1Kaj Abraham estis maljuna kaj en profunda agxo. Kaj la Eternulo benis Abrahamon en cxio.
1아브라함이 나이 많아 늙었고 여호와께서 그의 범사에 복을 주셨더라
2Kaj Abraham diris al sia sklavo, la administranto de lia domo, kiu regis cxion, kio apartenis al li: Metu vian manon sub mian femuron;
2아브라함이 자기 집 모든 소유를 맡은 늙은 종에게 이르되 `청컨대 네 손을 내 환도뼈 밑에 넣으라
3kaj mi jxurigas vin per la Eternulo, la Dio de la cxielo kaj la Dio de la tero, ke vi ne prenos edzinon por mia filo el la filinoj de la Kanaanidoj, inter kiuj mi logxas;
3내가 너로 하늘의 하나님, 땅의 하나님이신 여호와를 가리켜 맹세하게 하노니 너는 나의 거하는 이 지방 가나안 족속의 딸 중에서 내 아들을 위하여 아내를 택하지 말고
4sed en mian landon kaj en mian patrujon vi iros kaj vi prenos edzinon por mia filo Isaak.
4내 고향 내 족속에게로 가서 내 아들 이삭을 위하여 아내를 택하라'
5Kaj la sklavo diris al li: Eble la virino ne volos iri kun mi en cxi tiun landon; cxu mi tiam devas revenigi vian filon en la landon, el kiu vi eliris?
5종이 가로되 `여자가 나를 좇아 이 땅으로 오고자 아니하거든 내가 주인의 아들을 주인의 나오신 땅으로 인도하여 돌아가리이까 ?'
6Kaj Abraham diris al li: Gardu vin, ne revenigu mian filon tien.
6아브라함이 그에게 이르되 `삼가 내 아들을 그리로 데리고 돌아가지 말라
7La Eternulo, la Dio de la cxielo, kiu prenis min el la domo de mia patro kaj el mia patrujo, kaj diris al mi kaj jxuris al mi, dirante: Al via idaro Mi donos cxi tiun landon-Li sendos Sian angxelon antaux vi, kaj vi prenos edzinon por mia filo el tie.
7하늘의 하나님 여호와께서 나를 내 아버지의 집과 내 본토에서 떠나게 하시고 내게 말씀하시며 내게 맹세하여 이르시기를 이 땅을 네 씨에게 주리라 하셨으니 그가 그 사자를 네 앞서 보내실지라 네가 거기서 내 아들을 위하여 아내를 택할지니라
8Kaj se la virino ne volos iri kun vi, tiam vi farigxos libera de cxi tiu mia jxuro; nur mian filon ne revenigu tien.
8만일 여자가 너를 좇아 오고자 아니하면 나의 이 맹세가 너와 상관이 없나니 오직 내 아들을 데리고 그리로 가지 말지니라'
9Kaj la sklavo metis sian manon sub la femuron de sia sinjoro Abraham kaj jxuris al li pri tiu afero.
9종이 이에 주인 아브라함의 환도뼈 아래 손을 넣고 이 일에 대하여 그에게 맹세하였더라
10Kaj la sklavo prenis dek kamelojn el la kameloj de sia sinjoro, kaj li iris; kaj cxiaj bonajxoj de lia sinjoro estis en liaj manoj. Kaj li levigxis kaj iris Mezopotamion, al la urbo Nahxor.
10이에 종이 그 주인의 약대 중 열 필을 취하고 떠났는데 곧 그 주인의 모든 좋은 것을 가지고 떠나 메소보다미아로 가서 나홀의 성에 이르러
11Kaj li genuigis la kamelojn ekstere de la urbo, cxe puto kun akvo, en vespera tempo, en la tempo, kiam eliras la virinoj, por cxerpi akvon.
11그 약대를 성 밖 우물 곁에 꿇렸으니 저녁 때라 여인들이 물을 길러 나올 때이었더라
12Kaj li diris: Ho Eternulo, Dio de mia sinjoro Abraham, sukcesigu min hodiaux kaj faru favorkorajxon al mia sinjoro Abraham.
12그가 가로되 `우리 주인 아브라함의 하나님 여호와여 ! 원컨대 오늘날 나로 순적히 만나게 하사 나의 주인 아브라함에게 은혜를 베푸시옵소서 !
13Jen mi staras apud la fonto da akvo, kaj la filinoj de la urbanoj eliras, por cxerpi akvon;
13성 중 사람의 딸들이 물 길러 나오겠사오니 내가 우물 곁에 섰다가
14kaj la junulinon, al kiu mi diros: Volu klini vian krucxon, ke mi trinku, kaj sxi diros: Trinku, kaj mi trinkigos ankaux viajn kamelojn-sxin Vi destinis por Via sklavo Isaak; kaj per tio mi sciigxos, ke Vi faris favorkorajxon al mia sinjoro.
