Esperanto

Korean

Genesis

38

1En tiu tempo Jehuda apartigxis for de siaj fratoj, kaj eklogxis apud iu Adulamano, kiu estis nomata HXira.
1그 후에 유다가 자기 형제에게서 내려가서 아둘람 사람 히라에게로 나아가니라
2Kaj Jehuda vidis tie filinon de iu Kanaanido, nomata SXua, kaj li prenis sxin kaj envenis al sxi.
2유다가 거기서 가나안 사람 수아라 하는 자의 딸을 보고 그를 취하여 동침하니
3Kaj sxi gravedigxis kaj naskis filon; kaj li donis al li la nomon Er.
3그가 잉태하여 아들을 낳으매 유다가 그 이름을 엘이라 하니라
4Kaj sxi denove gravedigxis kaj naskis filon, kaj sxi donis al li la nomon Onan.
4그가 다시 잉태하여 아들을 낳고 그 이름을 오난이라 하고
5Kaj ankoraux plue sxi naskis filon, kaj donis al li la nomon SXela. Sed Jehuda estis en Kezib, kiam sxi naskis tiun.
5그가 또 다시 아들을 낳고 그 이름을 셀라라 하니라 그가 셀라를 낳을 때에 유다는 거십에 있었더라
6Kaj Jehuda prenis edzinon por sia unuenaskito Er, kaj sxia nomo estis Tamar.
6유다가 장자 엘을 위하여 아내를 취하니 그 이름은 다말이더라
7Sed Er, la unuenaskito de Jehuda, estis malbona antaux la okuloj de la Eternulo, kaj la Eternulo lin mortigis.
7유다의 장자 엘이 여호와 목전에 악하므로 여호와께서 그를 죽이신지라
8Tiam Jehuda diris al Onan: Envenu al la edzino de via frato, kaj boedzigxu kun sxi kaj naskigu idaron al via frato.
8유다가 오난에게 이르되 `네 형수에게로 들어가서 남편의 아우의 본분을 행하여 네 형을 취하여 씨가 있게 하라'
9Sed Onan sciis, ke ne por li estos la idaro; tial, envenante al la edzino de sia frato, li elversxadis la semon sur la teron, por ne doni idaron al sia frato.
9오난이 그 씨가 자기 것이 되지 않을 줄 알므로 형수에게 들어갔을 때에 형에게 아들을 얻게 아니하려고 땅에 설정하매
10Kaj malplacxis al la Eternulo tio, kion li faris, kaj Li mortigis ankaux lin.
10그 일이 여호와 목전에 악하므로 여호와께서 그도 죽이시니
11Tiam Jehuda diris al sia bofilino Tamar: Restu kiel vidvino en la domo de via patro, gxis grandigxos mia filo SXela. CXar li timis, ke eble li ankaux mortos, kiel liaj fratoj. Kaj Tamar iris kaj eklogxis en la domo de sia patro.
11유다가 그 며느리 다말에게 이르되 `수절하고 네 아비 집에 있어서 내 아들 셀라가 장성하기를 기다리라' 하니 셀라도 그 형들 같이 죽을까 염려함이라 다말이 가서 그 아비 집에 있으니라
12Pasis multe da tempo, kaj mortis la filino de SXua, la edzino de Jehuda. Kiam Jehuda konsoligxis, li iris Timnan, al la tondantoj de liaj sxafoj, li kaj lia amiko, HXira la Adulamano.
12얼마 후에 유다의 아내 수아의 딸이 죽은지라 유다가 위로를 받은 후에 그 친구 아둘람 사람 히라와 함께 딤나로 올라가서 자기 양털 깍는 자에게 이르렀더니
13Kaj oni sciigis al Tamar, dirante: Jen via bopatro iras Timnan, por tondi siajn sxafojn.
13혹이 다말에게 고하되 `네 시부가 자기 양털을 깎으려고 딤나에 올라왔다' 한지라
14Tiam sxi demetis de si siajn vestojn de vidvineco kaj kovris sin per kovrotuko kaj vualis sin, kaj sidigxis apud la pordo de Enaim, kiu trovigxas sur la vojo al Timna. CXar sxi vidis, ke SXela grandigxis kaj sxi ne estas donita al li kiel edzino.
14그가 그 과부의 의복을 벗고 면박으로 얼굴을 가리고 몸을 휩싸고 딤나 길 곁 에나임 문에 앉으니 이는 셀라가 장성함을 보았어도 자기를 그의 아내로 주지 않음을 인함이라
15Kaj Jehuda sxin vidis, kaj li pensis, ke sxi estas publikulino, cxar sxi kovris sian vizagxon.
15그가 얼굴을 가리웠으므로 유다가 그를 보고 창녀로 여겨
16Kaj li turnis sin al sxi cxe la vojo, kaj diris: Lasu min enveni al vi. CXar li ne sciis, ke tio estas lia bofilino. Kaj sxi diris: Kion vi donos al mi, se vi envenos al mi?
16길곁으로 그에게 나아가 가로되 `청컨대 나로 네게 들어가게 하라' 하니 그 자부인줄 알지 못하였음이라 그가 가로되 `당신이 무엇을 주고 내게 들어 오려느냐 ?'
