Esperanto

Korean

Exodus

5

1Poste venis Moseo kaj Aaron, kaj diris al Faraono:Tiel diris la Eternulo, la Dio de Izrael:Permesu, ke Mia popolo iru kaj faru al Mi feston en la dezerto.
1그 후에 모세와 아론이 가서 바로에게 이르되 `이스라엘 하나님 여호와의 말씀에 내 백성을 보내라 그들이 광야에서 내 앞에 절기를 지킬 것이니라 하셨나이다'
2Sed Faraono diris:Kiu estas la Eternulo, kies vocxon mi devas obei kaj lasi Izraelon iri? mi ne konas la Eternulon, kaj al Izrael mi ne permesos iri.
2바로가 가로되 `여호와가 누구관대 내가 그 말을 듣고 이스라엘을 보내겠느냐 ? 나는 여호와를 알지 못하니 이스라엘도 보내지 아니하리라'
3Kaj ili diris:La Dio de la Hebreoj vokis nin; permesu, ke ni iru vojon de tri tagoj en la dezerton kaj ni alportu oferon al la Eternulo, nia Dio, por ke Li ne frapu nin per pesto aux glavo.
3그들이 가로되 `히브리인의 하나님이 우리에게 나타나셨은즉 우리가 사흘길쯤 광야에 가서 우리 하나님 여호와께 희생을 드리려 하오니 가기를 허락하소서 여호와께서 온역이나 칼로 우리를 치실까 두려워하나이다'
4Sed la regxo de Egiptujo diris al ili:Kial vi, Moseo kaj Aaron, fortiras la popolon de gxiaj laboroj? iru al viaj laboroj.
4애굽왕이 그들에게 이르되 `모세와 아론아 ! 너희가 어찌하여 백성으로 역사를 쉬게 하느냐 ? 가서 너희의 역사나 하라'
5Kaj Faraono diris:Jen multenombra estas nun la popolo de la lando, kaj vi volas liberigi ilin de iliaj laboroj!
5또 가로되 `이제 나라에 이 백성이 많거늘 너희가 그들로 역사를 쉬게 하는도다' 하고
6Kaj Faraono ordonis en tiu tago al la voktoj de la popolo kaj al gxiaj kontrolistoj, dirante:
6바로가 당일에 백성의 간역자들과 패장들에게 명하여 가로되
7Ne donu plu pajlon al la popolo por la farado de la brikoj, kiel gxis nun; ili mem iru kaj kolektu al si pajlon.
7`너희는 백성에게 다시는 벽돌 소용의 짚을 전과 같이 주지 말고 그들로 가서 스스로 줍게 하라
8Sed la nombron de la brikoj, kiun ili pretigas gxis nun, postulu de ili, ne malgrandigu gxin; cxar ili vagas senlabore, tial ili krias:Ni iru kaj alportu oferon al nia Dio.
8또 그들의 전에 만든 벽돌 수효대로 그들로 만들게 하고 감하지 말라 그들이 게으르므로 소리질러 이르기를 우리가 가서 우리 하나님께 희생을 드리자 하나니
9Oni devas premi tiujn homojn per la laboro, por ke ili estu okupitaj de gxi kaj ne atentu mensogajn vortojn.
9그 사람들의 고역을 무겁게 함으로 수고롭게 하여 그들로 거짓말을 듣지 않게 하라'
10Tiam eliris la voktoj de la popolo kaj gxiaj kontrolistoj, kaj diris al la popolo:Tiel diras Faraono:Mi ne donos al vi pajlon;
10간역자들과 패장들이 나아가 백성에게 일러 가로되 `바로의 말씀에 내가 너희에게 짚을 주지 아니하리니
11iru mem, prenu al vi pajlon, kie vi trovos; sed el via laboro nenio estos deprenata.
11너희는 짚을 얻을 곳으로 가서 주우라 너희 일은 조금도 감하지 아니하리라' 하셨느니라