14한 소녀에게 이르기를 청컨대 너는 물 항아리를 기울여 나로 마시게 하라 하리니 그의 대답이 마시라 내가 당신의 약대에게도 마시우리라 하면 그는 주께서 주의 종 이삭을 위하여 정하신 자라 이로 인하여 주께서 나의 주인에게 은혜 베푸심을 내가 알겠나이다'
15Kaj antaux ol li finis paroli, jen eliras Rebeka, kiu estis naskita al Betuel, la filo de Milka, edzino de Nahxor, frato de Abraham; kaj sxia krucxo estis sur sxia sxultro.
15말을 마치지 못하여서 리브가가 물 항아리를 어깨에 메고 나오니 그는 아브라함의 동생 나홀의 아내 밀가의 아들 브두엘의 소생이라
16Kaj la junulino estis tre belaspekta, virgulino, kiun ankoraux ne ekkonis viro. Kaj sxi malsupreniris al la fonto kaj plenigis sian krucxon kaj iris supren.
16그 소녀는 보기에 심히 아리땁고 지금까지 남자가 가까이 하지 아니한 처녀더라 그가 우물에 내려가서 물을 그 물 항아리에 채워 가지고 올라오는지라
17Kaj la sklavo kuris al sxi renkonte, kaj diris: Volu lasi min trinki iom da akvo el via krucxo.
17종이 마주 달려가서 가로되 `청컨대 네 물 항아리의 물을 내게 조금 마시우라'
18Kaj sxi diris: Trinku, mia sinjoro; kaj sxi rapide mallevis la krucxon sur sian manon, kaj sxi donis al li trinki.
18그가 가로되 `주여, 마시소서' 하며 급히 그 물 항아리를 손에 내려 마시게 하고
19Kaj kiam sxi suficxe lin trinkigis, sxi diris: Ankaux por viaj kameloj mi cxerpos, gxis ili finos trinki.
19마시우기를 다하고 가로되 `당신의 약대도 위하여 물을 길어 그것들로 배불리 마시게 하리이다' 하고
20Kaj rapide sxi elversxis el sia krucxo en la trinkujon, kaj kuris denove al la puto, por cxerpi por cxiuj liaj kameloj.
20급히 물 항아리의 물을 구유에 붓고 다시 길으려고 우물로 달려가서 모든 약대를 위하여 긷는지라
21Kaj la viro admiris sxin silente, por konvinkigxi, cxu la Eternulo prosperigis lian vojon aux ne.
21그 사람이 그를 묵묵히 주목하며 여호와께서 과연 평탄한 길을 주신 여부를 알고자 하더니
22Kaj kiam la kameloj cxesis trinki, tiam la viro prenis oran ringon, havantan la pezon de duono de siklo, kaj du braceletojn por sxiaj manoj, havantajn la pezon de dek sikloj da oro.
22약대가 마시기를 다하매 그가 반 세겔중 금고리 한개와, 열 세겔중 금 손목고리 한 쌍을 그에게 주며
23Kaj li diris: Kies filino vi estas? volu diri al mi; cxu en la domo de via patro estas loko por ni, por tradormi la nokton?
23가로되 `네가 뉘 딸이냐 ? 청컨대 내게 고하라 네 부친의 집에 우리 유숙할 곳이 있느냐 ?'
24Kaj sxi diris al li: Mi estas filino de Betuel, filo de Milka, kiun sxi naskis al Nahxor.
24그 여자가 그에게 이르되 `나는 밀가가 나홀에게 낳은 아들 브두엘의 딸이니이다'
25Kaj sxi diris al li: Ankaux da pajlo kaj da furagxo ni havas multe, kaj ankaux lokon, por ke vi tradormu la nokton.
25또 가로되 `우리에게 짚과 보리가 족하며 유숙할 곳도 있나이다'
26Kaj la viro klinigxis kaj faris adoron al la Eternulo.
26이에 그 사람이 머리를 숙여 여호와께 경배하고
27Kaj li diris: Glorata estu la Eternulo, la Dio de mia sinjoro Abraham, kiu ne lasis sen Sia favorkoreco kaj vereco mian sinjoron. Per la vojo, kiun mi iris, la Eternulo alkondukis min al la domo de la frato de mia sinjoro.