17Kaj li diris: Mi sendos al vi kapron el la brutaro. Sed sxi diris: Donu al mi garantiajxon, gxis vi sendos.
17유다가 가로되 내가 내 떼에서 염소 새끼를 주리라 그가 가로되 당신이 그것을 줄 때까지 약조물을 주겠느냐 ?
18Kaj li diris: Kian garantiajxon mi donu al vi? SXi diris: Vian sigelilon kaj vian sxnureton, kaj vian bastonon, kiu estas en via mano. Kaj li donis al sxi kaj envenis al sxi, kaj sxi gravedigxis de li.
18유다가 가로되 `무슨 약조물을 네게 주랴 ?' 그가 가로되 `당신의 도장과 그 끈과 당신의 손에 있는 지팡이로 하라' 유다가 그것들을 그에게 주고 그에게로 들어갔더니 그가 유다로 말미암아 잉태하였더라
19Kaj sxi levigxis kaj iris, kaj formetis de si sian kovrotukon kaj surmetis sur sin siajn vestojn de vidvineco.
19그가 일어나 떠나가서 그 면박을 벗고 과부의 의복을 도로 입으니라
20Kaj Jehuda sendis la kapron per sia amiko la Adulamano, por preni la garantiajxon el la manoj de la virino; sed li sxin ne trovis.
20유다가 그 친구 아둘람 사람의 손에 부탁하여 염소 새끼를 보내고 그 여인의 손에서 약조물을 찾으려 하였으나 그가 그 여인을 찾지 못한지라
21Kaj li demandis la homojn de sxia loko, dirante: Kie estas la publikulino, kiu sidis en Enaim cxe la vojo? Kaj ili diris: CXi tie ne estis publikulino.
21그가 그 곳 사람에게 물어 가로되 `길 곁 에나임에 있던 창녀가 어디 있느냐 ?` 그들이 가로되 `여기는 창녀가 없느니라'
22Kaj li revenis al Jehuda, kaj diris: Mi sxin ne trovis, kaj ankaux la homoj de la loko diris, ke tie ne estis publikulino.
22그가 유다에게로 돌아와 가로되 `내가 그를 찾지 못하고 그 곳 사람도 이르기를 여기는 창녀가 없다 하더라`
23Tiam Jehuda diris: SXi prenu gxin al si, por ke ni ne estu mokataj; mi sendis ja cxi tiun kapron, sed vi sxin ne trovis.
23유다가 가로되 `그로 그것을 가지게 두라 우리가 부끄러움을 당할까 하노라 내가 이 염소 새끼를 보내었으나 그대가 그를 찾지 못하였느니라'
24Post la paso de tri monatoj oni sciigis al Jehuda, dirante: Tamar, via bofilino, malcxastigxis, kaj sxi ecx gravedigxis de malcxasteco. Tiam Jehuda diris: Elkonduku sxin, kaj oni sxin brulmortigu.
24석달쯤 후에 혹이 유다에게 고하여 가로되 `네 며느리 다말이 행음하였고 그 행음함을 인하여 잉태하였느니라' 유다가 가로되 `그를 끌어 내어 불사르라'
25Kiam oni sxin kondukis, sxi sendis, ke oni diru al sxia bopatro: Mi gravedigxis de la viro, al kiu apartenas cxi tio. Kaj sxi diris: Rekonu, al kiu apartenas la sigelilo kaj la sxnuretoj kaj cxi tiu bastono.
25여인이 끌려 나갈 때에 보내어 시부에게 이르되 `이 물건 임자로 말미암아 잉태하였나이다 청컨대 보소서, 이 도장과 그 끈과 지팡이가 뉘 것이니이까 ?' 한지라
26Kaj Jehuda rekonis, kaj li diris: SXi estas pli prava ol mi, cxar mi ne donis sxin al mia filo SXela. Kaj li sxin ne plue konis.
26유다가 그것들을 알아보고 가로되 `그는 나보다 옳도다 내가 그를 내 아들 셀라에게 주지 아니하였음이로다' 하고 다시는 그를 가까이 하지 아니하였더라
27Kiam sxi devis naski, montrigxis, ke gxemeloj estas en sxia ventro.
27임산하여 보니 쌍태라
28Kaj kiam sxi estis naskanta, elsxovigxis la mano de unu infano; kaj la akusxistino prenis kaj alligis al la mano rugxan fadenon, dirante: CXi tiu eliris la unua.
28해산할 때에 손이 나오는지라 산파가 가로되 `이는 먼저 나온자라' 하고 홍사를 가져 그 손에 매었더니
29Sed kiam li retiris sian manon, eliris lia frato. Kaj sxi diris: Kial vi faris por vi trasxiron? Kaj oni donis al li la nomon Perec.
29그 손을 도로 들이며 그 형제가 나오는지라 산파가 가로되 `네가 어찌하여 터치고 나오느냐 ?' 한고로 그 이름을 베레스라 불렀고
30Poste eliris lia frato, kiu havis sur sia mano la rugxan fadenon. Kaj oni donis al li la nomon Zerahx.
30그 형제 곧 손에 홍사 있는 자가 뒤에 나오니 그 이름을 세라라 불렀더라