Esperanto

Korean

Genesis

26

1Estis malsato en la lando, krom la antauxa malsato, kiu estis en la tempo de Abraham. Kaj Isaak iris al Abimelehx, la regxo de la Filisxtoj, en Gerar.
1아브라함 때에 첫 흉년이 들었더니 그 땅에 또 흉년이 들매 이삭이 그랄로 가서 블레셋 왕 아비멜렉에게 이르렀더니
2Kaj la Eternulo aperis al li, kaj diris: Ne iru Egiptujon, logxu en la lando, pri kiu Mi diros al vi.
2여호와께서 이삭에게 나타나 가라사대 애굽으로 내려가지 말고 내가 네게 지시하는 땅에 거하라
3Vivu kiel fremdulo en cxi tiu lando, kaj Mi estos kun vi, kaj Mi benos vin; cxar al vi kaj al via idaro Mi donos cxiujn cxi tiujn landojn, kaj Mi plenumos la jxuron, kiun Mi jxuris al via patro Abraham.
3이 땅에 유하면 내가 너와 함께 있어 네게 주고 내가 이 모든 땅을 너와 네 자손에게 주리라 내가 네 아비 아브라함에게 맹세한 것을 이루어
4Kaj Mi multigos vian idaron simile al la steloj de la cxielo, kaj Mi donos al via idaro cxiujn cxi tiujn landojn, kaj benigxos per via idaro cxiuj popoloj de la tero;
4네 자손을 하늘의 별과 같이 번성케 하며 이 모든 땅을 네 자손에게 주리니 네 자손을 인하여 천하 만민이 복을 받으리라
5pro tio, ke Abraham obeis Mian vocxon, kaj plenumadis Miajn arangxojn, Miajn legxojn, kaj Miajn instruojn.
5이는 아브라함이 내 말을 순종하고 내 명령과, 내 계명과, 내 율례와, 내 법도를 지켰음이니라 하시니라
6Kaj Isaak eklogxis en Gerar.
6이삭이 그랄에 거하였더니
7Kaj kiam la homoj de tiu loko demandis pri lia edzino, li diris: SXi estas mia fratino; cxar li timis diri: Mia edzino; por ke la homoj de la loko ne mortigu lin pro Rebeka, cxar sxi estis belaspekta.
7그 곳 사람들이 그 아내를 물으매 그가 말하기를 그는 나의 누이라 하였으니 리브가는 보기에 아리따우므로 그 곳 백성이 리브가로 인하여 자기를 죽일까 하여 그는 나의 아내라 하기를 두려워 함이었더라
8Unu fojon, kiam li estis tie jam de longa tempo, Abimelehx, la regxo de la Filisxtoj, rigardis tra la fenestro, kaj vidis, ke Isaak amuzigxas kun sia edzino Rebeka.
8이삭이 거기 오래 거하였더니 이삭이 그 아내 리브가를 껴안은 것을 블레셋 왕 아비멜렉이 창으로 내다본지라
9Tiam Abimelehx vokis Isaakon, kaj diris: Jen, sxi estas ja via edzino; kial do vi diris: SXi estas mia fratino? Kaj Isaak diris al li: CXar mi pensis, ke eble mi mortos pro sxi.
9이에 아비멜렉이 이삭을 불러 이르되 `그가 정녕 네 아내여늘 어찌 네 누이라 하였느냐 ?' 이삭이 그에게 대답하되 `내 생각에 그를 인하여 내가 죽게 될까 두려워하였음이로라'
10Kaj Abimelehx diris: Kion do vi faris al ni! preskaux jam kusxigxis unu el la popolo kun via edzino, kaj vi venigus sur nin krimon.
10아비멜렉이 가로되 `네가 어찌 우리에게 이렇게 행하였느냐 ? 백성 중 하나가 네 아내와 동침하기 쉬웠을뻔 하였은즉 네가 죄를 우리에게 입혔으리라'
11Kaj Abimelehx faris ordonon al la tuta popolo jene: Kiu tusxos cxi tiun viron aux lian edzinon, tiu mortos.
