1La peko de Jehuda estas skribita per fera skribilo, per diamanta pinto, sur la tabelo de ilia koro kaj sur la kornoj de iliaj altaroj.
1유다의 죄는 금강석 끝 철필로 기록되되 그들의 마음 판과 그들의 단 뿔에 새겨졌거늘
2Iliaj filoj bone memoras iliajn altarojn kaj iliajn sanktajn stangojn cxe la verdaj arboj sur la altaj montetoj.
2그들의 자녀가 높은 메 위 푸른 나무곁에 있는 그 단들과 아세라들을 생각하도다
3CXu Mia monto estas sur la kampo? vian havon kaj cxiujn viajn trezorojn Mi fordonos por disrabo, viajn altajxojn pro la pekoj en cxiuj viaj limoj.
3들에 있는 나의 산아 ! 네 온 지경의 죄로 인하여 내가 네 재산과 네 모든 보물과 산당들로 노략을 당하게 하리니
4Kaj vi estos elpusxita el la heredajxo, kiun Mi donis al vi, kaj Mi servigos vin al viaj malamikoj en lando, kiun vi ne konas; cxar vi ekbruligis fajron de Mia kolero, gxi flamos eterne.
4내가 네게 준 네 기업에서 네 손을 뗄 것이며 또 내가 너로 너의 알지 못하는 땅에서 네 대적을 섬기게 하리니 이는 너희가 내 노로 맹렬케 하여 영영히 타는 불을 일으켰음이니라
5Tiele diras la Eternulo:Malbenita estas la homo, kiu fidas homon kaj faris karnon lia apogo kaj kies koro forturnis sin de la Eternulo.
5나 여호와가 이같이 말하노라 무릇 사람을 믿으며 혈육으로 그 권력을 삼고 마음이 여호와에게서 떠난 그 사람은 저주를 받을 것이라
6Li estos kiel nuda arbo en la dezerto; li ne vidos, kiam venos bono; li logxos sur sunbruligita loko, en lando senfrukta kaj ne logxata.
6그는 사막의 떨기나무 같아서 좋은 일의 오는 것을 보지 못하고 광야 건조한 곳,건건한 땅,사람이 거하지 않는 땅에 거하리라
7Benita estas la homo, kiu fidas la Eternulon, kaj la Eternulo estos lia apogo.
7그러나 무릇 여호와를 의지하며 여호와를 의뢰하는 그 사람은 복을 받을 것이라
8Li estos kiel arbo, plantita cxe akvo kaj etendanta siajn radikojn al torento; gxi ne timas, kiam venas varmego; gxiaj folioj restas verdaj, kaj en tempo de sekeco gxi ne zorgas kaj ne cxesas doni fruktojn.
8그는 물가에 심기운 나무가 그 뿌리를 강변에 뻗치고 더위가 올지라도 두려워 아니하며 그 잎이 청청하며 가무는 해에도 걱정이 없고 결실이 그치지 아니함 같으리라
9Malica estas cxies koro, kaj nefidinda; kiu povas gxin ekkoni?
9만물보다 거짓되고 심히 부패한 것은 마음이라 누가 능히 이를 알리요마는
10Sed Mi, la Eternulo, trapenetras la koron, esploras la internon, por redoni al cxiu laux lia konduto, laux la fruktoj de liaj agoj.
10나 여호와는 심장을 살피며 폐부를 시험하고 각각 그 행위와 그 행실대로 보응하나니
11Perdriko kovas ovojn, kiujn gxi ne naskis; tia estas tiu, kiu akiras ricxecon per rimedoj maljustaj:en la mezo de sia vivo li gxin perdos, kaj en la fino li restos malsagxulo.
11불의로 치부하는 자는 자고새가 낳지 아니한 알을 품음 같아서 그 중년에 그것이 떠나겠고 필경은 어리석은 자가 되리라
12Sed la loko de nia sanktejo estas trono de gloro, alta de tempo antikva.
12영화로우신 보좌여, 원시부터 높이 계시며 우리의 성소이시며
13Ho Eternulo, espero de Izrael! cxiuj, kiuj forlasas Vin, estos hontigitaj, la defalintoj estos skribitaj sur la tero; cxar ili forlasis la Eternulon, la fonton de viva akvo.
13이스라엘의 소망이신 여호와여, 무릇 주를 버리는 자는 다 수치를 당할 것이라 무릇 여호와를 떠나는 자는 흙에 기록이 되오리니 이는 생수의 근원이신 여호와를 버림이니이다
14Sanigu min, ho Eternulo, kaj mi estos sanigita; savu min, kaj mi estos savita; cxar Vi estas mia gloro.
14여호와여, 주는 나의 찬송이시오니 나를 고치소서 그리하시면 내가 낫겠나이다 나를 구원하소서 그리하시면 내가 구원을 얻으리이다
15Jen ili diras al mi:Kie estas la vorto de la Eternulo? gxi plenumigxu.
15그들이 내게 이르기를 여호와의 말씀이 어디 있느뇨 이제 임하게 할지어다 하나이다
16Sed mi ne forklinis min de tio, esti pasxtisto laux Via montro; la tagon de malfelicxo mi ne deziris, tion Vi scias; kio eliris el mia busxo, tio estis gxusta antaux Via vizagxo.
