisino; kaj dudek ulnoj estis gxia longo, kaj kvin ulnoj gxia largxo, laux la mezuro de la kurtenoj de la korto.
18뜰의 문장을 청색, 자색, 홍색실과, 가늘게 꼰 베실로 수 놓아 짰으니 장은 이십 규빗이요, 광 곧 고는 뜰의 포장과 같이 오 규빗이며
19Kaj al gxi apartenis kvar kolonoj kun kvar kupraj bazoj; iliaj hokoj estis el argxento, iliaj kapoj estis tegitaj per argxento, kaj iliaj ligajxoj estis el argxento.
19그 기둥은 넷인데 그 받침 넷은 놋이요, 그 갈고리는 은이요, 그 머리 싸개와 가름대도 은이며
20Kaj cxiuj najloj en la tabernaklo kaj en la korto cxirkauxe estis el kupro.
20성막 말뚝과 뜰의 사면 포장 말뚝은 다 놋이더라
21Jen estas la kalkulo pri la tabernaklo, la tabernaklo de atesto, kiu estis kalkulita laux la ordono de Moseo, por la servo de la Levidoj, sub la kontrolo de Itamar, filo de la pastro Aaron.
21성막 곧 증거막을 위하여 레위 사람의 쓴 재료의 물목은 제사장 아론의 아들 이다말이 모세의 명대로 계산하였으며
22Kaj Becalel, filo de Uri, filo de HXur, el la tribo de Jehuda, faris cxion, kion ordonis la Eternulo al Moseo;
22유다 지파 훌의 손자요 우리의 아들인 브사렐은 여호와께서 모세에게 명하신 모든 것을 만들었고
23kaj kun li Oholiab, filo de Ahxisamahx, el la tribo de Dan, artista skulptisto, teksisto, kaj brodisto sur blua, purpura, kaj rugxa teksajxo, kaj sur bisino.
23단 지파 아히사막의 아들 오홀리압은 그와 함께 하였으니 오홀리압은 재능이 있어서 조각하며 또 청색, 자색, 홍색실과, 가는 베실로 수 놓은 자더라
24La tuta oro, kiu estis uzita por cxiuj laboroj de la sanktejo, la oro, kiu estis alportita kiel oferdonoj, prezentis la kvanton de dudek naux kikaroj kaj sepcent tridek sikloj laux la mezuro de la sankta siklo.
24성소 건축 비용으로 드린 금은 성소의 세겔대로 이십 구 달란트와 칠백 삼십 세겔이며
25Kaj la argxento, akirita per la kalkulado de la komunumo, prezentis la kvanton de cent kikaroj kaj mil sepcent sepdek kvin sikloj laux la sankta siklo:
25조사를 받은 회중의 드린 은은 성소의 세겔대로 일백 달란트와 일천 칠백 칠십 오 세겔이니
26po unu bek�o, tio estas po duono de siklo laux la sankta siklo, por cxiu kapo, de cxiuj, kiuj trapasis la kalkulon, kiuj havis la agxon de dudek jaroj kaj pli, de sescent tri mil kvincent kvindek homoj.
26조사를 받은 자가 이십세 이상으로 육십만 삼천 오백 오십명인즉 성소의 세겔대로 매인에게 은 한 베가 곧 반 세겔씩이라
27Cent kikaroj da argxento estis uzitaj por elfandi la bazojn de la sanktejo kaj la bazojn de la kurteno; cent bazoj el cent kikaroj, po unu kikaro por bazo.
27은 일백 달란트로 성소의 판장 받침과 문장 기둥 받침 합 일백을 부어 만들었으니 매 받침에 한 달란트씩 합 일백 달란트요
28Kaj el mil sepcent sepdek kvin sikloj estis faritaj hokoj por la kolonoj kaj estis tegitaj iliaj kapoj kaj estis faritaj ligajxoj inter ili.
28일천 칠백 칠십오 세겔로 기둥 갈고리를 만들고 기둥머리를 싸고 기둥 가름대를 만들었으며
29Kaj da oferdonita kupro estis sepdek kikaroj kaj du mil kvarcent sikloj.
29드린 놋은 칠십 달란트와 이천 사백 세겔이라
30Kaj li faris el gxi la bazojn por la pordo de la tabernaklo de kunveno kaj la kupran altaron kaj la kupran kradon por gxi kaj cxiujn apartenajxojn de la altaro,
30이것으로 회막 문기둥 받침과, 놋 단과, 놋그물과, 단의 모든 기구를 만들었으며
31kaj la bazojn de la korto cxirkauxe kaj la bazojn de la pordego de la korto kaj cxiujn najlojn de la tabernaklo kaj cxiujn najlojn de la korto cxirkauxe.
31뜰 사면의 기둥 받침과 그 문장 기둥 받침이며 성막의 모든 말뚝과 뜰 사면의 모든 말뚝을 만들었더라