27가로되 `나의 주인 아브라함의 하나님 여호와를 찬송하나이다 ! 나의 주인에게 주의 인자와 성실을 끊이지 아니하셨사오며 여호와께서 길에서 나를 인도하사 내 주인의 동생집에 이르게 하셨나이다' 하니라
28Kaj la junulino kuris, kaj rakontis tiujn aferojn en la domo de sia patrino.
28소녀가 달려가서 이 일을 어미 집에 고하였더니
29Kaj Rebeka havis fraton, kiu estis nomata Laban. Kaj Laban kuris al la viro eksteren, al la fonto.
29리브가에게 오라비가 있어 이름은 라반이라 그가 우물로 달려가 그 사람에게 이르니
30Kaj kiam li vidis la ringon kaj la braceletojn sur la manoj de sia fratino, kaj kiam li auxdis la vortojn de sia fratino Rebeka, kiu diris: Tiel parolis kun mi tiu viro-tiam li iris al la viro, kaj jen tiu staras cxe la kameloj apud la fonto.
30그가 그 누이의 고리와 그 손의 손목고리를 보고 또 그 누이 리브가가 그 사람이 자기에게 이같이 말하더라 함을 듣고 그 사람에게로 나아감이라 때에 그가 우물가 약대 곁에 섰더라
31Kaj li diris: Venu, benita de la Eternulo; kial vi staras ekstere? mi pretigis la domon kaj ankaux lokon por la kameloj.
31라반이 가로되 `여호와께 복을 받은 자여 ! 들어오소서 어찌 밖에 섰나이까 ? 내가 방과 약대의 처소를 예비하였나이다'
32Kaj li venigis la viron en la domon, kaj malligis la kamelojn, kaj donis pajlon kaj furagxon al la kameloj, kaj akvon por lavi liajn piedojn, kaj la piedojn de la homoj, kiuj estis kun li.
32그 사람이 집으로 들어가매 라반이 약대의 짐을 부리고 짚과 보리를 약대에게 주고 그 사람의 발과 그 종자의 발 씻을 물을 주고
33Kaj estis metita antaux li mangxo; sed li diris: Mi ne mangxos, antaux ol mi diros mian aferon. Kaj tiu diris: Parolu.
33그 앞에 식물을 베푸니 그 사람이 가로되 `내가 내 일을 진술하기 전에는 먹지 아니하겠나이다' 라반이 가로되 `말하소서'
34Kaj li diris: Sklavo de Abraham mi estas.
34그가 가로되 `나는 아브라함의 종이니이다
35Kaj la Eternulo forte benis mian sinjoron, kaj li farigxis granda; kaj Li donis al li sxafojn kaj bovojn kaj argxenton kaj oron kaj sklavojn kaj sklavinojn kaj kamelojn kaj azenojn.
35여호와께서 나의 주인에게 크게 복을 주어 창성케 하시되 우양과, 은,금과, 노비와, 약대와, 나귀를 그에게 주셨고
36Kaj Sara, la edzino de mia sinjoro, naskis filon al mia sinjoro, kiam sxi maljunigxis; kaj li donis al li cxion, kion li havis.
36나의 주인의 부인 사라가 노년에 나의 주인에게 아들을 낳으매 주인이 그 모든 소유를 그 아들에게 주었나이다
37Kaj mia sinjoro jxurigis min, dirante: Ne prenu edzinon por mia filo el la filinoj de la Kanaanidoj, en kies lando mi logxas.
37나의 주인이 나로 맹세하게 하여 가로되 너는 내 아들을 위하여 나 사는 땅 가나안 족속의 딸 중에서 아내를 택하지 말고
38Nur al la domo de mia patro iru kaj al mia familio, kaj prenu edzinon por mia filo.
38내 아비 집 내 족속에게로 가서 내 아들을 위하여 아내를 택하라 하시기로
39Kaj mi diris al mia sinjoro: Eble la virino ne volos iri kun mi?
39내가 내 주인에게 말씀하되 혹 여자가 나를 좇지 아니하면 어찌 하리이까 ? 한즉
40Kaj li diris al mi: La Eternulo, antaux kiu mi iradis, sendos Sian angxelon kun vi kaj sukcesigos vian vojon; kaj vi prenos edzinon por mia filo el mia familio kaj el la domo de mia patro.
40주인이 내게 이르되 나의 섬기는 여호와께서 그 사자를 너와 함께 보내어 네게 평탄한 길을 주시리니 너는 내 족속 중 내 아비 집에서 내 아들을 위하여 아내를 택할 것이니라
41Tiam vi estos libera de mia jxuro, kiam vi venos al mia familio; kaj se ili ne donos al vi, vi estos libera de mia jxuro.