11아비멜렉이 이에 모든 백성에게 명하여 가로되 `이 사람이나 그 아내에게 범하는 자는 죽이리라' 하였더라
12Kaj Isaak semis en tiu lando, kaj havis en tiu jaro centoble-mezuran rikolton; kaj la Eternulo lin benis.
12이삭이 그 땅에서 농사하여 그 해에 백배나 얻었고 여호와께서 복을 주시므로
13Kaj tiu homo grandigxis kaj cxiam pli kaj pli grandigxadis, gxis li farigxis tre granda.
13그 사람이 창대하고 왕성하여 마침내 거부가 되어
14Kaj li havis tre multe da brutoj malgrandaj kaj brutoj grandaj kaj grandan servistaron; kaj la Filisxtoj enviis lin.
14양과 소가 떼를 이루고 노복이 심히 많으므로 블레셋 사람이 그를 시기하여
15Kaj cxiujn putojn, kiujn elfosis la sklavoj de lia patro en la tempo de lia patro Abraham, la Filisxtoj sxtopis kaj plenigis ilin per tero.
15그 아비 아브라함 때에 그 아비의 종들이 판 모든 우물을 막고 흙으로 메웠더라
16Tiam Abimelehx diris al Isaak: Foriru de ni, cxar vi farigxis multe pli forta ol ni.
16아비멜렉이 이삭에게 이르되 `네가 우리보다 크게 강성한즉 우리를 떠나가라'
17Kaj Isaak foriris de tie kaj arangxis siajn tendojn en la valo de Gerar, kaj tie li eklogxis.
17이삭이 그곳을 떠나 그랄 골짜기에 장막을 치고 거기 우거하며
18Kaj Isaak denove elfosis la akvoputojn, kiujn oni elfosis en la tempo de lia patro Abraham kaj la Filisxtoj sxtopis post la morto de Abraham; kaj li donis al ili tiujn samajn nomojn, kiujn donis al ili lia patro.
18그 아비 아브라함 때에 팠던 우물들을 다시 팠으니 이는 아브라함 죽은 후에 블레셋 사람이 그 우물들을 메웠음이라 이삭이 그 우물들의 이름을 그 아비의 부르던 이름으로 불렀더라
19Kaj la sklavoj de Isaak fosis en la valo kaj trovis tie puton kun fresxa akvo.
19이삭의 종들이 골짜기에 파서 샘 근원을 얻었더니
20Kaj disputis la pasxtistoj de Gerar kun la pasxtistoj de Isaak, dirante: Al ni apartenas la akvo. Kaj oni donis al la puto la nomon Esek, cxar oni disputis pri gxi.
20그랄 목자들이 이삭의 목자와 다투어 가로되 `이 물은 우리의 것이라' 하매 이삭이 그 다툼을 인하여 그 우물 이름을 에섹이라 하였으며
21Kaj ili elfosis alian puton, kaj ankaux pri gxi ili disputis; kaj oni donis al gxi la nomon Sitna.
21또 다른 우물을 팠더니 그들이 또 다투는고로 그 이름을 싯나라 하였으며
22Kaj ili forigxis de tie kaj elfosis alian puton, kaj pri gxi oni ne disputis. Kaj li donis al gxi la nomon Rehxobot, dirante: Nun la Eternulo donis al ni vastan lokon, kaj ni multigxos sur la tero.
22이삭이 거기서 옮겨 다른 우물을 팠더니 그들이 다투지 아니하였으므로 그 이름을 르호봇이라 하여 가로되 `이제는 여호와께서 우리의 장소를 넓게 하셨으니 이 땅에서 우리가 번성하리로다' 하였더라
23Kaj de tie li formigris al Beer-SXeba.