16나는 목자의 직분에서 물러가지 아니하고 주를 좇았사오며 재앙의 날도 내가 원치 아니하였음을 주께서 아시는 바라 내 입술에서 나온 것이 주의 목전에 있나이다
17Ne estu por mi terura, Vi, mia rifugxejo en la tago de mizero!
17주는 내게 두려움이 되지 마옵소서 재앙의 날에 주는 나의 피난처시니이다
18Miaj persekutantoj estu hontigitaj, sed mi ne estu hontigita; ili tremu, sed mi ne tremu; venigu sur ilin tagon de mizero, kaj frapu ilin per duobla frapo.
18나를 박해하는 자로 수욕을 당케 하시고 나로 수욕을 당케 마옵소서 그들로 놀라게 하시고 나로 놀라게 마시옵소서 재앙의 날을 그들에게 임하게 하시며 배나 되는 멸망으로 그들을 멸하소서
19Tiele diris al mi la Eternulo:Iru kaj starigxu en la pordego de la simpla popolo, tiu pordego, tra kiu eniras kaj eliras la regxoj de Judujo, kaj en cxiuj pordegoj de Jerusalem;
19여호와께서 내게 이같이 말씀하시되 너는 가서 유다 왕들의 출입하는 평민의 문과 예루살렘 모든 문에 서서
20kaj diru al ili:Auxskultu la vorton de la Eternulo, ho regxoj de Judujo, kaj cxiuj Judoj kaj cxiuj logxantoj de Jerusalem, kiuj iras tra cxi tiuj pordegoj.
20무리에게 이르기를 이 문으로 들어오는 유다 왕들과 유다 모든 백성과 예루살렘 모든 거민 너희는 여호와의 말씀을 들을지어다
21Tiele diras la Eternulo:Gardu viajn animojn, kaj ne portu sxargxojn en la tago sabata, kaj ne enportu ilin tra la pordegoj de Jerusalem;
21여호와께서 이같이 말씀하시되 너희는 스스로 삼가서 안식일에 짐을 지고 예루살렘 문으로 들어오지 말며
22kaj ne elportu sxargxon el viaj domoj en la tago sabata, kaj faru nenian laboron, sed sanktigu la tagon sabatan, kiel Mi ordonis al viaj patroj.
22안식일에 너희 집에서 짐을 내지 말며 아무 일이든지 하지 말아서 내가 너희 열조에게 명함같이 안식일을 거룩히 할지어다
23Sed ili ne auxskultis kaj ne alklinis sian orelon, sed obstinigis sian nukon, por ne auxskulti kaj por ne akcepti moralinstruon.
23그들은 청종치 아니하며 귀를 기울이지 아니하며 그 목을 곧게 하여 듣지 아니하며 교훈을 받지 아니하였느니라
24Se vi auxskultos Min, diras la Eternulo, kaj ne portos sxargxon tra la pordegoj de cxi tiu urbo en la tago sabata, sed vi sanktigos la tagon sabatan, farante en gxi nenian laboron:
24나 여호와가 말하노라 너희가 만일 삼가 나를 청종하여 안식일에 짐을 지고 이 성문으로 들어오지 아니하며 안식일을 거룩히 하여 아무 일이든지 하지 아니하면
25tiam tra la pordegoj de cxi tiu urbo irados regxoj kaj princoj, sidantaj sur la trono de David, veturantaj sur cxaroj kaj cxevaloj, ili kaj iliaj princoj, la Judoj kaj la logxantoj de Jerusalem, kaj cxi tiu urbo estos logxata eterne.
25다윗의 위에 앉는 왕들과 방백들이 병거와 말을 타고 이 성문으로 들어오되 그들과 유다 모든 백성과 예루살렘 거민들이 함께 그리할 것이요 이 성은 영영히 있을 것이며
26Kaj oni venados el la urboj de Judujo, el la cxirkauxajxoj de Jerusalem, el la lando de Benjamen, de la ebenajxo, de la montoj, kaj de sudo, alportante bruloferojn kaj bucxoferojn kaj farunoferojn kaj olibanon kaj dankajn donacojn en la domon de la Eternulo.
26사람들이 유다 성읍들과 예루살렘에 둘린 곳들과 베냐민 땅과 평지와 산지와 남방에서 이르러서 번제와 희생과 소제와 유향과 감사의 희생을 가지고 여호와의 집으로 오려니와
27Sed se vi ne obeos Min, ke vi sanktigu la tagon sabatan kaj ne portu sxargxon, irante tra la pordegoj de Jerusalem en la tago sabata:tiam Mi ekbruligos en gxiaj pordegoj fajron, kiu ekstermos la palacojn de Jerusalem kaj ne estingigxos.
27너희가 나를 청종치 아니하고 안식일을 거룩케 아니하여 안식일에 짐을 지고 예루살렘 문으로 들어 오면 내가 성문에 불을 놓아 예루살렘 궁전을 삼키게 하리니 그 불이 꺼지지 아니하리라 하셨다 할지니라