41네가 내 족속에게 이를 때에는 네가 내 맹세와 상관이 없으리라 설혹 그들이 네게 주지 아니할지라도 네가 내 맹세와 상관이 없으리라 하시기로
42Kaj mi venis hodiaux al la fonto, kaj mi diris: Eternulo, Dio de mia sinjoro Abraham! ho, se Vi volus sukcesigi mian vojon, kiun mi nun iras!
42내가 오늘 우물에 이르러 말씀하기를 나의 주인 아브라함의 하나님 여호와여, 만일 나의 행하는 길에 형통함을 주실진대
43Jen mi staras apud la fonto da akvo; la virgulino, kiu eliros, por cxerpi, kaj al kiu mi diros: Lasu min trinki iom da akvo el via krucxo,
43내가 이 우물 곁에 섰다가 청년 여자가 물을 길러 오거든 내가 그에게 청하기를 너는 물 항아리의 물을 내게 조금 마시우라 하여
44kaj kiu diros al mi: Trinku vi, kaj ankaux por viaj kameloj mi cxerpos -tio estas la virino, kiun la Eternulo destinis por la filo de mia sinjoro.
44그의 대답이 당신은 마시라 내가 또 당신의 약대를 위하여도 길으리라 하면 그 여자는 여호와께서 나의 주인의 아들을 위하여 정하여 주신 자가 되리이다 하며
45Antaux ol mi finis paroli en mia koro, jen Rebeka eliras, kaj sxia krucxo estas sur sxia sxultro; kaj sxi malsupreniris al la fonto kaj cxerpis. Kaj mi diris al sxi: Volu trinkigi min.
45내가 묵도하기를 마치지 못하여 리브가가 물 항아리를 어깨에 메고 나와서 우물로 내려와 긷기로 내가 그에게 이르기를 청컨대 내게 마시우라 한즉
46Kaj rapide sxi deprenis sian krucxon de la sxultro, kaj diris: Trinku, kaj ankaux viajn kamelojn mi trinkigos. Kaj mi trinkis, kaj ankaux la kamelojn sxi trinkigis.
46그가 급히 물 항아리를 어깨에서 내리며 가로되 마시라 내가 당신의 약대에게도 마시우리라 하기로 내가 마시매 그가 또 약대에게도 마시운지라
47Kaj mi demandis sxin, kaj mi diris: Kies filino vi estas? Kaj sxi diris: Filino de Betuel, filo de Nahxor, kiun naskis al li Milka. Kaj mi metis la ringon sur sxian nazon kaj la braceletojn sur sxiajn manojn.
47내가 그에게 묻기를 네가 뉘 딸이뇨? 한즉 가로되 밀가가 나홀에게 낳은 브두엘의 딸이라 하기로 내가 고리를 그 코에 꿰고 손목고리를 그 손에 끼우고
48Kaj mi klinigxis kaj faris adoron al la Eternulo, kaj mi gloris la Eternulon, la Dion de mia sinjoro Abraham, kiu kondukis min per gxusta vojo, por ke mi prenu la filinon de la frato de mia sinjoro por lia filo.
48나의 주인 아브라함의 하나님 여호와께서 나를 바른 길로 인도하사 나의 주인의 동생의 딸을 그 아들을 위하여 택하게 하셨으므로 내가 머리를 숙여 그에게 경배하고 찬송하였나이다 !
49Kaj nun se vi volas fari favorkorajxon kaj gxustajxon al mia sinjoro, diru al mi; kaj se ne, vi ankaux diru al mi, kaj mi turnos min dekstren aux maldekstren.
49이제 당신들이 인자와 진실로 나의 주인을 대접하려거든 내게 고하시고 그렇지 않을지라도 내게 고하여 나로 좌우간 행하게 하소서'
50Tiam respondis Laban kaj Betuel, kaj diris: De la Eternulo venis cxi tiu afero; ni ne povas diri al vi ion malbonan aux bonan.
50라반과 브두엘이 대답하여 가로되 `이 일이 여호와께로 말미암았으니 우리는 가부를 말할 수 없노라
51Jen Rebeka estas antaux vi; prenu sxin kaj iru, kaj sxi estu edzino al la filo de via sinjoro, kiel diris la Eternulo.
51리브가가 그대 앞에 있으니 데리고 가서 여호와의 명대로 그로 그대의 주인의 아들의 아내가 되게 하라'
52Kaj kiam la sklavo de Abraham auxdis iliajn vortojn, li klinigxis gxis la tero al la Eternulo.