12Tiam la popolo disigxis en la tuta lando Egipta, por kolekti pecojn da pajlo.
12백성이 애굽 온 땅에 흩어져 곡초 그루터기를 거두어다가 짚을 대신하니
13Kaj la voktoj insistadis, dirante:Pretigu vian cxiutagan laboron, kiel tiam, kiam vi havis pajlon.
13간역자들이 그들을 독촉하여 가로되 `너희는 짚이 있을 때와 같이 당일 일을 당일에 마치라' 하며
14Kaj la kontrolistojn Izraelidojn, starigitajn super ili de la voktoj de Faraono, oni batadis, dirante:Kial vi ne pretigis vian ordonitan nombron da brikoj hieraux kaj hodiaux, kiel gxis nun?
14바로의 간역자들이 자기들의 세운바 이스라엘 자손의 패장들을 때리며 가로되 '너희가 어찌하여 어제와 오늘에 만드는 벽돌의 수효를 전과 같이 채우지 아니하였느냐 ?' 하니라
15La kontrolistoj Izraelidoj venis kaj kriis al Faraono, dirante:Kial vi agas tiel kun viaj sklavoj?
15이스라엘 자손의 패장들이 가서 바로에게 호소하여 가로되 `왕은 어찌하여 종들에게 이같이 하시나이까 ?
16Pajlo ne estas donata al viaj sklavoj, kaj brikojn oni ordonas al ni fari; kaj nun viaj sklavoj estas batataj, kaj via popolo pekas.
16종들에게 짚을 주지 아니하고 그들이 우리더러 벽돌을 만들라 하나이다 종들이 매를 맞으오니 이는 왕의 백성의 허물이니이다'
17Sed li diris:Mallaboruloj vi estas, mallaboruloj, tial vi diras:Ni iru, ni alportu oferon al la Eternulo.
17바로가 가로되 `너희가 게으르다, 게으르다 그러므로 너희가 이르기를 우리가 가서 여호와께 희생을 드리자 하는도다
18Kaj nun iru, laboru, kaj pajlon oni ne donos al vi, kaj la difinitan nombron da brikoj liveru.
18이제 가서 일하라 짚은 너희에게 주지 않을지라도 너희가 벽돌을 여수히 바칠지니라'
19Kaj la kontrolistoj Izraelidoj vidis, ke estas al ili malbone, cxar estas dirite:Ne malgrandigu la cxiutagan nombron de viaj brikoj.
19이스라엘 자손의 패장들이 너희의 매일 만드는 벽돌을 조금도 감하지 못하리라 함을 듣고 화가 몸에 미친 줄 알고
20Ili renkontis Moseon kaj Aaronon, kiuj staris antaux ili, kiam ili eliris de Faraono.
20그들이 바로를 떠나 나올 때에 모세와 아론이 길에 선 것을 만나
21Kaj ili diris al tiuj:La Eternulo rigardu vin, kaj jugxu vin por tio, ke vi malbonodorigis nian odoron antaux Faraono kaj antaux liaj servantoj, kaj donis glavon en iliajn manojn, por mortigi nin.
21그들에게 이르되 `너희가 우리로 바로의 눈과 그 신하의 눈에 미운 물건이 되게 하고 그들의 손에 칼을 주어 우리를 죽이게 하는도다 여호와는 너희를 감찰하시고 판단하시기를 원하노라'
22Tiam Moseo turnis sin al la Eternulo, kaj diris:Mia Sinjoro! kial Vi faris malbonon al tiu popolo? kial Vi sendis min?
22모세가 여호와께 돌아와서 고하되 `주여, 어찌하여 이 백성으로 학대를 당케 하셨나이까 ? 어찌하여 나를 보내셨나이까 ?
23De tiu tempo, kiam mi venis al Faraono, por paroli en Via nomo, li farigxis pli malbona kontraux tiu popolo, kaj Vi ne savis Vian popolon.
23내가 바로에게 와서 주의 이름으로 말함으로부터 그가 이 백성을 더 학대하며 주께서도 주의 백성을 구원치 아니하시나이다'