23이삭이 거기서부터 브엘세바로 올라갔더니
24Kaj aperis al li la Eternulo en tiu nokto, kaj diris: Mi estas la Dio de via patro Abraham; ne timu, cxar Mi estas kun vi, kaj Mi benos vin kaj Mi multigos vian idaron pro Abraham, Mia servanto.
24그 밤에 여호와께서 그에게 나타나 가라사대 나는 네 아비 아브라함의 하나님이니 두려워 말라! 내 종 아브라함을 위하여 내가 너와 함께 있어 네게 복을 주어 네 자손으로 번성케 하리라 하신지라
25Kaj li konstruis tie altaron kaj pregxis al la Eternulo. Kaj li arangxis tie sian tendon, kaj la sklavoj de Isaak elfosis tie puton.
25이삭이 그 곳에 단을 쌓아 여호와의 이름을 부르고 거기 장막을 쳤더니 그 종들이 거기서도 우물을 팠더라
26Kaj Abimelehx iris al li el Gerar, kaj ankaux lia amiko Ahxuzat kaj lia militestro Pihxol.
26아비멜렉이 그 친구 아훗삿과 군대장관 비골로 더불어 그랄에서부터 이삭에게로 온지라
27Kaj Isaak diris al ili: Por kio vi venis al mi? vi min ja malamas kaj forpelis min de vi.
27이삭이 그들에게 이르되 `너희가 나를 미워하여 나로 너희를 떠나가게 하였거늘 어찌하여 내게 왔느냐 ?'
28Kaj ili diris: Ni vidis, ke la Eternulo estas kun vi; tial ni diris: Estu jxuro inter ni, inter ni kaj vi, kaj ni faru interligon kun vi,
28그들이 가로되 `여호와께서 너와 함께 계심을 우리가 분명히 보았으므로 우리의 사이 곧 우리와 너의 사이에 맹세를 세워 너와 계약을 맺으리라 말하였노라
29ke vi ne faru al ni malbonon, kiel ni vin ne tusxis kaj kiel ni faris al vi nur bonon kaj lasis vin foriri en paco; vi estas nun benito de la Eternulo.
29너는 우리를 해하지 말라 이는 우리가 너를 범하지 아니하고 선한 일만 네게 행하며 너로 평안히 가게 하였음이니라 이제 너는 여호와께 복을 받은 자니라 !'
30Kaj li faris por ili festenon, kaj ili mangxis kaj trinkis.
30이삭이 그들을 위하여 잔치를 베풀매 그들이 먹고 마시고
31Kaj ili levigxis frue matene kaj jxuris al si reciproke. Kaj Isaak lasis ilin foriri, kaj ili foriris de li en paco.
31아침에 일찌기 일어나 서로 맹세한 후에 이삭이 그들을 보내매 그들이 평안히 갔더라
32Kaj en tiu tago venis la sklavoj de Isaak, kaj raportis al li pri la puto, kiun ili elfosis, kaj diris al li: Ni trovis akvon.
32그 날에 이삭의 종들이 자기들의 판 우물에 대하여 이삭에게 와서 고하여 가로되 `우리가 물을 얻었나이다' 하매
33Kaj li donis al gxi la nomon SXiba; pro tio la nomo de la urbo estas Beer-SXeba gxis hodiaux.
33그가 그 이름을 세바라 한지라 그러므로 그 성읍 이름이 오늘까지 브엘세바더라
34Kiam Esav havis la agxon de kvardek jaroj, li prenis kiel edzinojn Jehuditon, filinon de Beeri la HXetido, kaj Basmaton, filinon de Elon la HXetido.
34에서가 사십세에 헷 족속 브에리의 딸 유딧과, 헷 족속 엘론의 딸 바스맛을 아내로 취하였더니
35Kaj ili multe cxagrenis Isaakon kaj Rebekan.
35그들이 이삭과 리브가의 마음의 근심이 되었더라