52아브라함의 종이 그들의 말을 듣고 땅에 엎드리어 여호와께 절하고
53Kaj la sklavo elprenis argxentajxojn kaj orajxojn kaj vestojn kaj donis al Rebeka; kaj donacojn li donis al sxia frato kaj al sxia patrino.
53은,금 패물과 의복을 꺼내어 리브가에게 주고 그 오라비와 어미에게도 보물을 주니라
54Kaj mangxis kaj trinkis li kaj la homoj, kiuj estis kun li, kaj ili tradormis tie la nokton. Kaj kiam ili levigxis matene, li diris: Lasu min for al mia sinjoro.
54이에 그들 곧 종과 종자들이 먹고 마시고 유숙하고 아침에 일어나서 그가 가로되 `나를 보내어 내 주인에게로 돌아가게 하소서'
55Tiam sxia frato kaj sxia patrino diris: La junulino restu kun ni almenaux dek tagojn, poste vi iros.
55리브가의 오라비와 그 어미가 가로되 `소녀로 며칠을 적어도 열흘을 우리와 함께 있게 하라 그 후에 그가 갈 것이니라'
56Kaj li diris al ili: Ne retenu min, cxar la Eternulo sukcesigis mian vojon. Lasu min for, kaj mi iros al mia sinjoro.
56그 사람이 그들에게 이르되 `나를 만류치 마소서 여호와께서 내게 형통한 길을 주셨으니 나를 보내어 내 주인에게로 돌아가게 하소서'
57Kaj ili diris: Ni vokos la junulinon, kaj ni demandos, kion sxi diros.
57그들이 가로되 `우리가 소녀를 불러 그에게 물으리라` 하고
58Kaj ili alvokis Rebekan, kaj diris al sxi: CXu vi iros kun cxi tiu viro? Kaj sxi diris: Mi iros.
58리브가를 불러 그에게 이르되 `네가 이 사람과 함께 가려느냐 ?` 그가 대답하되 `가겠나이다'
59Kaj ili forsendis sian fratinon Rebeka kaj sxian nutrintinon kaj la sklavon de Abraham kaj liajn homojn.
59그들이 그 누이 리브가와 그의 유모와 아브라함의 종과 종자들을 보내며
60Kaj ili benis Rebekan, kaj diris al sxi: Nia fratino! miloj da miloj elkresku el vi, kaj via idaro posedu la pordegojn de siaj malamikoj.
60리브가에게 축복하여 가로되 `우리 누이여, 너는 천만인의 어미가 될지어다 ! 네 씨로 그 원수의 성문을 얻게 할지어다'
61Kaj levigxis Rebeka kaj sxiaj servistinoj kaj sidigxis sur la kameloj, kaj ili iris post tiu viro; kaj la sklavo prenis Rebekan kaj foriris.
61리브가가 일어나 비자와 함께 약대를 타고 그 사람을 따라가니 종이 리브가를 데리고 가니라
62Kaj Isaak venis de la vojo, kiu kondukas al la puto de la Vivanto- Vidanto; li logxis en la suda lando.
62때에 이삭이 브엘 라해로이에서 왔으니 그가 남방에 거하였었음이라
63Kaj Isaak eliris, por mediti sur la kampo, kiam komencigxis vespero; kaj li levis siajn okulojn kaj vidis, ke jen venas kameloj.
63이삭이 저물 때에 들에 나가 묵상하다가 눈을 들어 보매 약대들이 오더라
64Kaj Rebeka levis siajn okulojn, kaj sxi ekvidis Isaakon kaj desaltis de la kamelo.
64리브가가 눈을 들어 이삭을 바라보고 약대에서 내려
65Kaj sxi diris al la sklavo: Kiu estas tiu viro, kiu iras sur la kampo renkonte al ni? Kaj la sklavo diris: Tio estas mia sinjoro. Kaj sxi prenis la kovrotukon kaj kovris sin.
65종에게 말하되 `들에서 배회하다가 우리에게로 마주 오는 자가 누구뇨 ?' 종이 가로되 `이는 내 주인이니이다' 리브가가 면박을 취하여 스스로 가리우더라
66Kaj la sklavo rakontis al Isaak cxion, kion li faris.
66종이 그 행한 일을 다 이삭에게 고하매
67Kaj Isaak enkondukis sxin en la tendon de sia patrino Sara; kaj li prenis Rebekan, kaj sxi farigxis lia edzino, kaj li ekamis sxin. Kaj Isaak konsoligxis pri sia patrino.
67이삭이 리브가를 인도하여 모친 사라의 장막으로 들이고 그를 취하여 아내를 삼고 사랑하였으니 이삭이 모친 상사 후에 위로를 얻었더라